Mi iam ekaŭdis sciencan teorion, ke por stepo restu senarbara, ĝi devas plene bruli unufoje ĉiujn kvincent jarojn. Devas bruli ne per simpla sezona fajro, sed per grandega, horizont-kovranta incendiego. Tiam la stepo ne eblas esti kovriĝita per arboj kaj arbustoj.
Mi povas certigi vin, ke ĉio ĉi estas sensencaĵo. La stepon konservas en bona ebena stato sekreta Transurala ordeno de la Stepogardantoj.
Malmultaj homoj scias pri la ekzisto de la Gardantoj de stepo, kaj ili mem ne ŝatas paroli pri ilia celo. Ne estas gazetartikoloj pri ili, ili ne estas intervjuitaj, kaj la sola memfoto, kiun oni povas trovi en ilia socireto, estas ĉi tia.

Kial tio estas? Neniu kredas, ke Gardantoj de stepo ekzistas. Estas multe pli facile por oni kredi, ke la Templanoj gardas la Sanktan Gralon, aŭ ke la Tero estas plata, aŭ ke fungoj kreskas vintre…
Sed la Gardantoj estas realaj; la stepo mem parolas pri ilia ekzisto! Kaj mi, eksa membro de ĉi tiu antikva sekreta ordeno, nun malestiminda renegato, rakontu al vi ĉion veron.
Mallongdire, por ke en la stepo ne kreskus arboj, necesas falĉi ĝin. Estas diable evidente, fajroj ne influas! Naturaj kaj klimataj zonoj, musonoj kaj pasatoj – ne gravas! Komencu regule falĉi la tajgon aŭ ĝangalon – frue aŭ malfrue vi farus stepon. Sekigu kaj falĉu la mangrovojn – kun diligenta laboro, vi denove farus stepon.

La ĉefa agado de la Gardantoj komenciĝas somere, kiam la stepaj herboj atingas certan staton. Ĝis tiam ili restas neaktivaj, ripozas, akrigas forkegojn, riparas traktorojn kaj specialajn maŝinojn…


Kaj atendas…
La momento por falĉi stepon devas esti tempigita precize!
Falĉus oni stepon tro frue – la herbaĵo havus tempon por kreski dufoje, sed falĉi stepon dufoje jare estas stulteco kaj malŝparemeco.
Falĉus oni stepon tro malfrue – oni riskus senfortigi la herbaĵon kaj transsalti de stepo rekte ĝis dezerton. Nur rigardu kiel la mongoloj troigis en sia tempo. Ili falĉis stepon tro malfrue aŭ tro ofte, kaj rajdadis-rajdadis-raidadis tien-reen tra stepo per siaj ĉevaloj…

Vi povas legi pri la rezultoj de mongoloj en specialaj rakontoj. Ni pilgrimis tien kaj vidis ĉion per niaj propraj okuloj.
Ĉu ni bezonas tion?
Ne! Dezertoj estas teorie interesaj, sed ili ne estas la celo de Stepogardantoj.
La dezertoj havas siajn proprajn gardantojn, lasu ilin fari sian propran laboron mem (la foto de mia kamarado el Moskvo).

Do, kiam la Supera Gardanto donas la permeson, la sankta agado komenciĝas.
Traktoroj eliras en stepon kaj komencas falĉi ĉion videblan. Ĉio pli alta ol kvin centimetrojn super la grundo estas fortranĉenda.

Iom da freŝfalĉita herbo estos ĵetita en postveturilon kaj ceremonie alportita hejmen por la ceremonia “Testado”. La restanta herbo estos sekigita sune kaj same ceremonie transportita hejmen kiel fojno.

Sekigado ne estas tiel simpla. Historie, ĉiuj operacioj kun falĉita herbaĵo estis farataj permane, sed kun la apero de maŝinoj la orda vivmaniero komencis iom ŝanceliĝi. Pli kaj pli da laboro estis farata per senanimaj traktoroj, kiuj pli kaj pli anstataŭigis la tradician, originam manlaboron.
Tiel el la ordeno de Stepogardantoj apartiĝis la sekto “Ronda Rulo”. Ĝia kredo baziĝis sur la kompleta malakcepto de mana laboro. Ne, ni ortodoksaj gardantoj povas kompreni ĉion.
La Plejalta donis al siaj infanoj traktoron – uzu ĝin por bona celo, ne konduku ĉion ĝis ekstremo!
Sed, bedaŭrinde, la disvastiĝo de ‘Ruli-Ruli’ (tiel la ortodoksaj ‘Stakofaristoj’ nomas sektanojn inter si) malfacilas supertaksi. Iliaj maŝinoj plenigis la tutan stepon, kaj ĉiu el vi vidis hontajn produktojn de iliaj ritoj – ruloj da fojno – ili estas ĉie. Fakte, volvi rulojn per traktoro estas pli facile ol manipuli per lignaj rastiloj, kiel estis laŭ la kanono.

Honte! Oni ne rajtas kunvolvi falĉitan stepon kiel tapiŝon, oni ne rajtas strangoli herbaĵon per plasta ŝnuro!!! Ĉi tio estas abomeninda kaj nenatura! La ĉielo ploras…
Fojnostako estas alia afero. De juna aĝo gardistoj estas trejnitaj por labori kun falĉita stepo. Komence, juna knabo rajtas fari fojnoamasojn sub sia alteco. Dum li pli maturiĝas, li estas konfidita por stakigi pli grandan amason, kaj poste – plenan fojnostakon.
Fojnostakado ne similas al stiri traktorojn; oni bezonas kompreni kaj pensi per la kapo.

Kiam la falĉita stepo plensekiĝas, ĝi estas transportata hejmen; kaj ‘Ruli-Ruli’kaj ‘Stakofaristoj’ faras tion simile, uzante la zombio-ekstermantan traktoron (ni nomis ĝin ‘zombio-ekstermanta’ nur por efekto; oficiale ĝi nomiĝas ‘fojnadomaŝino’, sed se zombioj atakus, mi veturus nur per ĝi.

Rigardi la laborantan fojnadomaŝinon estas ĝojo por ĉiu gardanto de la stepo.
Ekkuro… – kontakto… – deŝirado… – deĵetado…
Ekkuro… – kontakto… – deŝirado… – deĵetado…


Ĉio estas laŭ la kanono, ĉio estas laŭ la antikvaj sanktaj libroj. La Plejalta tenere ridetas , rigardante la fojnadomaŝinon! La fojnadomaŝinon estas kiel Stepogardanto, nur pli forta kaj farita el fero.

Ŝarĝinte plenan ĉaron da fojno, oni transportas ĝin hejmen por zorge stakigi en speciala seka loko.


Vi eble demandus, kial oni kolektas sekan falĉitan stepon en stakojn kaj rulojn, kial oni movigas ĝin ien?
Mi respondu. Se la falĉita stepo ne estus kolektita en stakojn, estus malfacile falĉi ĝin venontjare.
Se fojnoamasoj ne estus forigitaj, sed kolektitaj en iu angulo de stepo, frue aŭ malfrue ili ŝtoniĝus kaj fariĝus al holmojn. Holmoj ŝtoniĝus kaj fariĝus al montojn. Ĉi tiu evoluo estas la plej malbona koŝmaro de Stepogardantoj. Pli bone transformus stepo en dezerton ol en montojn. Montoj estas la plej malbona afero en la mondo, ili estas senutilaj, ili estas danĝeraj, kaj en montoj estas akvofaloj, kie akvo fluas vertikale!
Do, miaj amikoj, seka falĉita stepo bezonas esti reciklita. Vi jam divenis, kiu helpas nin recikli stepon, ĉu?

Kaj nun la plej grava afero. Kial! Kial la gardistoj falĉas la stepon ĉiujare? Fanatikeco? Stulteco? Neracia soifo de malfacila laboro?
Ne. Ne. Trifoje “ne”!
Ĉio estas logika kaj tre funkcia. Permesu al mi klarigi.
Unue, stepo estas bela. Vidu mem: ĉu montoj povas eklipsi vidon de ondiĝanta stepo?

Rigardu la mirindajn fotojn, kiujn oni povas fari en libera spaco. La vasteco! La etendaĵo!

Due, stepoj estas hejmo al ĉiuspecaj bongustaj beroj. Kliniĝu kaj plenigu tason, sidiĝu kaj plenigu sitelon.


Trie, se vi ne ŝatus stepon en ĝia natura stato, vi povus plugi ĝin kaj semi kion ajn via koro deziras.

Se vi volus, vi semus bluajn florojn. Se vi volus, vi semus flavajn.


Se vi volus, vi semus tutan kampon da kamomiloj. Nu, kie? Neniu problemo! Vi rajtas.


Sed post falĉado de stepo vi ne plu volus manipili kun ĝi, se vi preferus stepon nur ordigite tondita, tiam forgesu pri ĉio kaj iru fiŝkapti.


Tie, ĉe la limo kun lagoj, stepo alprenas alian aspekton. La densa herbaĵo cedas lokon al eta ruĝa herbeto, kaj la tero fariĝas blankeca kaj sala per gusto.

Nur en tia loko oni povas kapti bongustajn fiŝojn aŭ mordeman birdon.

Nur en tia loko oni povas kapti veran stepan sunsubiron.

Mi esperas, ke vi iom pli ekamis stepon. Nun ne estos tiel enue por vi veturi tra la mirinda Transuralio al iu Altajo, aŭ tiel malgaje veturi tra ĉarma Kalmukio al la ordinara Kaŭkazo.
Paco estu kun vi! Mi sufiĉe diris, rakontis al vi ĉiujn sekretojn de la Stepogardantoj…
