Jen la lasta lago Ureg, jen finas nia galopado tra Mongolio. La lasta loka kafejo estas rabdetruita, la lastaj ĥuŝuroj manĝitaj, la lasta multekosta benzino enverŝita. Antaŭ ni estas Rusio.
La dezerta-laga-monta fabelo finiĝas.
Kun tiaj pensoj ni veturis al bordo de la lago Ureg (au Üüreg, Уурэг-Нуур).
Ni veturis gaje, admirante la mongolajn pejzaĝojn, vetkurante kun lokaj motorciklistoj kaj same lokaj kameloj.


Sukcese ni trovis deklivejon al la akvo de la roka bordo. Laŭ la kvanto da rubo, la deklivo estas tre populara. Sed ĝi populara pro bona kialo.
Unuflanke estas rokoj, aliflanke estas pli da rokoj. Oni sidas en komforta trueto… sub viaj piedoj situas komfortaj ŝtonetoj, antaŭ via vizaĝo – belega lago.
Estas tiel komforte, kiel hejme.


Ni ne volis forveturi. Mongolio estas mojosa. Afablaj, malkaŝemaj homoj. Amika naturo. Bongusta manĝaĵo.
Nur se benzino ne kostus tro…

Aliflanke, ni iom post iom komencis sopiri familiojn. Mi komencis bezoni barĉon, kazeon, kefiron kaj varman duŝon.
La vetero sur la lasta lago estis sama. En unu loko estis klara ĉielo, en alia loko pluvis. Nur antaŭ momento estis kviete, post minuto komencis ondoj, nuboj, forta vento.
La lago Ureg montras fortan karakteron



Kelkaj tagoj rapide trapasis.
Iu fiŝkaptadis, iu grimpadis rokojn kun fotilo, iu rompis kaj riparis aŭton. Daŭris normala ripozo post ripozo.


Ekzemple, mi sukcesis foti analogon de la mondfama kadro “Rejno 2”.
Sendube, en la originalo ne estis montoj, pro tia kialo mi povas doni rabaton. Aŭ, male, ĉu estas pli multekoste kun montoj?

Fine, lunde estis teda vojo al la limo. Komence ĉion estis malfacile.
– Kiel estas tiom da homoj en Altajo? Kiel estas tiom da aŭtoj? Kien ili ĉiuj rapidas?
Sed post mi eniris la pinarbaron kaj enspiris la pinan aeron, mi komprenis, ke Mongolio estas bona, kaj hejmo estas pli bona!
La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:
1. Survojo.
3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul
4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj
5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!
6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas
>>> 7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo
