tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Iom pri ĉiutaga mongola vivo

Miaj amikoj ofte demandas: “Kia estas mongola vivo, kiemaniere oni ĉiutage vivas en Mongolio”?

Mi respondas: “Preskaŭ ĉio malsamas”. Ilia vivo estas tiel diversaj, ke komence oni rigardas la okazantaĵon kvazaŭ ĝi estus io aliplaneda.

Mi ne rakontos al vi pri mongola ĉefurbo Ulanbatoro (mongole Улаанбаатар, prononco Ulaanbaatar), mi neniam vizitis ĝin. Sed oni diras, ke ĝi estas tipa urbego.

Aŭtentikaj mongoloj ne loĝas en la ĉefurbo. Ili loĝas en jurtoj, kiam ili nomadas, aŭ en malgrandaj vilaĝoj, kie jurtoj organike kunekzistas ĉe la kutimaj konstruaĵoj.

mongola urbeto

Necesas iom da sperto por ekvidi jurton en la stepo de malproksime. La okuloj simple ne kaptas ĝin, precipe se la posedanto elektis por vivi iun izolitan lokon.

Oni vidas belegan lokon por tranokti kaj veturas pli proksimen… Ho ve, homoj loĝas ĉi tie.

Oni veturas al alian belegan lokon – paro da jurtoj denove renkontas vin.

La mongoloj ŝatas belajn kaj trankvilajn lokojn ne pli malbone ol ni.

Kiu vidas jurton en la bildo?

hubsugul lago mongolio

Interne de jurtoj ĉio estas pura, bela kaj taŭga por ĉiutaga mongola vivo

Estas televidilo, satelita telefono, pafilo… Sur ŝranketo estas fotoj de prapatroj, ofte en militaj uniformoj.

La posedantoj tuj elprenas vin sekan fromaĝon kaj mongolan teon.

Mi ne fotis, mi embarasiĝis.

Sed mongola rilato al la naturo eblas konsterni vin. Per unu mano ili protektas naturon, per la alia mano ili detruas ĝin.

Fari ŝtonoj ĉirkaŭe bivakfajron? Poste kovri bivakfajron per la samaj ŝtonoj? Jes, bone, tio ne estas problemo…

Ĵeti malplenajn botelojn kaj rubon ĉirkaŭ la sama bone organizita bivakfajro? Jes, ankaŭ tio ne estas problemo….

Kvazaŭ tia formatado estas en la kapoj.

En vilaĝoj kaj urboj la vivo estas iom malsama, pli tumulta ol en stepoj. Estas rimarkinde, ke la mongoloj, male al ni, ne ŝparas siajn senfinajn spacojn por komforta vivo. Vilaĝa strato devas havi kvar koridorojn. Korto ĉe domo devas esti pli ol 10-20 aroj.

mongola vivo en urbeto
mongola vivo en urbeto

Multaj lokoj facile povus esti uzataj por filmi vakerfilmojn. Prezentu al vi… longa strato… homoj amasiĝantaj ĉirkaŭ vendeĵo… iu zorgas pri ĉevaloj… kaj malrapide aperas Clint Eastwood trajno da UAZ-oj.

mongola vivo en urbo

Oni povas viziti Cajnij gazar kiel kafejo aŭ drinkejo. Aĉeti bieron kaj alian manĝoprovizononi oni povas en Ĥunsnij delgur. Kelkajn ĉiutagajn industriajn varojn eble trovi en Barani dulgur.

mongola vivo
mongola vivo kafejo

Nur ne provu paroli kun mongoloj en ilia lingvo. La literoj estas samaj kiel en la rusa lingvo, sed vortojn estas prononcita malsame!

Multaj homoj parolas la rusan, neniu la anglan. Eble iu parolas Esperanton, sed ni ne spertis tion.

Jen estas mongola biero. Tre deca kvalito!

mongola biero

Vi povas manĝi en preskaŭ ĉiu urbeto aŭ vilaĝo. Kie ajn estas skribite “Cajnij gazar” vi estos nutrata ĝis la rando, sed nur per unu plado – per ĥuŝur-oj.

Ne kredu la multajn filmetojn pri “vera mongola kuirarto”. Plej ofte ĉi tio estas produktaĵo por turistoj.

mongola manghajho

En vilaĝoj oni povas akiri puran travideblan akvon. Ni ne faris iujn ajn testojn, ni nur trinkis ĝin kaj ĉiuj restis vivaj.

mongola vivo akvostacio
mongola vivo preni akvon

Se vizitis pli grandan urbeton oni povas eĉ marŝi sur asfalto kaj butikumi en merkatoj.

mongola vivo urbo

La trafiko ankaŭ havas siaj apartaĵoj. En la foto estas trafikcirklo en mongola vilaĝo.

La mongoloj veturas laŭ la reguloj, sed interpretas iujn regulojn laŭ sia propra maniero (la filmeto en la ligilo estas ŝerco; fakte oni ne veturas tiemaniere en Mongolio).

Sed ne pensu, ke mongola vivo estas malluma kaj ŝtonepoka. Estas hospitaloj kaj infanĝardenoj.

Kaj la plej gravas, ke lokanoj ne senkuraĝas.

Ili estas gajaj, ridetantaj homoj!

mongolio

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:

1. Survojo.

2. La lago Bajkalo

3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj

5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!

6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas

7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo

>>> 8. Iom pri ĉiutaga mongola vivo

9. Iom pri mongola kuirarto