Ĉu vi scias, ke la malnova montpasejo Ĉike-Taman estas plenlonge konservita kaj atingebla por tiu, kiu serĉas ekscitan kaj nervozan sperton? Vidu kian ekstreman ‘vojon’ oni uzis antaŭ 50 jaroj por atingi, ekzemple, la mongolan limon.
Nuntempe la fama montpasejo Ĉike-Taman estas facile transflugata per turistoj en modernaj fortaj aŭtoj. La bonekvalita asfalta vojo, forta motoro kaj la elektronikaj sistemoj de la auto – ĉio helpas al stiranto.

Stiranto simple veturas kaj rigardas tra la fenestro la ĉirkaŭan belecon de Ĉuja vojo.

Neniu plu memoras la odoron de bruligitaj bremsoj kaj kluĉdiskoj.
M-m-m-m… kia bongusta kaj pikanta odoro…
Sed antaŭ 1984 la montpasejo Ĉike-Taman estis neasfaltita, kun unu veturkoridoro, kun pli granda kvanto da vojturnoj, kaj preskaŭ havas neniuj bariloj antaŭ la klifo. Ŝoforoj tute ne havis tempon por admiri la belecon tiam! Por du aŭtoj povus preterpasi unu la alian, oni devis serĉi specialan larĝigon laŭlonge de la vojo.
Mem legu la historion de montpasejo, kaj se vi volas viziti ĝin – jen la guglomapo kaj mia klarigo.

Do, ni provu mem transiri la malnovan Ĉike-Taman-n. Mi timos altecon persone, kaj vi – virtuale.
Al la startlinio!
Komence la vojo estas sufiĉe ordinara.

Oni povas trankvile veturi kaj ĝui la pejzaĝon.
La montaro Altajo estas neesprimeble bela en ĉiu sezono!

Sed tre baldaŭ la vojo komencas supreniri la monton.
Ho…
Ĉi tie du aŭtoj ankoraŭ povas preterpasi unu la alian…

Sed ĉi tie la vojo estas tro mallarĝa.
Unuflanke estas vertikala klifo, aliflanke abismo atendas malprudentulojn.
Mi esperas, ke la montpasejo Ĉike-Taman ne estas populara hodiaŭ.
Ne volus mi renkonti alian aventuriston sur ĉi tiu mallarĝa vojo.

Dioj miaj!
Kia abrupta turniĝo estas je unu paŝon for de la krutaĵo!

Hu ra!
La plata observejo tute supre estas atingita.
Mi opinias, ke la vojo malsupren estos pli facila kaj pli sekura.

Aŭ ne…

La vojo estas same kruta, la abismo estas same proksima kaj same preskaŭ ne estas bariloj.

Firme tenu la stirradon kaj delikate bremsu per la motoro.
Preterdire, se vi ne scias kiel bremsi per motoro, vi ne indus veturi laŭ la malnova montpasejo Ĉike-Taman. Kutima bremsado per bremsoj estas ege danĝera en tiaj situacioj.

Delikate…
Pli delikate…

Fine ni estas ĉe la montpiedo, fine la vojo estas horizontala!
Ja kuraĝaj estis prapatroj se ili ĉiutage veturis tra ĉi tiu vojo, kaj ne por amuziĝi sin, sed por ordinaraj vivaferoj.

Ĉu mi iam denove veturos tra la malnova montpasejo Ĉike-Taman?
Sendube…
Jes!
