tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La komunikaĵo: celo de mia retejo pri vojaĝoj kaj ĝia jubileo

retejo pri vojaghoj per auto

Geamikoj, mi devas deklari ion jure gravan kaj memorigi ion persone agrablan. Do, la celoj de mia retejo pri vojaĝoj estas tute nekomercaj. Vi aŭ mi, aŭ iu ajn ne povas vendi aŭ aĉeti ion en mia retejo. Ĝi estas tute senpaga interreta spaco por mia propra literatura kreado, nur en la lingvo Esperanto, kaj nur por mi aŭ aliaj Esperanto-parolantoj.

Vi ne estas miaj konsumantoj aŭ klientoj, sed vi estas miaj karaj gastoj kaj amikoj. Ĉi tie mi ne reklamas ion, ne kolektas donacojn, ne vendas ion, ne aĉetas ion, ne petas monon, ne disdonas monon – ĉi tie mi nur literature kreas rakontojn en la lingvo Esperanto.

Amikoj, mi ne kapablas krei miajn rakontojn en aliaj lingvoj: nek en la angla, nek en la franca, nek en la mongola, nek en la hispana… nek en iu alia.

Dankon pro via komprenemo!

Interalie, mia retejo pri vojaĝoj festas gravan jubileon! 

Dek jarojn antaŭe nia teamo unuafoje ‘eksterurbiĝis’ kaj unuafoje ekveturis al la Arkto.

Tio estis neforgesebla aventuro! Ni unuafoje vojaĝis tra sezonaj vintraj vojoj, tranoktis inter la neĝo!

Tio estis… froste…

Unuafoje ni eksentis nordajn malfacilaĵojn kaj reciprokan helpon.

Tundron, ni ja unuafoje ekvidis mirindan tundron!

Kiu ekvudus tundron, tiu neniam povus forgesi ĝin.

retejo pri vojaĝoj

Scivoleme ni esploris du vojojn laŭlonge de la norda Polusa Cirklo kaj unuafoje atingis la nordajn urbojn, kiuj troviĝas ekzakte sur la Polusa Cirklo.

retejo pri vojaĝoj
Arkta Cirklo

Poste ni veturadis kaj admiris pejzaĝojn en la Polusa parto de la montaro Uralo.

retejo pri vojaĝoj Polusa Uralo

Kaj finfine ni sole bivakis dum forta kaj longa neĝoŝtormo sur fermita vintra vojo.

retejo pri vojaĝoj

Ĉio estis mirinda, neforgesebla kaj unika.

Jes, iujn aspektojn de la vojaĝo estas neeble ripeti, eĉ teorie.

Do, amikoj, vojaĝu kaj rakontu pri viaj aventuroj. Rakontu buŝe, en blogo, en forumo, per tujmesaĝilo, en retejo pri vojaĝoj…

Vojaĝu kaj rakontu, rakontu kaj vojaĝu!

Faru tion, por ke aliuloj ankaŭ ekvojaĝu!