tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Kiel kolekti fungojn tutjare, eĉ vintre – la plej scienca metodo

kiel kolekti fungojn

Ĉu vi ŝatas kolekti fungojn? Mi ege ŝatas! Amas! Amegas! Kiam mi iras tra arbaro kun ŝovelilo, rigardas la ekranon, taksas la sensilajn indikojn, triangulas la lokon…

Atendu! Ŝajne vi ne komprenas, pri kio mi parolas. Vi ne komprenas, por kio estas ŝovelilo, sensilo, kaj triangulado, ĉu? Ĉu korbo, tranĉilo kaj kantraŭmoskita substanco estas la kutima fungoĉasada ekipo?

Jes, vi pravas, sed tio estas somere. Vintre la plej grava ilo, kiun vi bezonas, estas ŝovelilo…

Ni iru paŝon post paŝo. Provu koncentriĝi. Se vi perdus la pensdirekton aŭ konfuziĝus, ne estus mia kulpo. Scienco estas kompleksa afero, kiu postulas paciencon.

vintra arbaro por kolekti fungojn

Ni komencu per rememorigo de la fizika kurso en mezlernejo. Bonegaj lernantoj eble ankaŭ memorus la fakon “elektrokemio” de sia kemia kurso.

Se vi ne lernis en lernejo, jen la vikipediaj artikoloj: ligilo # 1 kaj ligilo # 2.

Iuj substancoj povas esti oksidigitaj, iuj povas esti reduktitaj, kaj iuj povas esti kaj oksidigitaj kaj reduktitaj. Iuj faras tion facile, sed aliaj postulas pli da peno por reagi – aldonante oksidilon aŭ pliigante la elektran kurenton.

Rememorita? Komprenita? Ni daŭrigu…

Ekzistas iloj/aparatoj bazitaj sur elektrokemiaj reakcioj. La plej facile haveblaj kaj utilaj estas sensiloj de haladzo (oksido de karbono) aŭ gasanaliziloj.

gasanalizilo por kolekti fungojn

Ene de ĉi tiuj sensiloj okazas elektrokemia reakcio. Sensiloj havas du elektrodojn, kaj specifa elektra kurento estas aplikata al ili. Elektra kurento respondas al la oksidiĝo de karbona oksido al karbona dioksido, nomiĝas “oksidiĝa-reduktiĝa potencialo” kaj estas tre specifa por ĉiuj substancoj. Tuj kiam molekulo de karbona oksido eniras inter la la elektrodoj, ĝi oksidiĝas, kaj la sensilo detektas tion (parto de la kurento estis uzata por oksidiĝo). Kiam granda nombro da tiaj molekuloj akumuliĝas, la aparato elsendas signalon.

Komprenita? Ni daŭrigu… Ne, karaj, kolekti fungojn ankoraŭ frue. Ni daŭrigu lerni kemion!

Ekzistas substancoj nomataj “melaninoj”. Ili troviĝas en multaj originoj, ekzemple, ili donas koloron al haŭto, haroj kaj plumoj. Ili ankaŭ troviĝas en fungoj, kaj en fungoj molekuloj de melaninoj estas unikaj, ili malsimilas al aliaj melaninoj. Kelkaj esploristoj eĉ proponas nomi ilin per aparta nomo: mikomelaninoj.

Se elektra kurento estus aplikata al melanina molekulo (kiel al molekulo de karbona oksida), ĝi unue oksidiĝus al “melanoido”, poste al “monomelano”, kaj fine al formika aldehido. Inter ĉi tiuj reakcioj ni interesas pri la plej unua oksidiĝa reakcio de melanino al melanoido.

Ĉu vi komprenas, kien mi celas per ĉi tio? Baldaŭ vi superos ĉiujn fungokolektantojn, eĉ mian amikon, kiun povas ektrovi fungojn eĉ sur la asfalto!

mia amiko bone scipovas kolekti fungojn

Iru al la ĝustigistoj de la gasanalizilo kaj ŝanĝu la oksidiĝan-reduktiĝan potencialon de karbona oksido al la oksidiĝa-reduktiĝa potencialo de melanino. Atentu, ĉi tiu grava opcio troviĝas en la grupo de fabrikaj ĝustigistoj! Por eviti difekti la sensilon, ne ŝanĝu aliajn menuerojn. Ne ŝanĝu tempokonstantojn aŭ impedancajn deklivojn – nur ŝanĝu la oksidiĝan-reduktiĝan potencialon!

Sed de kie ni prenus la valoron de ĉi tiu potencialo? Melanino ne estas ordinara molekulo; ĝi ne estas listigita en informlibroj. Tute ne.

Mi respondos. Tial ni bezonas sciencon! En januaro 2019, la usona ĵurnalo Sensors and Actuators – tre serioza ĵurnalo pri ĉiuspecaj sensiloj – publikigis ĉi tiun artikolon, kie fine eksperimente mezuris la potencialon de la paro “melanino-melanoido”. La valoro estas 2,361 V, tio estas pli alta ol potencialo de karbona oksido, sed tio ne gravas al ni. La baterio daŭros tagon anstataŭ semajnon, sed nun la sensilo detektas melaninon, ne karbonan oksidon!!!

Ĉu vi elspiris? Ĉu vi komprenis kaj trankviliĝis? Ni daŭrigu…

Kiam oni povas kolekti fungojn? Somere – jes, aŭtune – jes, printempe – malofte. Sed vintre? Teorie, la plej bonaj fungoj devus esti vintre, fortaj kaj malvermoboritaj. Sed la neĝo difektas ĉion aferon – oni nenion vidas sub la neĝo!

Fakte, aŭtunaj fungoj estas tute bonaj kiam ili estas entombigitaj sub la neĝo. Ili iomete fermentiĝas, sed tio ne malbonigas ilin. Fermentado estas natura procezo; ĝi okazas en verda teo kaj en sojsaŭco. Ni mem fermentigas fungojn kiam peklas aŭ marinas ilin.

Mallonge, ie sub la neĝo atendas nin kelkaj bonegaj fungoj. Ili devus havi piklitan teksturon, sed sen la salo kaj vinagro.

vintra arbaro

Do, ĉu vi kunmetis ĉion, kion mi skribis ĉi tie? Fungoj estas kaŝitaj sub la neĝo, sed vi ne povas vidi ilin. Ni ne bezonas vidkapablon; nia sensilo serĉu melaninon en la aero. Se homo povas flari fungon per sia nazo somere (se iam vi flaris fungojn, vi ne povas konfuzi ilin kun io alia), la moderna sensilo certe detektus ilin vintre.

Ni prenu ŝovelilon, eniru la aŭton, kaj veturu kolekti fungojn… vintre…

mi veturas kolekti fungojn per UAZ

Du volontuloj – mia frato kaj lia amiko – proponis sin por helpi al mi. Tiel estos pli facile: unu fosos neĝon, la alia kontrolos la sensilon, kaj mi kiel la ĉefa estro, faros fotojn.

nia teamo por kolekti fungojn

Do, ni promenas laŭ pado tra la arbaro, admirante la pejzaĝon, rigardante unuokule sur la sensilo…

sensilo por kolekti fungojn

Bedaŭrinde, la sensoraj valoroj ne videblas en la fotoj. Ĉio estas pro la taglumo. La fotilo uzas mallongan ekspondaŭron, kaj ne povas kapti ekranon de sensilo.

…rigardante unuokule sur la sensilo… Jen estas signalo! Kaj tiam komenciĝas la ludo “varme aŭ malvarme” (kiam ni alproksimiĝas de unu direkto – la signalo malpliiĝas; kiam ni alproksimiĝas de la alia – la signalo pliiĝas). Tiel la loko de la fungo estas determinita.

ni kolektas fungojn vintre

Ni komencas delikate fosi neĝon. Damne, mi neniam kolektis fungojn tiemaniere antaŭe!

ni kolektas fungojn vintre

Oni povas pli kuraĝe forigi la supran tavolon de neĝo; tie ne estas fungo. Tamen, pli proksime al la grundo oni devas fosi pli delikate por ne difekti ĝin. Ju pli proksime al la fungo, des pli alta estas la valoroj de la sensoro.

Jen ĝi estas, belegaĵo! Vera bruna boleto.

vintra fungo
vintra fungo

Denove ni trairas la arbaron, denove ni movas la sensilon en ĉiujn direktojn.

vintra siberia arbaro

Haltu! La sensilo montriĝas tro altan nivelon de signalo! Aŭ jen estas grandega maljuna fungo… aŭ multaj malgrandaj kaj normalaj.

Jes ja, tuta familio de malgrandaj fungoj. Ĉi tiuj estas sendube buterfungoj (aŭ flavaj boletoj).

kiel kolekti fungojn vintre

Ni pluiru…

vintra siberio

La sensilo denove signalas, ne forte kaj ne malforte. Meze.

kiel kolekti fungojn tutjare

Laktofungoj… Ni akiris unu sanan kaj senvundan, sed la aliaj estis iomete difektita per la ŝovelilo.

vintra fungo sub negho

Laktofungoj estas bonega kaŭzo por rapidi reen al la aŭto por preni cepon kaj salon.

Mi ne povas rezisti; laktofungoj estas mia transuralia emo.

Aldoni iom da cepo, kiun mi antaŭe rezervis, aldoni salon laŭguste…

mi shatas kolekti fungojn
mi shatas kolekti fungojn

Mirinde! Ĝuste kiel someraj fungoj post piklado. La gusto kaj teksturo estas ie inter salita kaj piklita. Bonodoraj, krustecaj fungoj!

Veninte hejmen mi tuj fritis freŝajn fungojn. Vi eble konas, ke la plej bonguste friti fungojn kun terpomoj. 

La recepto estas simpla. Unue, fritu la fungojn.

kiel friti la fungojn

Poste, fritu la terpomojn.

kiel friti la terpomojn

Kiam la terpomaĵo estas preta, aldonu la fungojn kaj varmigu ilin kune nelonge.

kiel friti fungojn kun terpomojn
fritita terpomo kun fungojn

Por akompani ĉi tiun varman pladon, ni tranĉu iom da lardo. Se la animo vokas, ni verŝu glason da bona vodko.

Hodiaŭ ni havas bonan kaŭzon por fordrinki iomete. 

Unue, ni lernis kiel kolekti fungojn vintre.

Due, hodiaŭ estas festotago!

fritita terpomo kun fungojn

La unua tosto estas je scienco!

La dua tosto estas je fungoj kaj fungosensilo!

La tria tosto estas je la Ferio de la 1-a de aprilo!

Feliĉajn Feriojn, Geamikoj!