tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Tra la Suda Uralo. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak

Nuntempe, esti aŭtoturisto estas nekredeble facile; oni nur bezonas gajni sufiĉe da mono por aŭto kaj iom da ekipo. Ekzemple, oni volus viziti la montopinton Ŝatak, la plej altan pinton en laSuda Uralo. Estas nenio malfacila: serĉu la koordinatojn en GPS, veturu supren al la montopinto, tuŝu la nubojn, kaj revenu hejmen.

Teorie ĉio estas tre simple, sed praktike havas nuancojn.

Rezultis, ke elekti la ĝustan vojon, kiu kondukas supren en la monton, ne estis facile. Jes, la pinto nomata Ŝatak ekzistis en tiu direkto, sed tio montriĝis alian Ŝatak! Eble ‘Ŝatak’ signifas ‘monto’ en la baŝkira lingvo, kaj estas kvindek-sesdek da ‘Ŝatak-oj’ ĉi tie? Ne estas klare…

Bashkirio en Uralo

Oni devas pripensi…

Hm-m-m…

Ĉi tiu vojo estas malĝusta; ĝi kondukas al la malĝusta monto.

Kaj ĉi tiu? Ankaŭ malĝusta.

vojo al monto Ŝatak (Shatak)

Jen, jen estas la ĝusta itinero. Kial mi maltrafis la plej evidentan vojon?!

vojo al monto Ŝatak (Shatak)

La trovita itinero montriĝis vere ĝusta kaj simpla. Estas klare, ke oni regule veturas al veran Ŝatak, uzante ordinarajn aŭtojn. Neniuj supersportivaj ekstervojaj aŭtomobiloj ne estas bezonataj.

vojo al monto Ŝatak (Shatak)
vojo al monto Ŝatak (Shatak)

La supreniĝo estis longa kaj enuiga, mi urĝe volis atingi almenaŭ iun belan vidaĵon. Sed eĉ de la tegmento de la aŭto nenio estis impona. Mi bezonis veturi alten kaj alten.

Eble de ĉi tiu nivelo? Ne, ankoraŭ ne impresive! Mi veturu alten.

vojo al monto Ŝatak (Shatak)

Subite, mi ekvidis iujn bestojn, kaj mian kapon trakuris pensoj:

– Interese, ĉu tio estas hundoj aŭ iuj aliaj?

– De kie venus hundoj ĉi tie?

– Strangaj hundoj ekgrimpis sur arbon…

Tiel okazis mia unua renkonto kun ursoj. Memorante, ke ĉarmajn ursidojn kutime akompanas kolerema ursino, mi ekveturis pli rapide kaj kun la fenestroj fermitaj. Subite, mi perdis la deziron manĝi, eliri por necesumi aŭ foti la ĉirkaŭaĵon.

vojo al monto Ŝatak (Shatak)

Nur proksime al la montopinto Ŝatak mi eliris el la auto, decidinte, ke la ursoj ne venos ĉi tien.

vojo al monto Ŝatak (Shatak)

Pluvo venis, kaj mi devis rapide bivakumi. Kvankam, en mia kazo, tio signifis starigi tablon, seĝon kaj fornon.

per auto monto Ŝatak (Shatak)

Kial malŝpari tempon starigante bivakon kiam mi bezonas kuri al la pinto? Mi povas manĝi viandokonservaĵon kaj trinki vesperan bieron eĉ dum la pluvo, sed estas pli bone foti montojn dum bona vetero.

montopinto Ŝatak (Shatak)

Atendante pluvon mi ĉion faris tre rapide. Rapide grimpis sur la pinton Ŝatak, rapide admiris vidaĵon, rapide malsupreniris. Rapide kuiris vespermanĝon, rapide formanĝis, rapide lavis telerojn, rapide duŝis sin per la ŝprucigilo.

Sed la pluvo ne komenciĝis. Montoj…tio estas montoj…

La vento pelis la nubojn tien kaj reen, sed la pluvego eksplodis nur nokte, kiam mi dolĉe dormis kaj aŭdis nenion.

Kia neesprimebla beleco estis matene je nivelo de Ŝatak! La ĉielo estis kristalklara, sed la valoj estis tute kovritaj per nebulo. Kie la vilaĝaj lumoj videblis vespere, hodiaŭ tie ĉio estis tute lakte blanka.

vidajho de monto Ŝatak (Shatak)

La revenvojon diktis al mi la sama interna voĉo, kiu ne ŝatas vojaĝi per la konata itinero.

En interreto oni skribis, ke al alternativa vojo estas malfacila por ordinaraj aŭtoj, bezonante kotpneŭojn kaj vinĉon.

Ho… tio estas tre interese!

Kompreneble malfacilas nomi ĝin kiel ‘vojo’. En iuj lokoj tute ne estis vojo, nur spuroj en herbo. Estas klare, ke ĉi tiu itinero ne estas populara. Mi ege ŝatas tion, kiel vi scias.

Urala ekstervojo

En iuj lokoj, mi devis eliri el la aŭto kaj, kiel indiano-ĉasisto, rigardi en kiu direkto la herberoj estis fleksitaj. Ekzemple, kie estas la vojo en ĉi tiu foto?

Poste komenciĝis la ŝtonegoj. Komence, estis nur grandaj ŝtonoj eniĝitaj en la teron. Nenio serioza. Oni elektas trajektorion kaj la aŭto saltas de ŝtono al ŝtono.

ekstervoja aveturo

Sed iom poste la vojo komencis deklivi malsupren, kaj krom la ŝtonoj, ekis kavoj kaj gravito, kiu provadis tiri la aŭton en malĝustan direkton. Veturado fariĝis vere interesa.

ekstervoja vojagho al monto Ŝatak (Shatak)
ekstervoja vojagho al monto Ŝatak (Shatak)

Jen reala itinero por tiuj, kiuj ŝatas nomi sin ‘ekster-vojaj stirantoj’. Ĝi estas tre interesa testo de kapabloj eĉ en seka vetero, kaj mi suspektas, ke post pluvo, ĝi estas simple mirinda. Serioze, ĉi tiu deklivo estas duono de la impreso de montopinto Ŝatak.

ekstervoja vojagho al monto Ŝatak (Shatak)

Mi ege rekomendas al ĉiuj testi sin!

chevaloj en Bashkirio en Uralo

Daŭrigota!

La listo de rakontoj pri la vojaĝo tra la Suda Uralo:

1. La lazurkolora lago kiel komenco

2. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo

3. La pioniro de sudaurala ĝangalo

>> 4. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak

5. Inzeraj rokoj aŭ sopirado pri flugroboto

6. Ripozado ĉe la altmonta lago Zjuratkul