“La mongola sablejo Altan Els estas la plej norda dezerto de la mondo”, – diras la ĉioscia interreto.
“Элсний нийт талбай нь 177.5 мянган га”, – ripetas mongolaj retejoj.
Eĉ rigardante la sablejon de la satelita nivelo donas optimismajn bildojn – ĉi tio estas vera dezerto! Samtempe ĉiuj scias, ke la dezerto egalas varmon, fluantan sablon, kamelojn, Aladino-n kaj Ŝehrazad-n de antikvaj fabeloj.
“Malŝraŭbos ni la defendilojn de la benzinujoj kaj toboganos laŭ la dunoj kiel surfantoj laŭ la ondoj”, – pensis ni, antaŭĝue la ripoztagon en la sablejo Altan Els.
Fabeloj pri Ŝehrazad ne povas mensogi!

De malproksime, la dunoj estis laŭ la atendoj. Iom ili estis kovriĝitaj de herbo, sed tio estis perceptita kiel en ordo.
Ĉi tio estas ankoraŭ la rando de la dezerto.
Ni devas veturi iom pli.

Ni veturis plue…
Kaj plue…

Ĝis klariĝis, ke la dezerto Altan Els estas tute tia!
Ne, ĝi ne estis nur seniluziiĝo. Ĝi estis fiasko!
Rompita nabo de unu el la aŭtoj detruis la lastan volon iri pluen. “Ni haltu apud la plej proksima sabloduno kaj riparos ĝin”, – diris la Komandanto.

La vespero pasis trankvile, kun la malrapida riparado de la nabo kaj manĝado. Kiel kutime, la riparado estis farita per improvizitaj rimedoj. Ni vere ne havis la rezervajn partojn postulitajn de la instrukcio.
Matene ni rajdis iomete tra la dunoj kaj pluveturis. La lago Ĥjargas atendis nin!
Lau nia Komandanto ĉe la Ĥjargas fiŝo mem venas al la bordo kaj kuŝiĝas en la fumaĵejo.

Ĝenerale, se vi ne atendas ion specialan, sablejo Altan Els estas bona loko. Eĉ interesveka laŭ iuj manieroj.


La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:
1. Survojo.
3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul
4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj
>>> 5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!
6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas
7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo
