tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Cabo da Roca, la oceano kaj aŭto – ĉio, kion aŭtoturistoj bezonas

Estas tempo malkaŝi al la mondo mian UAZ-aŭton, kiu fiere rigardas la oceanon de la nivelo de Cabo da Roca. Mi komprenas kaj pardonpetas, ke la rakonto estas iom malfrua; preskaŭ unu jaro pasis ekde la portugala vojaĝo. Duonon de la detaloj mi jam forgesis, sed la plej grava afero, kiun mi neniam povos forgesi, estas la Atlantika Oceano!

Do, ekiru tien tuj…

Ekiru tuj, sed unue oni devas rigardi la fiŝojn en la Oceanario de Lisbono.

Oceanario de Lisbono lunofisho

Vere unika ŝanco! Estas la pandemio kaj ĉiuj limoj estas fermitaj, sed vi – miaj gelegantoj – povas fari virtualan ekskurson tra la Lisbona Oceanario. Alklaku la ligilon antaŭ ol tio estas permesata!

Ĉu ĉiuj rigardis la fiŝojn?

Ŝajnas al mi, ke ne ĉiuj faris tion. Iuj havas malkvietan rigardon, kun tia rigardo oni ne povas kviete rigardi la oceanon!

Nu… Alklaku la ligilon kaj kvietiĝu en la Oceanario. Mi dume planus la itineron al Cabo da Roca.

itinero vojo al Cabo da Roca

La itinero de Lisbono ĝis Cabo da Roca estas tre facila. Se vi vojaĝas per aŭto, sekvu la GPS-navigilon, kaj ne estos ŝanco perdiĝi. Ĉiuokaze, oni ne povas trafi pli okcidente ol celpunkto. Por tiuj, kiuj tute forgesis geografion mi memorigu, ke Cabo da Roca (aŭ ‘Kabo Roko’ en Esperanto) estas la plej okcidenta pinto de kontinenta Eŭropo, kaj de kontinenta Eŭrazio.

Se vi ne havas veturilon, aŭ se vi regule gustumas portovinon, prenu la urbotrajnon al Sintra, antaŭurbo de Lisbono. Estas regulaj aŭtobusoj de Sintra ĝis la Kabo.

aŭtobusoj de Sintra ĝis la Kabo Roka

Sendepende de la elektita itinero vi veturos laŭ tre kurbiĝema vojo. Se vi havas marmalsanon, ofte haltu por spiri aeron, alie la oceano ne estos agrabla sperto.

vojo al Cabo da Roca Pertugalio

Tiaj zigzagaj vojoj devas esti tre amuzaj por motorciklistoj.

Almenaŭ, mi neniam vidis tiom da motorcikloj en unu loko samtempe.

Ŝajnas, ke Cabo da Roca estas kulta celloko ne nur por aŭtoturistoj sed ankaŭ por motorciklaj turistoj.

Cabo da Roca per motorcikloj

La simbolo de Cabo da Roca estas masiva ŝtona steleo. Sub ĉi-steleo okazas la plejparto de la agado. Homamasoj provas supreniri al la lumturo, amizas sin en la restoracio, kaj totale aĉetas ĉion en la suvenirbutiko, eĉ aĉetas specialajn ‘atestilojn’.

steleo en Cabo da Roca
lumturo en Cabo da Roca

Iu verŝajne bezonas oficialan dokumenton deklarantan, ke ‘je tia dato, tiu persono vizitis Cabo-n’… Iu verŝajne ne avaras pagi eĉ 10 eŭrojn por tio…

steleo monumento Cabo da Roca

Al la infero ĉiun burokration! Al la infero monigon de turistoj!

Ni iru rigardi la oceanon…

Montriĝis, ke la oceano estas vere rigardinda, sed estas kelkaj nuancoj. Mi rakontu al vi pri tio.

Atlantiko estas la unua oceano, kiun mi iam vidis per miaj propraj okuloj. Diri, ke ĝi estas impresa, estas diri tute nenion.

Ne, amikoj.

La oceano estas neimagebla kaj nepriskribebla! Ĝi estas la O-CE-AN-EG-O!

Starante sur la bordo de la kontinento, rigardante al la horizonto, enspirante la fortan, salan venton — tio estas netaksebla valoro. Mi havis similan senton kiam ni estis kaptitaj en neĝoŝtormo en la tundro – la sama sovaĝa furiozo de elementoj, la sama senlima spaco.

Sed, kiel montriĝis, la oceano estas ekstreme malfacile fotebla.

Ŝajnas, ke oni bezonas specialajn spertojn por fari tion.

Supozu, ke oni komponas foton tiemaniere. Ĉu ĝi estas bela?

Jes, tre bela!

Atlantika Oceano

Sed io mankas… Aldonu iom da sektero, nur por senti la solidecon sub niaj piedoj.

Atlantika oceano bordo
bordo de Atlantika oceano

Ĉu vi preferas muĝantajn ondojn kaj rokojn? 

Neniu problebo.

Cabo da Roca Portugalio

Sed kion fari se oni volas pli ol nur ‘poŝtelefonan foton de la oceano’? Kion fari se oni volas meti ŝatatan aŭton super la rokoj, por esprimi la senliman animon de la rusa aŭtoturisto?

Estos malfacilaĵoj kun tio.

Unue, la plej bonaj fotlokoj estas trans la barilo.

Cabo da Roca Portugalio

Oni diras, ke transiri barilon estas nesekura. Oni ne rajtas fari tion, eĉ se ‘mi estas singarde kaj rapide’.

Cabo da Roca Portugalio

Kompreneble, oni povas veturi ĝis la fino de la barilo. Ducent aŭ tricent metrojn for de la steleo preskaŭ ne estas turistoj, kaj neniu kontrolas la sekurecon.

Belaj senhomaj lokoj.

bordo de Atlantika oceano

Nur vi, la oceano, Cabo da Roca kaj ŝatata aŭto.

Sed la oceano rezistas esti fotita en panoramoj.

bordo de Atlantika oceano

La oceano verŝajne trovas abomeninda la ideon, ke panoramo, kiom ajn ĝi estus larĝa, povas peri ĝian potencon, larĝon, amplekson kaj patoson.

Ne gravas kiom da panoramoj mi faris en arbaroj kaj tundroj, mi neniam ricevis tian malbonan panoramon!

Atlantika oceano

Verŝajne eblas permane rekompili ĉi tiujn bildojn, sed mi principe ne faros tion. Estas la kulpo de la Oceano, ne mia!

Ĉiukaze, la oceana vidaĵo de Cabo da Roca estas belega. Kaj se tiu vidaĵo inkluzivas mian aŭton, la beleco triobliĝas! Mi insistas!

Cabo da Roca per auto UAZ
Cabo da Roca per auto UAZ
Cabo da Roca per auto UAZ

Ĝenerale, amikoj, ni devas vojaĝi pli multe.

Vidu la oceanojn kaj stepojn, fotu aŭtojn fone de montoj kaj vidindaĵoj. Vespermanĝu per sovaĝaj fiŝoj aŭ lokaj ekzotaj pladoj.

Ĉi tio estas interesa, mi vetas!

UAZ auto