La plej grava impreso el la tuta mongola ekspedicio estis la amikemo. La amikemo de urbetoj kun homoj, la amikemo de naturo kun monta rivero, dezerto kaj lago.
Se vi volas veturi sur ebenaĵo, veturu kien ajn vi volas! Elektu vojon laŭ via plaĉo aŭ kreu vian propran, novan ĝin…
Se vi vidas montojn, vi povas admiri ilin malproksime, aŭ elekti perspektivon kaj ĉirkaŭiri ilin de la flanko, aŭ eĉ veturi rekte sur ilin.


Ĉu vi bezonas transiri montan riveron, post kvin minutojn da serĉado vi trovos vadejon.
Rigardu mem, kia trankvila kaj amikema monta rivero.


Se vi ne konas la ĝustan vojon, demandu la lokulojn. Eĉ se ili ne parolas la rusan, ili tamen helpos. Minimume, ili rigardos kun intereso, kiel aŭtoj de turistoj grimpas laŭ la motorcikla (laŭ ilia opinio) vojo. Por ni ĉi tio estas aŭtovojo, sed por ili ĝi estas nur du motorciklaj sulkoj.

Cetere, mongoloj vere portas siajn naciajn vestojn. Ne nur dum ferioj, ne nur dum geedziĝoj, sed ĉiutage. Kompreneble, en la urbo ne ĉiuj surhavas ĝin, sed en vilaĝoj oni senescepte vestas per kiteloj.


Sed mi deturnis vin. Estos aparta rakonto pri la mongola vivo.
Ni daŭrigu…
Ne…
Atendu, unue estas alia lirika deflankiĝo, poste estos pri la monta rivero…
Por vojaĝantoj ne enuus, la ĉirkaŭaĵo estas bunte ornamita. Ne senkaŭze la fama Aleksej Tulupov nomis sian raporton pri Mongolio “La Lando de Neelpensitaj Koloroj”. Tio estas absolute vere.
La herbo estas verda, kvazaŭ ĝi estus kolorigita per fabro, la ĉielo estas blua, la montoj estas brikabrunaj. Eĉ la likenoj sur la ŝtonoj estas diverskoloraj, kiel ĉielarko.



Admirante tian belecon ni laŭ serpentumoj kaj pasejoj atingis la lokon de nia restado por la sekva tago – la rivero Delger Muren.


Kiel kutime ni trovis kaŝitan oazon inter du montoj kaj starigis bivakon.
Tuj kiam niaj fiŝkaptistoj malaperis en apudbordaj arbustaroj, la purrasa mongola ĉevalo ĉina mopedo aperis sur la monteto kun paro da lokanoj.

Unu restis sur la monto por gardi la mopedon, kaj la alia moviĝis al ni.
Post trinkado de teo, la gasto diris: “Estas agrable ĉi tie, sed ĉi tiu loko estas io simila al naturparko. Mi estas la helpanto de forstogardisto kaj devas raporti pri vi. Ne ofendiĝu, sed vespere mi revenos kun la forstogardisto. Li observos vian bivakon, revizios ke vi ne difektas la naturon kaj ne kaptas fiŝojn de la rivero”.
Sensencaĵo! Ni ne timas tion, ni estas decaj turistoj. Venu kun via ĉefo, faru revizion.
Ili alvenis vespere… En uniformoj, ĉapeloj kun kokardoj, legitimiloj en la mongola lingvo…
Komencis oni rigardi ĉirkaŭen kaj rimarki. Ĉu la bivakfajro estas ĉirkaŭita de ŝtonoj, ĉu la fiŝvergoj estas bone kaŝitaj, ĉu la kadavro de ia rara besto kuŝas sub arbusto?
– Montru al mi viajn dokumentojn, li diras. Kiu vi estas kaj kial vi alvenis?
Ni veturis laŭleĝan itineron, registritan ĉe la Turisma kaj Sporta Unio de la Rusio. Donis ni al li la itinerlibron. Legu, kara!
Sur la unua paĝo estas nia kurso kaj mapo de la regiono. Sed la aliaj dek paĝoj… estas subskriboj kaj sigeloj, du aŭ tri sigeloj por paĝo! Estis sigelo, ke ni nek trinkas nek fumas. Estis sigelo, ke ni konas la kurson, kaj scipovas fari buŝ-al-buŝan spiradon… Krome sur la kovrilo estis skribita io minaca, ke “Ĉi tiuj turistoj estas protektataj de Intergalaksia Konstitucio kaj ĉiu, kiu malhelpas ilin, estos … Moskvo. La Kremlo”. Ŝajne ke la forstogardisto neniam vidis tiom da sigeloj en sia longa vivo. Li redonis la libron, petis bone estingi la bivakfajron kaj veturis for.
Li veturis for, sed lasis sian alivestitan spionon inspekti nin. Post iom da tempo el la arbustoj eliĝis trikrura hundo. Malsata kaj glutema, kiel nigra truo.
Ekvidante, ke nia ĉefa fotisto Arkadij havas hundan pasporton, ĉi tiu ruzulo decidis aliĝi al nia teamo je ajna kosto. Kvazaŭ, ni lasu tiun buklan vulpohundon Fedja-n en Mongolio, kaj kunprenu ĝin al Rusio. Kvazaŭ, trikrura hundo estas la plej bona hundo de la fotisto.
Se oni iras foti la riveron – ĝi aliĝis en kadro pozas, rigardis en la fotilon, kaj ne palpebrumas.

Se oni trovos herbejeton kun floroj – ĝi kuŝos komforte kaj pitoreske, rigardante ruze. Malofte fotomodeloj komprenas sian taskon tiel bone.

Sed la vivo estas senkompata. Post unu tago nia karavano ekmoviĝis plu. La trikrura hundo daŭre postkuris kaj finfine perdis nin.

Kompatinde.
Ĝi nepre pereos dum la sekva vintro.

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:
1. Survojo.
3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul
>>> 4. Mongolio. Brakumoj de monta rivero
5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!
6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas
7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo
