tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Iom pri mongola kuirarto

En fremdaj landoj mi ĉiam manĝas lokan manĝaĵon. Barĉon kaj pastopoŝetoj mi povas ĉiutage manĝi hejme, sed kuirartajn tradiciojn de aliaj popoloj oni povas lerni nur dum vojaĝado. Evidente, ke Mongolio estas la plej bona loko por gustumi iom da loka mongola kuirarto.

Antaŭ vojaĝo al Mongolio mi plene legis en la interreto pri la mongola nacia kuirarto . Mi pensis, ke dum du semajnoj ni ĉiufoje manĝos ĥorĥogon, bortsogojn, bodogojn kaj buuzojn.

En realeco ĉio estis iomete malsama.

Ne estas problemo nur kontentigi malsaton. Kie ajn estas skribite “Cajnij gazar” (Цайны Газар) vi estos satigita, sed per unu plado – per ĥuŝuroj (хуушуур).

mongola loka kafejo

Laŭ mia kompreno, tio estas ĉar estas malmulte da postenoj por mongolaj virinoj en la urbetoj. Preskaŭ ne estas registaraj postenoj, bovobredistoj somere ne loĝas en la urbetoj, kaj purigado jurton ne daŭras tre longe.

Do la familio fondas de Cajnij gazar, kie virino sidas la tutan tagon kaj atendas. Se kliento alvenas – la kuirado komenciĝas.

Unue, ŝi haketas la viandon, knedas la paston, faras la ĥuŝurojn kaj fritas ilin. Ĝenerale, malofte ŝi sukcesas fini la kuiradon en 20 minutoj.

Tial ili ne kuiras aliajn pladojn. Ili bezonas pli da tempo por kuiri, neniu atendos. Verŝajne, se oni mendos anticipe, eble kuiri ion alian, sed ni ne kontrolis tion.

Ĝenerale, dum du semajnoj ĥuŝuroj estis nia ĉefa manĝaĵo. Ni vidu kiel ili estas preparitaj.

Imagu, ke vi eniris kafejon (cajnij gazar). Oni sidigas vin ĉe tablo kaj donas al vi teon (jes, la faman mongolan teon kun lakto, salo kaj rizo).

Poste kuiristinoj haketas la viandon. Jes, haketas! Nur unufoje ni gustumis ĥuŝurojn kun viando post viandomuelilo, rezulto estis malpli bongustaj. Oni ankaŭ diris, ke ĥuŝuroj faritaj el ŝafaĵo estas pli bongustaj ol faritaj el kapraĵo.

mongola kuirarto
mongola kuirarto en loka kafejo

Kiam la oleo atingas bezonatan temperaturon, la ĥuŝuroj estas ĵetataj en la bolantan inferon. La oleo aspektas malhela nur en la foto. Estis normala freŝa oleo.

mongola kuirarto de ĥuŝuroj

Kiam la ĥuŝuroj akiras karakteran oran koloron, oni elprenas ilin kaj disdonas al malsataj turistoj (al ni!). La kvalito samas kaj en urbaj restoracioj, kaj vilaĝaj kafejoj. Ĝi estas tre bonguste ĉie.

mongola kuirarto ĥuŝuroj

Jen estas ĥuŝuroj el vilaĝa cajnij gazar.

mongola kuirarto ĥuŝuroj en vilagho

Jen estas ĥuŝuroj el luksa urbeta restoracio.

mongola kuirarto ĥuŝuroj en restoracio

Oni kutime vendas ĥuŝurojn per porcioj de 4-6 pecoj. Atentu, ne ĉiu viro povas formanĝi eĉ 4 pecojn.

Do, laŭ mi, ĥuŝuroj estas la bazo de mongola kuirarto. La plej bongusta bazo!

Fine mi montros al vi kion alian ni gustumis en Mongolio.

Jen estas pastopoŝetoj boligitaj en mongola lakta teo.

mongola kuirarto pastoposhetoj en lakto

La kuiristino ne volis doni ilin al ni, verŝajne ili estis por ŝia propra tagmanĝo.

Estis bonguste. Pastopoŝetoj estis kiel pastopoŝetoj.

mongola kuirarto pastoposhetoj en lakto

Bonan apetiton kaj ne timu eksperimenti!

malsataj turistoj mongolio

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:

1. Survojo.

2. La lago Bajkalo

3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj

5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!

6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas

7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo

8. Iom pri ĉiutaga mongola vivo

>>> 9. Iom pri mongola kuirarto