Veturante Tra La Mondo oni renkontas ne nur vojtruojn, pluvon kaj policanojn. Komunikado kun homoj estas pli valore. Diversaj homoj povas esti renkontitaj. Ekzemple, ni renkontis partoprenantojn de la ralio Parizo-Pekino.
Iu kvazaŭ vivas sur la vojo, kiel kamionistoj aŭ fuelovendistoj. Iu aperas sur la vojo okaze, horore veturante malantaŭ kamionojn por konduki avinon al samfamilianoj. Nu, estas tiuj, kiuj iras al aventuro, alivorte, tiuj estas niaj samideanoj – aŭtovojaĝantoj.
Ĉi tiu somero estis aparte riĉa je tiaj renkontiĝoj. Unue, apud Bajkalo ni trafis partoprenantojn de la aŭtomobila ralio Parizo-Pekino.
Ili kuratingis nin, antaŭigis kaj forveturis al la horizonto. Ni eĉ komence nenion komprenis! Kiaj homoj ili estis, kial ili estis tiel strangaj?


Sed unu svingo de la fervoja bariero kaj ni kune estas blokitaj en unu granda trafikŝtopiĝo. Ho, tio estas eblo por promeni.
Ni prenis la donacojn kaj iris konatiĝi.


La fremduloj estis francoj, ili tute ne komprenis nek la rusan, nek Esperanton, nek la anglan. Sed ili bonkore akceptis donacojn kaj eĉ donis al ni mapon.
Per gestoj ili klarigis, ke iras de Parizo al Pekino. Ankaŭ ili admiris, ke trairis la tutan Eŭropon en tri tagoj, sed jam vojaĝas tra Rusio dum semajno, sed jen ne atingis la randon.

Mojosaj gajaj uloj! Ili restaŭras malnovajn aŭtojn kaj veturas ilin tra la tuta kontinento! Frenezuloj!
Apud Bajkalo ni vidis ilin lastafoje, poste ni disiris al diversaj limtransirejoj. Ni devis iri al Mondi, kaj ili devis iri al Kjaĥta (fremduloj rajtas trairi limon nur tie!).
Ni adiaŭis teamanojn de la ralio Parizo-Pekino kaj pluiris.

La sekva neatendita renkonto estis en la senfina mongola stepo. Nia ĉefa aŭto eliris el duno kaj preskaŭ koliziis kun la alvenanta aŭto. Ho! Estas ankaŭ tri UAZ-j Patriot-j!
Kiuj ili estas, de kie ili venas, kien ili iras?

Jen estis niaj amikoj! Jen estis Hasan de la fama uzino “Vaksoil” kun siaj kamaradoj! La renkontiĝo ĝojis kaj pasemis. Ni interŝanĝis informojn kaj koordinatojn pri bonaj lokoj por bivakado, kaj rapidis pluen. Almenaŭ ni ne forgesis foti.
Kiu estas la majstro de la plej bonaj UAZ-aj vicpecoj ĉi tie, kiu divenos?

Poste estis geedzoj en Nissano Patrolo, kaj biciklanto rajdanta tra Mongolio al la lago Bajkalo… Mirindaj homoj, kiujn la morto ne trovos hejme – frapos la pordon, turnos sin kaj iros fore.
Preskaŭ ĉe la fino de la vojaĝo ni renkontis Niva-on kun geedzoj el Novosibirsko. Ni rigardas, boltiloj estas disĵetitaj ĉirkaŭ la Niva… Samlandanoj paneis aŭton!
Hororo, hororo, katastrofo!

Ni tuj rapidis helpi ilin, sed helpo ne estis bezonata. La stiranto sukcesis mem.
Ĝenerale, aŭtoturistoj vidas aŭtoturistojn de malproksime. Ni neniam renkontis iujn ajn nesociemajn ulojn, ĉiuj estis gajaj, viglaj, kun malfermata animo.
Ĉiuj havus tian spiritstaton!
