tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Iru al la retejo tralamondo.ru

La lago Bajkalo. Rigardo de la sektero

la lago Bajkal, озеро Байкал, lake Baikal

Ĉiuj konas kaj amas la faman lagon Bajkalo-n. Ŝajnas al mi, ke eĉ se vi vojaĝus tra la mondo, vi ne trovus homon, kiu ne revus viziti ĝin.

Ĉiuj revas, ĉiuj deziras… krom mi…

Multfoje mi estis ĉe Bajkalo, sed restis tute indiferenta al ĝi. Mi enuis kaj ne trovis por mi okupon. La lago respondis reciproke, ĝi estis nebonveniga, ŝtorma kaj malvarma.

Sed ne ĉi-foje! Mi, ŝajne, finfine ekkomprenis, kiel fari ĉion ĝuste, kiel ricevi plezuron de Bajkalo.

Nun mi rakontos ĉion al vi paŝon post paŝo.

Do, kiel skribis Julio Baghy: “La tagoj flugas. Multaj tagoj estas grizaj. Ili alportas nur tion, kion antaŭa tago: maŝinan laboron. Sed estas tagoj, kiuj restas en la memoro de la homo.

Tia tago estas hodiaŭ”.

Frumatene, kiam la ĉielo komencis ruĝiĝi pro la leviĝanta suno, mi alteriĝis en la urbo Ulan-Ude, kiu troviĝas relative proksime al la orienta bordo de la lago Bajkalo.

airport Ulan-Ude

Rapida pakado, ĵeto de la dorsosako en la bagaĝujon, kaj jen mi jam veturas kun miaj kamaradoj al la lago.

Miaj dioj! Kiel delonge mi ne estis en ĉi tiu loko sen specifaj aferoj, sen taskoj kaj sen celoj.

Fakte, en 2015 ni vizitis Bajkalo-n survoje al Norda Mongolio, nur por unu tago. Vintre en 2019 ni venis al Bajkalo veturinte de la lago Ĥubsugul. Kaj tiel estis ĉiam!

Ĉiufoje ni ien rapidis, ien malfruiĝis, havis iun planon kaj horaron…

Ĉi-foje tamen ĉio estos alie.

Atendas min du semajnoj, kiujn mi senhaste dediĉos nur al Bajkalo.

Nun mi povas simple veturi kaj trankvile rigardi tra la fenestro.

Ho, kia nebulo rampas por kovri la tajgon. Belege!

la vojo de Ulan-Ude al la lago Bajkalo

Nula hasto, kamaradoj. Absolute ni ne celas atingi la lagon Bajkalo kiel eble plej rapide. La tempo ne limigas nin, ni veturu plezure, detale esplorante ĉiun vidindaĵon, kiu aperas sur nia vojo.

Ĉu iu dezirus trinki tason da teo, ĝuante la vidon de la rivero kaj la malnova ponto?

Kial ne !? Tio estas tute farebla, ja la vojo mem estas nia celo.

malnova ponto; old bridge

Vi ja memoras, ke mi havas emon al malnovaj pontoj. Por mi ili ne estas nur konstruaĵoj, sed veraj tempomaŝinoj.

malnova ponto en arbaro; old bridge in forest

Kaj kie troviĝas malnova tajga ponto, tie nepre fluas tajga rivero. Ankaŭ tion mi ege ŝatas!

Vi verŝajne memoras, ke mi iam rakontis pri la antikva kanalo, kiu kunligas la grandajn siberiajn riverojn Obo-n kaj Jenisejo-n.

rivero en siberia tajgo; river in tajga

Por viziti kelkajn vidindaĵojn, oni devas peti permeson de la lokaj spiritoj.

Neniu problemo!

„Estimata Spirito, ni iom promenus ĉi tie, rigardus ĉirkaŭe, ĉio ja estas tiom interesa! Ni promesas ne lasi rubon kaj konduti dece.”

Li silentas — do li ne kontraŭas.

loka totemo

Ni ja havas altan, fortan ĵipon! Necesas ekspluati ĝiajn teknikajn eblojn.

Ni do veturu supren sur la proksiman monteton kaj admiru la ĉirkaŭaĵon de tie. Kontemplado de sur monto ĉiam estas belega.

monto apud la lago Bajkalo; mountain near Lake Baikal

Mi ne kredas al miaj propraj okuloj!

Kio estas tiu ĉi giganta akva vastaĵo ĝis la horizonto?!

Ĉu ni vere preskaŭ atingis Bajkalo-n?

Sufiĉas nur malsupreniri de tiu ĉi monto, kaj ni jam estos preskaŭ sur la bordo?

la lago Bajkal; Baikal lake

Eĥ, vi bonŝancas, floreto, ĉiutage vidante la lagon Bajkalo!

Feliĉe ankaŭ mi akompanos vin dum du semajnoj, ĝuante Bajkalo-n de mateno ĝis vespero.

la floro apud lago Bajkalo; flower near Baikal

Kaj efektive, sufiĉis nur malsupreniri de la monto, kaj jen ĝi, jen la grandega ‘Sankta’ Lago.

Majesta, potenca kaj senfina…

Saluton, estimata Bajkalo!

Ĉi-foje mi venis ne preterpase, ne por unu-du tagoj. Ĉi-foje mi venis al vi kiel gasto por longtempo.

Ĉu vi akceptas bonkore tian gaston?

„Eniru, aranĝu vin komforte, estu mia gasto”, − kvazaŭ respondis la lago Bajkalo kaj ridetis per aŭtuna sunradio.

Jen, eĉ la Testudo-roko ekridetis! Vi ja vidas, vidas, vidas, ke ĝi ridetas?!

la Testudo-roko en la lago Bajkalo, Turtle rock en Baikal lake

Ni pluveturis iom laŭlonge de la lago, kaj finfine atingis la celon.

Agrabla, hejmeca golfo, kie mi pasigos la venontan semajnon.

la lago Bajkalo; the Baikal lake

Jen sur ĉi tiu benko mi sidos dum longaj horoj, rigardante la senfinan lagon, la ondojn, la preterflugantajn birdojn kaj la sunon, kiel ĝi leviĝas kaj subiras. Kaj kredu min, mi tute ne enuos.

Gastante ĉe la lago Bajkalo, mi sentas min ege harmonie, mi nenien rapidas!

benko sur la bordo de la lago Bajkalo

Se tamen mi ekenuos, mi iros promeni laŭ padeto en la tajgo. Mi spiros la puran pinan aeron, plenan de ozono, serĉos manĝeblajn fungojn kaj strobilojn de cedro.

la siberia tajgo; Siberian taiga

Kaj se mi ne trovos fungojn kaj strobilojn, mi kolektos kaj satmanĝos verajn berojn de la siberia tajgo.

Jen, rigardu, la ruĝaj vakcinioj preskaŭ maturiĝis. Ili estas miaj plej amataj sovaĝaj beroj, cetere. Modere dolĉaj, modere amaraj kaj tre sanigaj. Kiu regule manĝas vakciniojn, tiu neniam malsaniĝas.

la siberia bero vakcinio; the Siberian berry

Vespere mi fritos la faman bajkalan fiŝon, la faman omul-on (la endemia speco de koregono).

La homoj de la tuta mondo vojaĝas al la lago Bajkalo por gustumi ĝin.

Mi konfirmas, la omul-o tie ĉi, sur la bordo, havas nepriskribeblan guston. Sed se vi provos kunporti ĝin hejmen, ĝi subite fariĝas guste tute ordinara fiŝo.

Ne faru tion, kredu mian konsilon, manĝu ĉi fiŝon rekte ĉe la bordo de Bajkalo, kaj kunportu hejmen nur ravajn rememorojn.

la fisho omul en Bajkalo

Ĉu vi ŝatas, ke mi dividu kun vi iom da palpebla rememoro pri Bajkalo? Tio estas tute facila.

Aliĝu al la esperantista aktivado de bildkarta interŝanĝo, kaj eble (eble!) mi ricevos vian adreson, kaj eble (eble!) mi sendos al vi unu el la bildkartoj, kiuj mem vidis Bajkalo-n.

Jes, ĉi tiuj poŝtkartoj vidis la lagon Bajkalo-n. Sed ĉu vi iam vidis ĝin?

poshtkarto de la lago bajkalo

Resume, kion mi povas diri al vi post la semajna medita restado ĉe la bordo de la lago Bajkalo?
Ĝi estas ĉiumomente nepriskribeble malsama!

Admiru, jen kia estas lago tage, dum bona vetero.

Kristale pura kaj travidebla akvo, malgrandaj ondoj, kaj la ŝtonoj sur la fundo videblas tiel, kvazaŭ la akvo tute forestas.

Oni povas baniĝi, naĝi kaj trinki la plej puran akvon en la mondo.

Naĝi kaj trinki! Samtempe!

la bordo de lago Bajkalo; la board of Baikal lake

Kaj jen kia estas la lago vespere, kiam la suno eksubiras. La akvo fariĝas malhelkolora, sed ne malpli travidebla.

La ŝtonoj videblas kvazaŭ oni rigardus ilin tra la vitro de blua botelo.

vespero en la lago Bajkalo; la evening en Baikal lake

Ĉio ĉirkaŭe trankviliĝas, prepariĝas por la dormo…

la lago Bajkal, озеро Байкал, lake Baikal

Kaj ĵus antaŭ la plej lasta radio de la sunsubiro, la lago unuiĝas kun la ĉielo. La limo inter la supro kaj la malsupro malaperas, restas nur la senfina kaj eterna lago Bajkalo.

vespera lago Bajkalo; the lake Baikal evening
akvo de lago Bajkalo

En tiu ĉi momento iĝas klara tio, pri kio avertis la afiŝo sur la bordo: „Atentu, Bajkalo ŝtelas la korojn“.

Bajkalo shtelas la korojn

Verdire, post tia iluminiĝo jam malfacilas senti ion pli konsternan.

Necesas ŝanĝi la lokon, sed fari tion tiel, ke oni ne malproksimiĝu de Bajkalo, ke oni ĉiam restu apude.

Tio estas facila.

La fervojo ja iras preskaŭ laŭlonge de la suda bordo kelkajn horojn.

vojo chirkau la lago Bajkal; Railway along Lake Baikal

Dum la plej granda parto de la vojaĝo en la trajno, oni povas rigardi tra la fenestro kaj vidi jen tion.

lago Bajkal trans la fenestro trajno; Lake Baikal outside the window

Aŭ eĉ pli bone, mi povas iri al la restoracia vagono, mendi ion bongustan, trinki kafon, skribi por vi ĝuste ĉi tiun rakonton kaj rigardi per flanka rigardo la lagon Bajkalo-n.

Rigardi kaj senĉese rigardi, ĉar satrigardi ĝin vere ne eblas!

rusia trajno; russia railways

Ĝis la sekva stacio!