Kiu ĝangalo? Vi ne komprenas, kiel mi povis trovi ĝangalon en la Suda Uralo, ĉu ne? Ĉio estas evidente: mi nur decidis veturi tra nekonata mallongigo de la roko Mambet ĝis la montopinto Ŝatak.
Vi ja bone scias, kiom mi malŝategas veturi tien-reen sur la sama vojo! Eble la parto de mia cerbo, respondeca pri stabileco kaj konservativeco, mankas aŭ estas subpremita de cerbopartoj, respondecaj pri aventurismo.
Miaj regulaj legantoj eble memoras, kiel mi prenis mallongigon kaj:
– preskaŭ frostmortis en la Transuralio;
– perdiĝis en Mongolio;
– renversis mian aŭton, ktp, ks…
Sciante pri tiu ĉi apartaĵo de mia kapo, mi anticipe planis la itineron por ne reuzi samajn vojojn.
Hmm… Interese, ĉu ekzistas vojo de la roko Mambet al la monto Ŝatak?
Hmm… Interese, kio apenaŭ videblas sur la satelita bildo? Vojo? Tio estus bone. Trahakita zono en arbaro? Iom pli malbone. Rivero? Tute malbone.

Malnovaj topografiaj mapoj ne donis klarecon. La topografo majstre trovis kompromison, mapante ĉion kune: la padon, la vojon kaj la riveron.

Kolere mi alklakis tra aliaj satelitaj mapoj, esperante trovi iuj signojn de vojo meze de la arbaro.
Nokia? Nokia havas satelitajn mapojn, ĉu vere? Nu, nu!
Hmmm… Nokia-mapoj klare montras la vojon, sed neniun riveron. Kio diable okazas? La vojo eblas malaperi en la arbaro post iom da tempo, sed la rivero devas esti tie.

Mi ne havas alian eliron, mi devas veturi tien mem por kontroli, ĉu tie estas rivero, ĉu tie tie estas la vojo…
Cetere, vidu, ke mia reala itinero ne kongruis kun iun ajn el la supozeblaj ‘vojoj’.
Do, alvenis mi al la supozebla travadejo, kie devis komenciĝi neklara mallongigo, sed kion mi vidas? Absolute nenion! Tute ne videblas vojo aliflanke de la rivero.

Ho, se mi nur havus binoklon nun!
Mi preskaŭ ekdeziris turniĝi reen, sed subite mi rimarkis, ke ‘tie akvaj plantoj estas ĉifigitaj, kvazaŭ iu antaŭe veturis tie’.
Ĝuste! Kial mi ne tuj rimarkis ĝin? Idioto, serĉis aŭtoŝoseon kun trafiksignoj kaj trafiklumoj.
La dispremitaj kreskaĵoj estas reala orientilo por esktervojaj aŭtoturistoj.
Feliĉiginte mi eĉ ne surmetis kaŭĉukajn botojn, forkuris por esplori, ja en sportŝuoj.
Hura! Jen ĝi estas, la vojo!

Por estontaj generacioj, la koordinatoj de starto estas jenaj: N53°57’19,96″ E57°03’55,12″
Binoklo certe necesas. Kiel duonblinda sciencisto povus vidi ne rimarkeblan vojeton de tia distanco?
La sekvajn dek kilometrojn malfacilas priskribi per vortoj. Efektive, tie estis kaj la vojo kaj la rivero, sed ili ne estis apartaj. La vojo kaj la rivero meandris, interpenetrante unu la alian, kreante ion inter ili.

Ekzemple, ĉu la situacio povas esti konsiderata kiel travadejo, kiam oni traveruris kvindek metrojn laŭlonge sur la rivero kaj eliris sur la saman bordon, ne la kontraŭan?

La ĉefaj vortoj por priskribi ĉi tiun sekcion de la itinero – mallarĝa, malalta, kurbiĝema!

Iafoje arbobranĉoj fleksiĝis preskaŭ ĝis la kapoto, mi devis simple levi ilin per la aŭto, kaj kun terura grinco traigi ilin super la tegmento.

Iafoje ŝajnis, ke mi elirus el ĉi tiu ĝangalo sen elstarantaj partoj, sen aerkonduka tubo, bagaĝujo, speguloj, kaj kun la flankoj kovritaj per grataĵoj ĝis la metalo.

Dum tiuj dek kilometroj mi klare komprenis, ke la usonanoj bruligis la ĝangalon en Vjetnamio pro praktikaj kialoj. Se tankbataliono estus je dek metroj, mi ne rimarkus ĝin! La vjetnamanoj, la Monstro de Loĥneso, la Jetio kaj la Ĉupakabro povus sen timo embuski min kaj facilege formanĝi.

Ĝangalo! Vera, diabla ĝangalo en la centro de Rusio.
Kiam oni veturas laŭ la rivero, estas kvazaŭ Jacques-Yves Cousteau esplorus la mangrovojn. Vi memoras Jacques-Yves Cousteau, ĉu ne?

Bonvolu kompreni min ĝuste, la emocieco de mia rakonto devenas de la vigleco kaj viveco de impresoj, kaj ne por enstampi timon en la Leganton.
Kompreneble, ĉiu preparita veturilo traveturus tiun itineron senprobleme, kaj spertaj teamoj eĉ ĝuos ĝin. Kotpneŭoj, vinĉoj kaj spirtuboj estas tute laŭvolaj. Ĉensegilo estas esenca, sed oni reale bezonas nur ardon kaj aventuristecon.
Ĝenerale, se vi konsideras vin kiel ĵipisto, mi tre rekomendas tiun ĝangalon. Tio estas tre, tre interesa loko, bona testo de viaj kapabloj. Se ĝangalo plaĉus al vi, vi estus unu el ni, aventuristoj.
Ie meze de la ĝangalo situas mirindaj maldensejoj kreitaj per Dio speciale por ripozado. Tie oni povas trinki teon, atendi la malfruantajn teamojn, aŭ eĉ tranokti. Io diras al mi, ke ĉi-maldensejoj estas sufiĉe sekuraj; oni eĉ ne bezonas ŝlosi la pordojn!

Post la mirindaj maldensejoj la vojo disbranĉiĝas. La dekstra vojo sekvas la riveron kaj malkaŝas nenion novan, nur la saman ĝangalon. La maldekstra vojo grimpas la monton, kaj tio estas io nova. Mi neniam antaŭe vidis ĝangalon en la montoj. Marĉoj en la montoj estas mojose, sed ĝangalo…
Hm-m-m… interese…
Post paŭzo en la maldensejo mi iom malstreĉiĝis kaj, sincere, maltrafis malfacilan lokon. Diablo, kiel novulo!

Do, mi devis uzi vinĉon. En la ĝangalo, vinĉo estas necesaĵo.
Ĉirkaŭ tri horojn mi pasigis en ĉi-ĝangalo, por 10 kilometroj. Estas bone preni vian tempon. Oni povas veturi kiam volas, povas trinki teon kiam volas, aŭ povas uzi la vinĉon kiam volas.

Ĉe punkto N53°58’16.96″ E57°10’57.59″ mi atingis ‘normalan’ vojon, kie oni povas veturi eĉ je 35 km/h.

La sekva veturado laŭ la truoplena tero-vojo ne estis aparte interesa.

Akcelo-bremsado-vojtruo-akcelo-bremsado-vojtruo…

Jen estas anonceto por la sekva parto de la rakonto. Ŝatantoj de Uralo verŝajne divenis, ke la sekva rakonto estos pri la montopinto Ŝatak.

Daŭrigota.
La listo de artikoloj pri la vojaĝo tra la Suda Uralo:
1. La lazurkolora lago kiel komenco
2. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo
>>> 3. La pioniro de sudaurala ĝangalo
4. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak
