Gratulu min pro la komenco de kolektado de ZEO–j (Zamenhof/Esperanto-objektoj). Irante de la laborejo mi trovis, vizitis kaj esploris unuan ‘objekton’ – la kafejon Esperanto en la urbeto Ramenskoje, en Apudmoskvo.
Esperantistoj scias, ke ZEO (Zamenhof/Esperanto-objekto), estas objekto nomita honore de L.L. Zamenhof aŭ Esperanto.
Ili inkluzivas stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj aŭ tiel aŭ alie ligitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto.
Multaj homoj vojaĝas Tra la Mondo kaj kolektas ZEO-jn, specife serĉante, fotante ilin kaj dividante ilin unu kun la alia.
Vi scias, ke mi amas interesajn vidindaĵojn, kaj ZEO estas ege interesa por mi kiel por esperantisto! Do mi trovis mian unuan Zamenhof/Esperanto-objekton en Rusio.
Rigardu, jen la kafejo “Esperanto” en la urbeto Ramenskoe, en la Moskva regiono.
Ni eniru kaj esploru ĝin!

Estas interese, ke la posedantoj pozicias ĉi tiun lokon ne nur kiel kafejon, sed kiel ‘spacon’, spacon de kuirarto, kulturo kaj floroj.
Necese sugesti al ili, ke pli taŭga nomo por ‘spaco’ estas ne nur ‘Esperanto’, sed ‘Esperantujo’.

Ĉarma internaĵo, ĝentilaj kelnerinoj, belaj dolĉaĵoj… mi devas gustumi ion.

La internaĵo estas ornamita per diverslingvaj libroj. Estas klare, ke iuj libroj estas legataj per vizitantoj aŭ la posedantoj.
Hm… Ĉu estas iuj libroj en Esperanto ĉi tie? Mi legus dum atendado de kafo en ZEO-kafejo.
Posedantoj, se vi legas mian rakonton, mi konsilus al vi aldoni kelkajn E-librojn. Tio aldonus iom da originaleco al via kafejo.

Do, mi mendu ion esperantan.
Estu verda sandviĉo kaj viena kafo!
Esperanta? Mi opinias, ke jes, sufiĉe esperanta.

La gustumado kaj konatiĝo kun mia unua ZEO sukcesis.
Se vi iam estos en sudorienta Apudmoskvo kaj estos malsata, vizitu ĉi tiun ĉarman kafejon.
P.S. Mi esperas, ke iam la posedantoj instruos la kelnerinojn, ke la nomo de ilia kafejo ne estas nur belsona vorto. Belsona vorto estas bone, sed la plurtavola signifo de ĉi tiu vorto estus legendo de la ‘spaco‘ kaj konkurenca avantaĝo.
