Mi ofte vojaĝas laŭ la itinero Novosibirsko-Kurgano kaj reen. Por ne travojaĝi la samajn lokojn mi provis esplori ĉiujn eblajn vojojn.

Esence estas du ebloj por veturi de Novosibirsko ĝis Kurgano: ĉu trairi Kazaĥion aŭ ne. La vojo tra Kazaĥio estas mallonge, sed daŭras la saman tempon pro la limtransirejoj. Krome, ĉiuj scias, ke kazaĥaj policanoj tre soifas monon. Lastajare ĝi fariĝis pli facile, se oni ne rompas de la trafikregularo, eblas veturi senperde. Sed se oni rompos… foriros Kazaĥion sen mono.
Se vi decidis ne transiri landlimojn, tiam via fabela ŝtono “Maldekstre-Dekstre-Rekte” estas en urbo Iŝim (aŭ alimaniere: Ишим, Ishim).
Estas eblaj elektoj por la sekcio Ishim-Kurgan sur la mapo: 0 – Novosibirsko, 1 – Iŝim, 2 – Makuŝino, 3 – Kurgano, 4 – Jalutorovsk, 5 – Iseckoje, 6 – Zavodoukovsk, 7 – Mokrousovo, 8 – Novaja Zaimka, 9 – Miĉurinskij.
Aŭ ruse, por vi povus kompari mian instrukcion kun trafiksignoj: 0 – Новосибирск, 1- Ишим, 2- Макушино, 3 – Курган, 4 – Ялуторовск, 5 – Исетское, 6 – Заводоуковск, 7 – Мокроусово, 8 – Новая Заимка, 9 – Мичуринский.

Itinero A: tra Berdjuĵje kaj Makuŝino (1-2-3 sur la mapo). La longo estas 320 km.
Itinero B: tra Zavodoukovsk kaj Mokrousovo (1-6-7-3 sur la mapo). La longo estas 440 km.
Itinero C: tra Jalutorovsk kaj Iseckoje (1-4-5-3 sur la mapo). La longo estas 420 km.
Ni parolu pli detale pri la itineroj de Novosibirsko al Kurgano tra Iŝim
Itinero A tra Berdjuĵje estas la plej populara. Eĉ kiam tie ne estis normala asfalto, kaj la vojo estis amaso da tero, argilo kaj eksa asfalto, ĉiu strebis tien por atingi Kurganon.
Jen kiel aspektis la sekcio al la urbeto Berdjuĵje antaŭ la renovigo en 2014. Oni malfacilas priskribi per vortoj kio okazis tie post la pluvo!

Sed pasintjare ĉio ŝanĝiĝis. Oni faris bonan asfalton. La vojo iĝis mirinda kaj plu populara. Se vi ne ŝatas veturi inter kamionoj rigardu pli atente la sekvan opcion.
Itinero B tra Zavodoukovsk kaj Mokrousovo estas cent kilometrojn pli longa, sed multe komforta. Tie preskaŭ ne estas aŭtoj, nek civilaj, nek policaj.
Jen estas sekcio de printempa vojo en la regiono de Kurgano. La abioj malaperas, la betuloj komencas.

Iam la navigilo kondukis min ĉirkaŭ Zavodoukovsk (punktoj 8-9 sur la mapo). Komence ĉio estis en ordo, malgrandaj sed ordigitaj vilaĝoj, kurbiĝemaj sed senneĝaj vojoj. Sed poste la navigilo sugestis: “Nun veturu tra neĝkampo… Mi promesas, post 3 kilometroj vi atingos la ĉefan aŭtovojon”.

La komenco de la tervojo.

Kelkajn neĝdunojn la aŭto transiras senprobleme, sed kelkajn venkas nur post la dua-tria provo. Ĉiu ĵipisto amas ĉi tiun specon de plezuro.

Itinero C tra Jalutorovsk kaj Iseckoje elekteblas se vi maltrafis la necesan turniĝon al Zavodoukovsk (kiel mi faris) aŭ se vi scivolas “kio estas tie” (denove, kiel mi faris).
La vojo ne diferencas de opcio B: malplene, ebene, pitoreske.

Elektu laŭ via opinio.
“Tutte le strade portano a Roma Kurgana”

