tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

Kion komunaĵon havas la lago Ĥuvsgul kaj la vikingoj? Ĉu vi ne scias?

Ĉu vi amas vikingojn tiom, kiom mi? Ne, ne tiuj kompletajn fiulojn, kiuj efektive ekzistis kaj kiujn oni ne amis eĉ en sia propra patrujo. Sed tiuj, kiuj estis kreitaj en libroj kaj filmoj. Severa frateco, remante malespere en la ŝtormon kaj ĝoje mortante, ke ili baldaŭ festenos kun Odino.

Do, laŭ mi, la vikingoj originis de la mongola lago Ĥuvsgul (Ĥubsugul – se diri ruse, aŭ Ĥövsgöl se mongole).

lago Ĥuvsgul

Mi nenion elpensas!

Venu kaj vidu mem. La naturo tie estas la plej nordia, severa kaj dura. Estas vere vikinga naturo. Krome, la lago estas neapartigebla de sia ĉirkaŭaĵo; estas simple neeble konsideri ĝin aparte de la montoj, arbaroj, rokoj, bestoj kaj loka loĝantaro.

Bajkalo povas esti apartigita, sed Ĥuvsgul estas garmonia unueco kun la ĉirkaŭaĵo, ĝi trakreskis ĉion.

Norda Mongolio
Norda Mongolio

Se vi veturas de la limtransirejo Mondi, la lago aperas ĉe la horizonto tre rapide, preskaŭ tuj. Kaj tiam estas malfacile por vi perdis ĝin; la vojo foje disbranĉiĝas kaj serpentumas, sed ĉiam trapasas laŭlonge de la lago.

Kiel en Kanado laŭ la bildstrio Suda Parko: Ni havas nur unu vojon…”

lago Ĥuvsgul

Ho, kia vojo ĉe Ĥuvsgul estas…

Kredu aŭ ne, ĉi tiuj 150 km tute elĉerpos vin, elpremos vin kiel citronon. Post nur 5 horoj da veturado je averaĝa rapideco de 13 km/h, vi nur volos kuŝiĝi.

Ne, ne pro la marĉoj, ne pro la gigantaj radsulkoj. Ĝi estas nur… hm… tre malebena kaj havas malgrandajn ŝtonojn kaj intermontetojn.

vojo lago Ĥuvsgul
apud lago Ĥovsgol

Sur maloftaj sekcioj, kie iam pasis niveliga maŝino, oni eblas atingi rapidecon ĝis 60 km/h.

Mi neniam veturis en la unua aŭ dua rapidumo tiel longe en mia vivo.

vojo apud lago Ĥovsgol

Estas klare, kial la mongoloj aranĝis iun limon inter regionoj kiel bonan kampadejon kun belvedero, rubujoj kaj sanktaj lokoj.

Tio estas bezonata por promeni, sidi en la ombro, malstreĉiĝi, drinki ion.

La ĝustaj spiritoj (aŭ pli ĝuste, la fantomoj de komunismo) akceptas nur malnovajn rublojn.

Sed ĉi tiuj malagrablaĵoj ne gravas. Unue, tiaj malfacilaĵoj estas interesaj en si mem.

Due, se vi haltos ĉe la lagobordo, vi estos rekompencita.

La lago Ĥuvsgul
Ĥuvsgul Mongolio

La lago diras: “Ripozu, trankviliĝu. Estas eterneco antaŭ vi, mi scias tion certe”.

bordo de lago Ĥuvsgul

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:

1. Survojo.

2. La lago Bajkalo

>>> 3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj

5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!

6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas

7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo

8. Iom pri ĉiutaga mongola vivo

9. Iom pri mongola kuirarto

Komentoj

Unu respondo al “La maljuna malluma lago Ĥuvsgul”

  1. Avataro de Ankaŭ aŭtoturisto
    Ankaŭ aŭtoturisto

    Belegaj vidaĵoj, Aleksej!
    Ankaŭ mi vizitis la lagon Ĥuvsgul dum longa sola vojaĝo en 2018