tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Tra la Suda Uralo. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo

Post unua nokto ĉe la Lazurkolora lago mi brave ekveturis pluen. Por la venonta tago mi havis seriozajn planojn: mi devis forlasi la asfaltan vojon, eniĝi nekonatan lokon, kaj atingi la faman rokon Mambet per eksterordinara vojo.

Cetere, tiam mi unue rimarkis la diferencon inter montoj Uralo kaj, ekzemple, Altajo. Uralo estas laboristo-lando, laboremulo-lando kun kaloj sur la manoj. Vidu tipan urbeton – ĝi estas bela! Fabriktuboj fumas, elkavatoroj fosas ion, kamionoj transportas ŝtonojn al deponejo… Fortaj homoj per malfacila laborado prenas riĉaĵojn de naturo.

pejzagho suda uralo

Jen vera artefarita beleco. La riveroj, montoj kaj naturaj pejzaĝoj formis sin mem, sed fabrikon konstruis homoj. Multaj saĝaj, lertaj homoj.

Iam en la estonteco la tuta naturo estos detruita, kaj mi sidos sur nubeto, rigardante malsupren kaj kortuŝante de fabrikoj, elkavatoroj, duktoj, pumpiloj, ktp.

pejzagho uralo

Sed dum la naturo rezistas, mi veturas al la famega urala vidindaĵo, al la roko Mambet.

vojagho per auto en rusio

Fakte, eblas atingi la rokon Mambet sen ekstervoja aŭto, uzante normalajn vojojn. Sed mi ne ŝatas tiun aliron. Kiel kuraĝa konkerinto de la Suda Uralo mi bezonas malglatan sovaĝan vojon, plenan de danĝeroj kaj aventuroj.

Do, unue, mi devas traveturi la naturrezervejon. Tio ne estas problemo; mi loĝis proksime al naturrezervejo dum la dek ok jaroj de mia vivo. En naturrezervejo ni somere falĉis fojnon, vintre kolektis fungojn kaj berojn, ŝtelis brullignojn, kaj permane kaptis sovaĝajn anseridojn. Homoj kaj naturo kunekzistis harmonie. Eĉ la sovaĝaj anseridoj – perfidaj kaj sendankaj bestaĉoj – kutime kreskiĝis kaj forflugis, malgraŭ nia manĝaĵo kaj anima varmo.

Sed ŝajnas, ke la uralaj naturrezervejoj estas pli rezervejaj ol transuralaj. Nur tricent kilometrojn okcidente kaj oni ne rajtas aliri. Ĉio estas malpermesita, nenio estas permesita, nur bariero kaj afiŝo sur la fosto.

sovagha natura parko en rusio

Atendu, naturrezervejo, iam oni trovos utilan kaj valoran mineralon sub vi, iam oni konstruos belegan fabrikon anstataŭ vi!

Do, mi devas ĉirkaŭveturi ĉi tiun landon de netuŝita nature, veturante tra lokaj vilaĝoj.

urala vilagho

“Ĝi estas normala vojo, nur iom pli malebena”, – mi konsolis min. Sed iom post iom la vojo iĝis malvasta, terura, kaj ĉirkaŭe ekis signoj de arbohakado.

vojo al la roko mambet
vojo al la roko mambet

Kaj jen estas la teamo de arbohakistoj mem, faras ion necesan kaj gravan blokante la vojon.

– Bonan tageron! Kiom longe la vojo estos blokita?

– Saluton! Ŝajnas, ke longe. Mi iomete tranĉu la arbustoj por vi. Ĉu vi povas preterpasi dekstren?

– Dankon, mi provos fari tion.

Mi krake traveturas la arbustojn, traŝovas aŭton sub ŝarĝataj arbotrunkoj, tuŝproksime ĉirkaŭveturas la lignokamionon, mansvingas adiaŭe kaj veturas pluen.

De tie, ĉio estis simpla. Mi sekvis normalan vojon al la vilaĝeto Aisovo, kie komenciĝis la plej malklara parto de la tago.

vilagho Aisovo en Uralo

Mi havis iun informon, ke la vojo tra la montopasejo estas tre malpopulara kaj taŭgas nur por ŝatantoj de ekster-vojo. Ĉi tio estus mia unua fojo veturi al tian lokon sola.

Reale, ĉio montriĝis iom pli simpla ol estis en mia kapo. La vojo ne estis bonega, sed ankaŭ ne malbona. Nenio por zorgi pri: ordinaraj rokoj, ordinaraj vojsulkoj, ordinara kruta deklivo al la montpasejo.

vojo al la roko mambet
vojo al la roko mambet en la monto

Post la montpasejo la vojo fariĝis eĉ pli facila.

autoturismo en rusio
vojo al la roko mambet

Transveturinte cent-kvincent travadejojn ni atingis la rokon Mambet.

vojo al la roko mambet
vojo al la roko mambet

La roko Mambet estas certe impresega. Ĝi estas tiel alta kaj kruta, ke malfacilas foti ĝin! La plej alta parto nur diagonale konvenas en la kadro.

la roko mambet en uralo
la roko mambet en uralo

Post intensa tago mi ekvolis baniĝi en la rivero, kiu fluas ĉe la piedo de la roko. Mi pensis, ke ĝi estos malprofunda, kiel estis en la travadejojn, sed ĉe la roko Mambet la rivero fakte estis sufiĉe profunda. Mi eniris ĝis la talio, sed tuj resaltis eksteren!

Kial? Ne daŭris eĉ minuton antaŭ ol multaj-multaj hommanĝaj fiŝetoj aperis. Ili alnaĝis kaj tuj komencis dolore pinĉi la harojn sur miaj kruroj, ventro… ĉie.

sovagha fisho en uralo

Oni diras, ke en Tajlando turistoj pagas por enmeti siajn piedojn en akvarion plenan de fiŝoj, kiuj mordas malnovan haŭton kaj kontraŭe dividas freŝajn fungozon. Ĉe la roko Mambet estas io simila, nur la fiŝoj estas pli grandaj, kaj oni povas vadi en la riveron ĝis la kolo.

Mi decidis doni al la fiŝoj iom da kaĉo. Ho, ili formanĝis ĝin kun grandega apetito, preskaŭ ronĝis la emajlon de la telero.

Pro iu kialo mi havis problemojn dormi ĉi-nokte. Ŝajnis kvazaŭ la roko falus kaj dispremus min, kaj ankaŭ ŝajnis kvazaŭ iu konstante parolis ĉe la rivero. Mi ne povis kompreni kion iu diris, sed tio estis timige.

Kompreneble, neniu parolis ĉe la rivero, estis nur la akvo lirladis tra ŝtonoj, sed nokte estis tre timige.

la roko mambet rivero

La plano estis ripozi tage ĉe la roko Mambet por serĉi vojeton supren al la observejo. Sed la roko timigis min dum la nokto, mi ne povis trovi vojeton supren, do mi decidis pluveturi.

La najbara roko Kuzganak montriĝis tre bela, ne tiel alta kiel Mambet, sed pli komforta kaj afabla.

la roko mambet kaj kuzganak en Uralo

Mi devus tranokti ĉe Kuzganak. Eble mi ne estus tiel timinta la tutan nokton.

la roko mambet kaj kuzganak en Uralo

Nu, kio estis farita – estis farita — mi pluveturu. En la hodiaŭa plano estas tute nekonata itinero inter la montoj, laŭlonge de sennoma rivero.

la rokjo  en Uralo

Ĉu eblas eĉ veturi tien?

La listo de artikoloj pri la vojaĝo tra la Suda Uralo:

1. La lazurkolora lago kiel komenco

>>>2. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo

3. La pioniro de sudaurala ĝangalo.

4. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak

5. La rokoj ĉe la rivero Inzer aŭ sopirado pri flugroboto

6. Ripozado ĉe la altmonta lago Zjuratkul