tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Aventuroj de la komencanto en montaro Altajo. La unua kajero

komencanto en montaro Altajo

Ĉi tiun taglibron titolitan kiel “La komencanto en Montaro Altajo” kun duone digestigitan poŝtelefonon ni tute hazarde trovis en amaso da freŝa ursa fekaĵo en montoj Altajo. Ĉar nia kriavokado de la aŭtoro estis vana, kaj ĉar urso ne povas esti la posedanto de la kopirajto, mi eldonos ĉi tiun rakonton.

La aŭtoro penis, tio estus plezure al li.

Enue!

Kiel enue estas en la laborejo antaŭ longa ferio. Ĉiuj prepariĝas por eliri en la naturon. Iu intencas ripozi en somerdomo, iu intencas bruligi sin sun plaĝo, iu eĉ veturos al monteroj, al belega kaj miringda Altajo. Krom mi neniu eĉ provas labori! Ĉe la komputilo oni preparas fiŝkaptilojn, surprovas bankostumojn kaj babilas pri dorsosakoj, lagoj kaj montpasejoj.

Ŝajnas ke mi estos tute sola en la urbo dum la junia ferio. Mia sorto estas promeni sur la malplena urbo kvazaŭ zombio post apokalipso.

Bedaŭrinde mi ne havas aŭton. Mi eĉ ne scipovas stiri luigitan aŭton!

Kien mi povis iri? Nenien!

Konsilo por komencantoj: lernu veturi aŭton

Aŭ eble… eblas…?… Ne….. tio estas absurda ideo…

Unu mia kolego – Aleksej – veturas ĉien per siaj aŭtoj. Li veturigus min almenaŭ al plej proksima turisma stacio en Altajo?

Mi volas vidi ĉi tion per miaj propraj okuloj!

vojo en Mongolia Altajo

Rezulto estis tian, kian mi atendis. Fiasko. Aleksej murmuris ion nekompreneblan pri la motoro, pri la risortoj, kaj rifuzis kunpreni min al Altajo: “Mi mem veturos nenien, mi riparos aŭton”.

UAZ Patrioto komencanto en montaro

Sed li konsilis al mi atendi ĉe la kafejo “U Garika” kaj provi trafii iajn ĵipojn. Ĉi-vespere multaj ĵipkluboj veturos al Altajo ĉi-vespere. Ili estas malkovritaj homoj, ili verŝajne veturigos vin al ordinara altaja vilaĝo Ĉemal. Tie vi inter miloj banalaj ordinaraj turistoj povos vidi ian banalan ordinaran monton, kaj tie vi povos registriĝi por ia banala ordinara ekskurso.

Jen estas tio pri kio mi revis! Ekskursoj! Mi amegas ekskursojn. Eĉ la plej banala ordinara ekskurso estas pli bone ol labori en malplena urbo!

Mi devas iri tuj, iri rekte de la laborejo. Por mia edzino ne divenu, mi diru al ŝi, ke mi veturos al urĝa komercvojaĝo al la ĉefurbo, sed mi eliru sur la aŭtovojon kaj kaptu ĵipojn.

Ili veturas! Iaj ĵipoj veturas!

Konsilo por komencanto en montaro: demandu kaj aŭskultu la respondojn

– Sinjoro, ĉu vi iras al Ĉemal?

– Jes, … iasence…

– Ĉu vi povus veturigi min al ia deca turisma stacio? Mi estas komencanto en montaro… Bonvolu…

– Mi ne havas sidlokojn, eniru la aŭton de Zubr inter la kaldrono kaj la sakoj.

UAZ Patrioto por aventuroj

Hura, mi sidas en la vera turisma ĵipo. Sed mi tamen ne rimarkis, kia marko ĝi estas. Laŭ la faktoj, ke ĝi estas granda kaj dizela, ĝi verŝajne estas Toyota Land Cruiser 200. Mi estas bonŝanculo!!!

Estas iom malkomforte veturi sur Land Cruiser. La grandega kaldrono batas la mian kapon, kaj amaso de sakoj, dormosakoj, kaskoj, dratoj ĉiam intencas superŝuti min. Plie Land Cruiser estas skuema, enhavo saltas pro malglataĵoj kvazaŭ ni veturas, diable, per rusta UAZ-o.

komencanto en montaro kun uaz patriotoj

Mi ekparolis kun la stiranto kaj lia edzino. La stiranto diris, ke lia nomo estas Zubr (Bizono, se en Esperanto; mi ne eksciis lian veran homan nomon). Ili estas strangaj, ili nomas la edzinon kiel “navigisto”. Tio estas pura matriarkeco, kiam oni aŭskultas virinon kien iri kaj kie turniĝi.

Konsilo por komencanto: eksciu la itineron anticipe

UAZ kaj GAZ en montaro

Estis surprizite, ke ni ne iras al Ĉemal rekte, kiel ĉiuj normalaj turistoj, sed ni uzos alia vojo.

Ĉi tiun vojaĝo daŭros ne kvin horojn, sed kelkajn tagojn proksimume.

vojagho de komencanto en montaro

Ili diras, ke povas lasi eliri min iam ajn.

Ha! Mi vere volas lasiĝi nokte ie malantaŭ urbeto Alejsk ( ĉi tio estis sarkasmo). Estas pli bone veturi kune.

komencanto en montaro Altajo

La itinero de “veturi kune” laŭ la pensoj de bravaj uloj estis pli-malpli jena:

– unue ni rapide veturos tra la sekcio “Sentelek – Korgon”. Tio estas facile;

– poste ni traveturos la Oroktoj montopasejon. Sen pluvo tio estus rapide kaj preskaŭ ne timige;

– fine ni rapide atingos la Karakolskie lagoj por preni akvon de la fonto.

Post ĉio ĉi, oni diras, estos via amata Ĉemal kun ekskursoj.

Bone, bone… Ni kuniru, ĉar mi jam eksidiĝis al via aŭto.

komencanto en montaro Altajo

Restas nur ekscii kie mi dormos. Eble la ĵipistoj veturos iom pli foren, poste laciĝos, kaj komencos starigi tendaron. Iu havus liberan lokon kaj mi petos ĝin.

vojagha tagmangho

Mi tute misdivenis! Tendaro. Ĉi tiuj ruzaĉaj ĵipistoj tute ne havas tendojn, ili dormas en siaj aŭtoj sur memfaritaj tabulitoj. Vespere ili simple forĵetis siajn kofrojn de ekipaĵo (kun min) eksteren.

vespera bivako de komencanto en montaro

Gardu nin, ili diras, Gardohundo.

Ili ŝercis… sed mi ne estis ridema…

La sorto de komencanto en montaro – ĉiam senti la froston

Mi verŝajne ne travivos ĉi tiun nokton. Kiam vi per sigilo eltranĉos mian taglibron el miaj frostigitaj manoj, vi legos pri la suferoj, kiujn vi min submetis.

Komence mi trinkis la iom post iom malvarmiĝantan akvon el la bolkruĉo lasita sur la forno, kaj mi sentis sin normale, eĉ bone. Poste la akvo malvarmiĝis kaj elĉerpiĝis.. mi eksentis froston.

Malespere mi komencis rampi sub aŭtojn kaj varmigi miajn manplatojn per la motoro. Iom pli varmiĝis, sed kial diable duono de la Toyota Land Cruiser havas motorojn kovritajn per mazuto? Estas legenda aŭto, jes… ĉerte… sed motoro kovritajn per mazuto kiel UAZ-a!

Sub unu el la aŭtoj mi trovis someran, maldikan ĉapon. En mia situacio mi ne rajtis elekti kaj ektiris ĝin ĝis la okuloj.

Kiam ĉiuj motoroj malvarmiĝis, mi komprenis, ke estas tempo por morti, komfortigis sin, kaj metis tekon sub kapon…

Mi ne bedaŭras ion ajn. Mi estas preta.

komencanto en montaro Altajo

La daŭrigo de la rakonto el la Dua Kajero legeblas ĉe la ligilo.