tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La lago Bajkalo – severa beleco

Do, ni veturadis al Bajkalo kaj post malfacila montpasejo, kie ŝarĝaŭtoj turniĝis en du etapoj, ni eniris sur la monto proksime de Sljudjanka.

Rigardu…

… jen – la famega lago Bajkalo!

Ĉie hastadas amasoj da homoj. Ĉie estas babiladoj, fotadoj kaj vendistoj de koregonoj. Unu malĝusta movo kaj vi fotos turistojn, sed ne Bajkalon.

la lago Bajkalo

Homoj ne kulpas, ke la loko estas vere bela. Sed ni estas homevituloj kaj ne ŝatas tian medion. Ni devas translokiĝi al kabo Svjatoj Nos (Sankta Nazo). Oni diras, ke en Svjatoj Nos estas malpli da homoj kaj koregonoj estas pli bongustaj.

Decide. Ni rapidas al kabo Svjatoj Nos kaj veturas en la direkto de Ulan-Ude.

Duonvoje al Ulan-Ude vespero kaptis nin. Ni finfine ekvolis ripoziĝi, baniĝi kaj manĝi ion, sed serĉo de kaŝangulo estis malsukcesa. Sur la bordo estis aŭ somerdomoj, aŭ amasoj da turistoj, aŭ ambaŭ.

UAZ Patriot veturas al lago Bajkalo

Damne, ni denove devas veturi ekstervoje! Por ni tio tute ne estas problemo. Trovis rivereton kiu fluas en Bajkalon kaj veturis rekte laŭ la fluejo.

UAZ patriot tra la rivero

Kaj tuj ni eliris sur la bordon, tuj ni organizis la aŭtotendaron, sunsubiro okazis.

bordo de bajkalo

Beleco! Belegeco! Sed ne sen mankoj.

sunsubiro lago Bajkalo

Nomu min malmolkora homo. Diru, ke mi komprenas nenion pri grandaj lagoj, ke mi estas ordinara stulta stepano, sed Bajkalo ne enspacis en la rando de mia menso. Ĝi estas tro granda.

Vi sidas ĉe la bordo, rigardas, kaj estas multe da akvo antaŭ vi.

Estas amaso da plata akvo…

Jes, estas pura akvo. Jes, estas travidebla akvo.

Kaj nenio pli.

Verŝaine ni devis serĉi alian lokon? Ni provis ĝin, sed pejzaĝo estis la sama: ĉie estis nur ŝtonoj kaj amaso da pura akvo.

Ni pensis pri tio, diskutis kaj decidis ne veturi al Svjatoj Nos, por ŝpari 4 tagojn kaj iri rekte al mongolaj lagoj.

“Ha! Atentu! Kiel vi ŝatas tion?” – diris Bajkalo

…kaj kreis ŝtormon.

vento lago Bajkalo

Nu, tio estas pli interesa por ni. Iuj turnis sin alfronte al la ŝtormo, iuj ekkuris por naĝi en la ondoj, kaj iu prenis fotilegon kaj komencis foti la furiozon de la elementoj.

Apud tia forta aparato mia modesta fotileto decidis funkcii en nigra kaj blanka koloroj. Inteligenta reĝimo pli bone scias kiel foti Bajkalon.

Ni dormis kaj imagis malsamajn koŝmarojn al la sonoj de la ŝtormo. Iu timis, ke la akvonivelo altiĝos kaj ni dronos. Pli ekonomiaj teamanoj maltrankviliĝis, ke nia komforta pavilono forflugos al Bajkalo. Sed feliĉe incidentoj ne okazis. Nenio ne forflugis kaj neniu dronis.

Bajkalo pardonis nin kaj, eble, invitis reveni denove.

Sekva haltejo – Mongolio!

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:

1. Survojo.

>>> 2. La lago Bajkalo

3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj

5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!

6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas

7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo

8. Iom pri ĉiutaga mongola vivo

9. Iom pri mongola kuirarto

Komentoj

Unu respondo al “La lago Bajkalo – severa beleco”

  1. Avataro de La Unua Leganto
    La Unua Leganto

    Ho! La rakonto pri la fama lago Bajkalo en Esperanto!
    Lerninde!