tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Miaj 10 la plej ŝatataj fotoj de Nordo el niaj aŭtovojaĝoj

Niaj arktaj aŭtoaventuroj sur la 10 miaj plej ŝatataj fotoj. Realaj frostaj fotoj de Nordo, inkluzivas iom da Jakutio, Evenkio kaj Jamalo.

Ĉi tiuj fotoj estas teknike neperfektaj, sed realaj. Aĉa Artefarita Intelekto entute ne tuŝis ilin!

Estas neverŝajne, ke ili povus esti prezentita al fotokonkurso kiel “la plej bonaj fotoj de Nordo aŭ Arkto”. Sed ĉiu el ili estas asociita kun kriantaj memoroj, kun fortaj emocioj.

Alklaku la ligilojn por senti niajn emociojn.

Rigardu, jen estas nia unuafoje vidata sunleviĝo en la Arkto. Ni haltis por la nokto apud la urbo Saleĥard, matene ni vekiĝis kaj ekstere estis… la nuklea tagiĝo!

fotoj de Nordo tundro

Dum nia unua norda aventuro ni vojaĝis sen celo. Ni simple volis transiri la Arktan Cirklon kaj vidi ion novan. Tute hazarde ni alvenis en montaron de la Polusa Uralo.

Vidu, jen estas vintraj nebuloj en la Polusa Uralo. La unua nebulo troviĝas sub ni, la dua nebulo troviĝas super ni. Nia teamo kaj la sola arbo estas kaptitaj inter du tavoloj de nebulo!

fotoj de polusa uralo montoj

Ĉi tiu foto montras la komencon de nia unua arkta blizardo. Post duonhoro estos tiom da neĝo, ke la sezona vintra vojo estos fermita por ajnaj aŭtoj.

Neĝo faladis la tutan tagon, kaj ni sole bivakis en la fermita sezona vintra vojo, drinkante.

Tio estis sortodetermina aventuro, tiam ni enamiĝis al la Nordo.

fotoj de Nordo UAZ vojaghas tra la negho

Fotoj de Nordo estas neeblaj sen fotoj de nordlumoj.

Dum nia sekva aventuro en la Duoninsulo Jamalo, ni ekvidis niajn unuajn nordlumojn.

Ĉu, bele?

Jes, tre bele!

fotoj de Nordo nordlumo

Ni vere ĝuis la tundron tiam.

En la tundro estas nur vi, neĝo, suno… kaj frosto.

Ni tiam ne sciis, ke tiu sunsubiro signifas, ke baldaŭ estos longa kaj forta blizardo.

fotoj de Nordo UAZ veturas en Jamalo

La lokanoj avertis nin, sed ni ne aŭskultis.

En Jamalo oni nomas ĉi tiun specon de blizardo kiel ‘nigra blizardo’, ĉar eĉ dumtage estas tiel mallume kiel nokte.

Se oni deiras 10 metrojn de aŭto, oni eĉ ne povas vidi ĝin. Ĉio ĉirkaŭe estas griza kaj blanka.

La nigra blizardo daŭris du tagojn. Dum du tagoj ni ne povis veturi kaj nur restis en niaj aŭtoj.

fotoj de Nordo UAZ en densa blizardo

Ĉu tio estis danĝere? Verŝajne, iomete.

Sed multaj homoj loĝas en la Nordo, kaj kie, kaj kiam ni faris ĉi tiujn heroajn aventurojn, ili simple vivas. Ili loĝas, iras al laborejoj, akompanas siajn infanojn al lernejoj.

Verŝajne, nia la plej danĝera vojaĝo estis al Jakutio.

Unue, en la ‘UAZbuseto‘ rompiĝis la hejtilo. Poste la motoro ekfunkciis strange…

Dum ĉi tiu vojaĝo ni registris nian la plej malaltan temperaturon: -52 gradoj laŭ Celsio.

fotoj de Nordo UAZ en Jakutio

Sed la vivo en la Nordo estas iom malsama.

Tuj kiam vi ekvojaĝas sur la sezona vintra vojo, ĉio alprenas malsaman ritmon, sekvante malsamajn regulojn.

Eĉ la trafikreguloj estas iom malsamaj…

fotoj de Nordo vojo en Evenkio

Kaj fine, la kulmino. Mia plej la ŝatata sceno el fotoj de Nordo.

Nokto.

Evenkio.

En la ĉielo estas la nordlumo, sed ni ne admiras ĝin.

Per diskosegilo ni fortranĉas radon de ‘UAZ-buseto‘.

auroro nordaj lumoj