tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La vojaĝo “La lago Bajkalo – Mongolio – 2015”. Survojo

Do, ni estas reen! Kvankam estus pli bone diri “alveturis”, ĉar mi persone ankoraŭ ne estas tute hejme. Mi estas blokita dum vojaĝo ie inter lagunoj de la lago Ĥuvsgul.

Miloj da kilometroj da vojoj, centoj da litroj da fuelo, kilogramoj da manĝita ŝafidaĵo kaj amaso, giganta amaso da impresoj.

Estas tempo por montri fotojn kaj provi almenaŭ parte transdoni la emociojn el la vojaĝo, kiu estis tre riĉa je sensacioj de la komenco ĝis la fino.

Mi komencos per la plej unuaj impresoj, kiujn ni ricevis dum la “survojo ” kun la devizo “Mia naskiĝlando estas vasta. Jes, eĉ la procezo de veturado, antaŭ ol ni atingis ien ajn, estis interesa kiel aparta vojaĝo.

Mi mem estis nekredeble surprizita.

Ni ekveturis, kiel kutime, de la Novosibirska Cirko. Ĝi estas en la urbocentro kaj oportune lokita por komenci vojaĝon en ĉiuj direktoj de la mondo.

UAZ Patriot klubo

La vojo al Kemerovo iris kiel kutime. Ĉiu el ni estis tie multfoje. Sed ju pli orienten nia aŭtotrajno ruliĝis, des pli granda estis nia surprizo. Kian grandan landon ni havas! Ne nur granda aŭ giganta, sed GIGANTEGEGEG…EGA.

Ĝi surhavas ĉion!

Senfinaj ebenaĵoj?

Bonvolu. Rigardu dum vojaĝo la horizonton tiom, kiom vi volas.

vojaĝo tra siberio

Tajgo supren al la ĉielo? Bonvenon!

vojaĝo en siberia tajgo
siberia tajgo

Kemia kombinato meze de Siberio? Ĝi estas tiel granda, ke oni laciĝos veturi ĉirkaŭe per aŭto.

Pluvas? Certe kiel de fajrohoso, sed poste la suno nepre estos kiel en Kipro.

vojaĝo pluvo

Tranokti en hoteloj? Hm… ne, se oni povas bivaki en betularbaro.

vojaĝo per uaz

Estas duŝejoj en la hoteloj!? En Oka rivero (jes, estas du riveroj Oka en Rusio) la akvo ne estas pli malbona, kaj la vidaĵoj estas pli belaj.

La unua rivero Oka troviĝas en eŭropa parto de Rusio, la dua Oka – en azia parto.

Alivorte, tio ne estis enuiga “survojo”, sed mokado de niaj urbaj organismoj. La koloj rigidiĝis pro la turnado de kapoj… kaj konstanta torturo per pura freŝa aero.

UAZ Patriot

En agonio ni transiris trionon de Rusio kaj alvenis al la lago Bajkalo… Sed pri tio estos verkita en la sekva parto.

La listo de artikoloj pri la vojaĝo “Bajkal – Mongolio 2015”:

>>>1. Survojo

2. La lago Bajkalo

3. Mongolio. La maljuna malluma lago Ĥuvsgul

4. Mongolio. Brakumoj de montaj riveroj

5. Mongolio. La sablejo Altan Els aŭ Ŝehrazad ne ekzistas!

6. Mongolio. Meditado ĉe la lago Ĥjargas

7. Mongolio. Ripozado antaŭ la landlimo

8. Iom pri ĉiutaga mongola vivo

9. Iom pri mongola kuirarto