tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Pri mi

Bonan tageron kaj bonvenon al la retejo Tra La Mondo, kie mi verkas pri mia ĉefa ŝatokupo!

Ĉi tie vi trovos miajn rakontojn pri aŭtoj, vojaĝoj, belegaj lokoj, malproksimaj urboj kaj landoj, manĝaĵoj kaj kutimoj de diversaj nacioj.

En la retejo ankaŭ estas prezentitaj multaj marĉoj, neĝo, koto, montopasejoj kaj aliaj malfacilaĵoj, kiujn ni alfrontos kune.

Mi venkis, venkas kaj venkos ilin reale, kaj vi venkos ilin virtuale. Tiamaniere ni kune vojaĝos Tra La tuta Mondo.

Vi povas kontakti min retpoŝte, sed ne zorgu, se mi ne tuj respondas. Verŝajne mi estas survoje ie, kie telefonoj kaj interreto ne funkcias.

Gravas rimarki, ke nenion eblas vendi aŭ aĉeti en mia retejo pri vojaĝoj. Ĝi estas tute nekomerca retejo nur por mia propra literatura kreado, nur en la lingvo Esperanto, kaj nur por mi aŭ aliaj Esperanto-parolantoj. Ankoraŭ pri celoj de mia retejo, bonvolu, legi ĉi tie.

P.S. Kial mi eldonas ĉi tiun blogon en Esperanto?

Mi forte opinias, ke la internacia lingvo plej bone taŭgas por priskribi aventurojn kaj vojaĝojn. Ĉi tio estas evidenta, laŭ mi!

Aleksej, la aŭtoro

vojagho tra la mondo