tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Rava promenado en la urbocentro de Belgorod

Mi proponas al vi kundividi mian ravon de kurta printempa promenado tra la urbocentro de Belgorod. Verdire, mi antaŭlonge ne estis tiel forte impresita de iu urbo, kaj ne atendis vidi tiun belecon.

Fakte, mi vizitis Belgorod -on preterveture, kiam vojaĝis en… en… iun sekretan lokon.

centra placo de Belgorod

Ne, karaj, fakte tiu loko estas ordinare atingebla kaj vizitebla por ĉiuj, sed mi ne malsekretigu ĝin antaŭ publikigo de longa kaj detala rakonto pri…

Do, havu paciencon…

Tute hazarde mi trafis en la centron de Belgorod kaj ege surpriziĝis.

centra placo de Belgorod

Vidu, kia vastaĵo estas en la centra placo! Ŝajnas kvazaŭ oni staras en stepo kaj rigardas en la horizinton… Nereteneble volus mi en stepa maniero ekkriegi “O-ho-ho-ho-hoooo” kaj longe-longe aŭskulti ruladojn de resono.

centra placo de Belgorod

La racio tuj forlasis min, kaj mi komencis freneze vagi laŭ la najbaraj stratoj kaj ensorbi solenan etoson de la urbocentro. Tio estas mia ŝatata okupo en urboj, senplane vagi kaj admiri.

Rigardu, kia promeninda piedira strato estas en Belgorod!

Floroj, fontanoj, benkoj…

piedira strato en la centro de Belgorodo

Vidu, kia solena kaj severa estas memormonumento “La eterna fajro”.

memormonumento “La eterna fajro” en Belgorod

Ho, miaj Dioj, jen alia piedira strato, ankaŭ tre promeninda… Mi iru tien…

piedira strato en Belgorod

Hm… Estas la restoracio en la antikva turo! Mi estas tre malsata kaj ege volas tagmanĝi en la antikva turo!

restoracio en la turo

Jes-jes, mi klare komprenas, ke ĝi ne estas la vera antikva turo, nur la modernaĵo. Sed tiu modernaĵo ne aspektas fremde kaj nekonvene. Ŝajnas kvazaŭ la ordinara turo en la ordinara urbocentro.

Kio okazis, amikoj?

Ĉu mi forgesis pri nia ĉefa celo en Belgorod?

Eble ni havas tempon por tagmanĝi en la turo?

Bonvolu…

… Nu… Bone… veturu pluen… Mi vizitu la turon iam poste…