Ĉu vi scivolas kiel mi alvenis ĉe la lago Zjuratkul, kvankam ĝi ne estis en mia planita itinero? Tio estis simple. Unue, mi elĉerpis mian provizon de sekigita viando. Poste mi elĉerpis ĉokoladojn kaj kafon. Finfine mi devis anstataŭigi kutiman siberian mineralakvon per lokaj limonadoj.
Kia stresiga stato!
Evidente, mi devas fini la vojaĝon.

La plano estis nur viziti la montodorson Nurali, tranokti tie, kaj poste malrapide veturi hejmen. Principe, tio estis akceptebla plano. Sed de la rokoj ĉe la rivero Inzer ĝis montodorson Nurali mi traveturis tre rapide.

Jam tagmeze la montodorso Nurali aperis ĉe la horizonto, kaj duonhoron poste mi trinkis teon kun bela vidaĵo.

Iom post iom mi komencis senti, ke tiel ne mi volias fini mian vojaĝon, alveninte cellokon jam tagmeze. Mi ne sufiĉas veturi, ne sufiĉas stiri, ne sufiĉas trakluĉi la rapidumojn…

Krome, nenio fareblas sur la montodorso Nurali.

E-nu-i-ge!
Mi devas daŭrigi veturadon.
Konsiderante, ke la solaj aĵoj restantaj en provizo estas pasto kaj viandokonservaĵo, mi bezonas serĉi lokon, kie estas civilizo, kie manĝaĵoj mem aperadas en kuirejo.
Estas decidite, mi veturu al la altmonta lago Zjuratkul.
La plej altmonta lago en Suda Uralo, mi scivolas kia ĝi estas?
Survoje, mi subite trovis mineralpliriĉigejon de la 1700-aj jaroj, de la tempo de la imperiestro Petro la Granda. Ĝi estis interesa malnova konstruaĵo farita el kruda ŝtono, sed antaŭe vizitita la hidroelektrejo “Porogi” estis pli interesa.


Montriĝis, ke la lago Zjuratkul estas nacia parko, kaj enirkotizo estas bezonata.

La kotizo estas sensignife malgranda, kaj valoras la tranoktadon ĉe la bordo de la plej altamonta sudaurala lago kaj vespermanĝon en restoracio.

Rekte veturu al la play patosa restoracio, mi estas terure malsata.
Kion pli povus deziri malsata aŭtoturisto fine de malfacila tago? Paton da frititaj terpomoj kun alka viando.

Jes, tio estis vera alkaĵo, ili ne mensogis.
Kiom vespermanĝo kostis?
Ĉio estis vere pagebla, mi vespermanĝis por 10 eŭroj entute!
Plensata kaj kontenta mi ekvagis ĉirkaŭ la restoracio.

Ursoj estas nepre vidindaj. Kunikloj – ankaŭ nepre vidindaj. Ĉevaloj – sendube nepre vidindaj kaj karesindaj.
Jes, hoteloj kaj turistaj stacioj ĉe la lago Zjuratkul estas luksaj! Oni diras, ke ĉiuj ĉambroj estas menditaj ĝis la komenco de la malvarma vetero.

Sed mi ne bezonas hotelon, ĉar mi havas bonegan propran liton en la aŭto!

Kie estas la senpaga kampadejo ĉi tie?

Do, la lago Zjuratkul montriĝis ekstreme severa kaj malprofunda apud la bordo. Ĝi estas interesa lago, kun karismo. Mi devus denove reveni ĉi tien, konscie kaj senhaste.

Kiel ĉiam, eĉ telefonaj fotoj dum la reĝima tempo igas vin senti vin kiel vera fotisto.


Tiel simple, senpretende finiĝis mia mallonga vojaĝo tra la Suda Uralo.

Dankon al ĉiuj, kiuj legis miajn rakontojn. Daŭrigu, ĉi tiu ne estas la lasta vojaĝo.
P.S. La vojo de la plej proksima flughaveno ĝis la Lago estas tre facila.
La listo de rakontoj pri la vojaĝo tra la Suda Uralo:
1. La lazurkolora lago kiel komenco
2. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo
3. La pioniro de sudaurala ĝangalo
4. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak
5. La rokoj ĉe la rivero Inzer aŭ sopirado pri flugroboto
>> 6. Ripozado ĉe la altmonta lago Zjuratkul
