tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Pri miaj aŭtoj

Iom pri la aŭtoj ‘UAZ’, per kiuj mi vojaĝas Tra La Mondo. Tri ‘UAZ Patriot’ kaj unu ‘UAZ Buseto’ veturigis min tra dezertoj, montoj kaj la Arkto.


La ekstervoja ruldomo “Polusa Apodo”

Jen mia nova projekto, mi volas konstrui ruldomon el Uljanovsk-a buseto. Mi planas, ke ĝi estu komforta kaj nepatosa aŭto por longaj vojaĝoj sur- kaj ekster-voje.

Vi povas legi pri la vojaĝoj de la “Polusa Apodo” per speciala ligilo.

pri aŭtoj UAZ tra la mondo

La ekspedicia veturilo “Apogeo de Romantiko”

Jes, ĉi tiu estas mia dua ‘UAZ Patriot’, kiu anstataŭigis la “Malgrandan Kamionon”. La aŭto havas malfacilan sed interesan sorton. Ĝi estas ideala ekspedicia veturilo, laŭ mia vidpunkto.

Vi povas legi pri la aveturoj de “Romantiko” per speciala ligilo. Dum nur ses monatoj la aŭto vizitis Uralon kaj kunprenis min en grandan vojaĝon tra Mongolio.

pri aŭtoj UAZ patriot

La ekspedicia veturilo”Malgranda Kamiono”

Ĉi tiu estas mia la plej unua aŭto. Mi aĉetis ĝin specife por konstrui longdistancan ekspedician veturilon. La aŭto multe spertis, vojaĝis tra la tuta Siberio, kondukis min al Mongolio, Bajkalo, Uralo kaj Altajo. Ni kune transiris la Arktan Cirklon dufoje.

Vi povas legi pri “Malgranda Kamiono” per ĉi tiu ligilo aŭ pri ĉiuj aŭtoj ‘UAZ ‘ en la retejo Drive2.

pri aŭtoj UAZ patriot tra la mondo