Vidante tiun trafiksignon ĉe la komenco de la vojo al la rokoj ĉe la rivero Inzer, mi eksentis min iom streĉita kaj maltrankviliĝis. Verdire, mi jam laciĝis pri malfacilaĵoj, mi nur volis vidi la famajn rokojn sen iu ĝangalo, ŝtonoj, vojtruoj kaj vojsulkoj.
Ĉu tio estas tro multe por peti?
Mi nur volas kviete atingi la rokojn!
Kia trafiksigno!

Unue, ĝi estas malofta trafiksigno. Mi neniam antaŭe vidis tiun, mi eĉ trarigardis la trafikregularon — ĝi ne estas tie.
Due, tiu trafiksigno promesas neelĉerpeblan fonton de ĝojo kaj amuzo – profundaj vojsulkoj de trunkotransportiloj.
Atendu, kie estas mutilita tero? Karaj trunkotransportistoj, tio ne taŭgas! Tio tute ne estas, kion la signo promesas.


Kaj tio ne sufiĉas. Faru vojsulkojn pli profunde, multe pli profunde. Kaj preterirejo ne estas bezonata; ĝi ankaŭ devas esti tute detruita.

Aŭ eble la trunkotransportiloj ĉi tie estas malgrandaj kaj modestaj? Aŭ eble ĉi tie oni kontrolas la procedurojn por akirado de ĉiuspecaj naturaj rimedoj?
Ĉiukaze, la amuziĝo kun vojsulkoj ne okazis. Vojo estis seka kaj vojsulkoj ne profundaj.

Nur unu espero restas: la fama vojtruo de Aleksej Klimov. Oni diras, ke ĝi estas neelĉerpebla, neĉirkaŭveturebla kaj senfunda.
Jes ja, glora vojtruo. Grandioza vojtruo!

Ĉu mi veturis tra ĝin? Ne, kompreneble ne, mi ne freneziĝis! Mi ĉirkaŭveturis ĝin.

Sufiĉe facile mi atingis la maldensejon, kie komenciĝas la padoj al la rokoj ĉe la rivero Inzer.

La retaj recenzoj pravis; la rokoj estas mirindaj. Komence, mi nek komprenis ilin nek ŝatis ilin, sed poste mi trovis la ĝustan padon kaj vidaĵoj fariĝis interesaj…

Ĝenerale, estis agrable tie. Eblas promeni inter la rokoj, turnante la kapon. Estas bele maldekstre, bele dekstre, sed foti rokojn… tio malfacilas.
La rokoj ĉe la rivero Inzer, miaj karaj, estas tiaj maloportunaj kaj altaj umoj. Ili ne taŭgas en horizontalaj fotoj, sed vertikalajn fotojn nur hipsteroj faras por Instagram.



Kaj la rokoj rigardas vin desupre, kvazaŭ dirante: “Nu, vi kompatinda mizerulo, ĉu vi ankoraŭ ne ŝparis monojn por aĉeti flugroboton?”

Oni devas uzi trukojn, klinante la kadron, fatante la panoramojn.



Kompreneble ekzistas unu eblo por fari normalan foton, sed oni devas grimpi sur la rokon, sed ili estas tute nekredeble altaj.

Iu nekonata grimpisto eĉ konstruis specialan eskalon por supreniri la rokon.

Tiuj, kiuj kompletigas la nivelon “Eskalo”, malŝlosas la kromnivelon “Ŝnuro”, kiu prezentas promenadon laŭ abismo kaj nekredeblajn vidojn.

Ĉu mi grimpis sur la klifon? Ne, kompreneble ne, mi ne freneziĝis!

Daŭrigota.
La listo de rakontoj pri la vojaĝo tra la Suda Uralo:
1. La lazurkolora lago kiel komenco
2. La fama roko Mambet pere de neordinara vojo
3. La pioniro de sudaurala ĝangalo
4. Tuŝi nubojn sur la montopinto Ŝatak
>> 5. La rokoj ĉe la rivero Inzer aŭ sopirado pri flugroboto
