tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Vintra Transuralio – la hejmo de mia koro kaj animo

vintra transuralio

Antaŭ la novjaraj festadoj mi subite decidis ferii kaj viziti mian historian patrujon en la Transuralio. Estas bone, ke sciencistoj povas ripozi preskaŭ kiam ajn ni volas!

Tuj dirinte – tuj farinte!

Ĉe sunsubiro mi forlasis Novosibirskon; estas mia kutimo ĉiam starti nokte. Mi pensas, ke estas pli bone matene ekdormi ie en arbaro ol forlasi la urbon tra trafikŝtopiĝoj. Neniu ĝenas min, kaj mi ne ĝenas iun ajn.

Interalie, se vi ne scias, Transuralio estas la teritorio oriente de la montaro Uralo, en la basenoj de la riveroj Tobol kaj Obo. Mi rekomendas legi pri niaj frenezaj aventuroj laŭ la rivero Obo.

La vetero estis perfekta! Neĝo, vento, kaj glacio — ĝuste kiel mi amegas. Jes, la rapideco estas pli malrapida, sed la veturado estas pli amuza! La neĝo floke falas kaj tuj degelas. La kamionoj disĵetas ĉi tiun neĝa-akvan miksaĵon ĉirkaŭen. Oni ne povus dormi eĉ se oni provus.

nokta vojagho per auto

Sed pli proksime al la urbo Omsko, dormo komencis venki min. Anstataŭ ludi la rolon de heroo mi staris flanke de la vojo inter kamionoj kaj endormiĝis. Mi planis dormi nur unu horon, sed kvar horoj pasis. Dum mia dormado vojlaboristoj alvenis kaj dispelis ĉiujn kamionistojn, ĉar ili obstaklis vojpurigadon. Mi supozas, ke mi ne obstaklis ilin, aŭ ili ne povis veki min.

rusia nokta vojo vintre

Do, ili purigis la vojon de ĉiuj flankoj kaj malaperis en la neĝoŝtormon, peze salante la tutan ĉirkaŭaĵon. Iĝis amaso da koto! Mi senpacience atendis la limon kun la Tjumena regiono; eble tie estus pli pure.

vintra siberia vojo

Efektive, se ŝuti salon sur la asfalton, anstataŭ sur la Omskajn vojtruojn, oni ricevas puran, belan neĝan miksaĵon. Mi veturadis kaj ĝuis!

vintra vojo uralo

Sed kiom ajn bona situacio estas, ĝi ĉiam povas esti eĉ pli bona.

Komenciĝis Transuralio, komenciĝis la Kurgana regiono.

Ĉi tie estas la regno de netuŝita naturo, kie neniu kuraĝas per salo ĝeni la harmonion de la freŝa neĝo.

transuralio kaj uralo vintre

Nenio povas teni aŭton sur la vojo pli bone ol profunda radsulko? (Sarkasmo – estas la plej utila kutimo en Transuralio)

vintro vojo siberio uralo transuralio

Kaj tiel mi atingis mian patrujon – vilaĝon inter multaj lagoj kaj betularbaretoj.

vintro transuralio uralo vilagho

Unu belan vesperon miaj parencoj (mi estis informigita) decidis viziti aliajn parencojn… La argumentaro estis simpla: mia aŭto estas granda, kaj plej grave, ĝi povas iri ekstervoje.

“Tio estas proksime de ĉi tie, en Transuralio… La adreso? Ni bezonas adreson, ĉar ĉar ni prenos la mallongigan vojon. Ni nur devas forlasi la asfaltan ĉefvojon kaj veturi nur ĉirkaŭ kvin kilometrojn tra virga neĝa kampo. Nu, rememorigu! Ni do veturis tien somere…”

Neniu problemo! Mi frue leviĝis, varmiĝis aŭton, kunigis la parencojn, kaj ni eliris. Ekstere estis iom malpli ol 30 celsgradoj.

vintra transuralio

Unue, ni kuris laŭ la aŭtovojo. Forta frosto! Frostego! La vojoj ŝajnis dezertaj. Neniu, absolute neniu survoje.

vintra vojo transurala

Ialoke la neĝo estis tiel blanka, ke estis neklare kien veturi, kie estas la vojo.

Estas tempo preni mallongigon. Jen ĝi estas, jen estas la mallongigo. Iu verŝajne traveturis laŭ ĝi… antaŭ la neĝado.

transuralio uralo vintro

Ni iras ekster-voje. Se ne erari kaj forte sekvi la vojsulkojn de iu, la veturado estas sufiĉe bona.

“Samokaze rigardu la vilaĝon, kie via avino naskiĝis. Tie… kie estas la herbaĉo, malantaŭ la betuletoj. Domoj troviĝis ĝuste tie”

vintro uralo transuralio

La cellinio estas digo inter du marĉoj. Estas malfacile veturi tie — somere pro la koto, vintre pro la risko defali. Motorsledaj vojsulkoj montras la direkton, sed ne eblas perdiĝi eĉ sen ĝi.

transuralio vintro vojagho uaz auto

Sur altaj sekcioj viturado estas facile, la neĝo estis forblovita per vento, kaj la aŭto iras kvazaŭ ĝi estus sur asfalto.

Estas pli da neĝo sur malaltaj sekcioj, sed veturado estas ankoraŭ eltenebla. Vetureble…

Ho… Jen malagrabla surprizo. Estas frostigita kaj profunda traktora vojsulko sub la neĝo, la mia UAZ-o rifuzas moviĝi tra ĝi. Oni povas forŝoveli la neĝon, sed oni ne povas forŝoveli la frostigitan koton! La aŭto fiksiĝis per ambaŭ ĉaroj.

auto UAZ vintra vojagho

Mi uzas plej ŝatatan teknikon “klini la antaŭan parton flanken”. Tio ĉiam funkcias! Restas nur turniĝi sur la mallarĝa digo.

UAZ vojagho negho vintro

Montriĝis, ke la digo estas pli mallarĝa ol ĝi aspektas. La malantaŭaj radoj ne atingas la grundon. Ne estas arboj por vinĉi, ne estas iaj tabuletoj, kaj certe ne estas traktoro en la vilaĝo.

Permesu al mi memorigi vin, ke la temperaturo estas -30 celsgradoj…

UAZ en la negho en Transuralio

La sola ŝanco estas meti martelegon sub la radon. Eble la rado kaptiĝos martelegon kaj la aŭto sursaltos reen sur la digon.

Jes! La martelego, ŝovelilo kaj kriko neniam embarasis min. Mi eĉ ne forlasas la garaĝon sen ili, kaj mi rekomendas, ke vi faru same.

vintra vojagho en Transuralio

Post tio, ĉio estis simple: ni veturis ĉirkaŭ la arbaro kaj jen estis la vilaĝo de mia praavo, viandaj pastopoŝetoj, bongusta hejmefarita brando kaj pirogoj.

vintra uralo vilagho Tumen regiono

P.S. Reen mi veturis per la longa vojo ))