tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Kion komunan havas vojaĝo tra Eŭropo kaj kvantuma fiziko

Eĉ kiam sciencisto estas en vojaĝo tra Eŭropo, eĉ kiam li veturas inter Cabo da Roca kaj Lisbono, lia scienca cerbo pripensadas ‘saĝajn umojn’. Ja, kvantuma fiziko certe estas unu el ĉi tiuj “saĝaj umoj”. Eble la plej saĝa kaj la plej malfacila.

Por pliigi la klerecon de nia noosfero, mi provos historie klarigi, kiam aperis kvantuma fiziko, kaj kiel ĝi estas ligita kun mondmilit vojaĝadoj tra Eŭropo.

Estis la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj. La mondo rapide armis sin, preparante sin por komenci iri al la Unua Mondm… ‘Vojaĝo tra Eŭropo. Pistoloj, mitraloj, sabroj, kirasŝipoj… Por ĉion oni bezonas multe da ŝtalo. Multege!

Ĉu vi jam sentas, ke granda scienco estas ie proksime? Ŝtalo, kvantuma fiziko… Ĉu vi ne sentas ĝin?

De kie la homaro akiris ŝtalon tiam? Jes, el fandejo. Oni ŝarĝis ĝin per la ĝustaj krudmaterialoj, varmigis ĝin ĝustemaniere, kaj disverŝis ŝtalon en muldilojn en la ĝusta tempo – jen estas la plej konciza priskribo de terure kompleksa procezo.

Kiel oni sciis kiam la ŝtalo estas ‘preta’, kiam ĝi povas esti disverŝita? Se disverŝi ĝin en la malĝusta tempo, anstataŭ miloj da tunoj da bezonataj produktoj oni akirus miloj da tunoj da senutila, subkvalita fuŝaĵo.

Por tiu grava operacio ŝtalejoj havis specialajn specialistojn. Ilia vasta sperto permesis al ili determini, ĉu la fandita ŝtalo estis preta aŭ ne laŭ ĝia koloro.

Specialisto alproksimiĝis al la fandejo, rigardus tra speciala rigardotruo la fanditan materialon, kaj, se ĉio estis normala, donis la ordonon disverŝi metalon.

La rigardotruo aspektis pli-malpli tiel.

vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

La sola problemo estis, ke ĉi tiuj spertaj specialistoj estis konstanta fonto de kapdoloro. Ĉirkaŭe evoluas la kapitalismo, la proletaro estas subpremita per strikrompantoj, sed dume estas neanstataŭigeblajn specialistojn, kiujn oni ne povas eĉ minaci per la fingro.

Ili ne forte volis instrui lernantojn (kial ili bezonus konkurantojn) aŭ ne forte povis (malfacilas priskribi per vortoj tion, kion oni vidas per la okuloj). Krome, ne eblas rapide instrui ĉi tiun metodon; necesas centojn da fandadoj antaŭ ol oni distingus la kolornuancojn en ŝtalo. Plue, ofta kaj atenta rigardado en la varmegan metalon nepre kaŭzas okulmalsanon…

Sed ĉiujare pli kaj pli da metalo estas bezonata!

Jen kie fizikistoj denove aperis por helpi al kapitalistoj.

Fizikistoj tiam jam havis emisiajn spektrojn de diversaj elementoj. Ni, diris fizikistoj, povas (fojfoje) registri spektrojn, kaj el ĉi tiuj spektroj ni povas (fojfoje) determini la konsistojn de materialoj aŭ (fojfoje) mezuri ĝian temperaturon.

Donu al ni monon, diris fizikistoj, kaj ni plibonigos la metodon. Anstataŭ neanstataŭigeblaj specialistoj vi (kapitalistoj) ĉe rigardotruo instalos anstataŭigeblanj aparatojn. La aparatoj ne bezonos ferii, la aparatoj ne suferos atakon de dipsomanio, la aparatoj ne strikos, kaj plej grave, la aparatoj faros mezuradojn pli precize kaj pli rapide!

Ĝenerale, tio estas normala scienca aliro. Kapitalistoj provizas la monon, kaj sciencistoj provizas la sciencon.

Ĉiuj estas feliĉaj.

Kapitalistoj iras al vojaĝo tra Eŭropo por redividi la mondon, kaj sciencistoj iras al vojaĝo tra Eŭropo por interkomuniki en konferencoj.

Se vi forgesis, jen tiel aspektas la emisia spektro de fero (fizikistoj, bonvolu silenti pri la emisio de la absolute nigra korpo. Mi konas la diferencon, sed tio malklarigos la rakonton).

Similaj procezoj tiam okazis en la porcelanfabriko Vista Alegre, situanta apud la urbo Aveiro, Portugalio.

vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

Se vi estos en vojaĝo tra Eŭropo, nepre vizitu ĝin. La procezo de porcelanfabrikado estas klare montrita, de la krudmaterialoj ĝis la pentrado de la preta porcelano.

vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

Jen estas forno. Oni ŝarĝis ĝin per krudmaterialoj por ĉiuspecaj porcelanaj objektoj.

vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio
vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

Speciala fuelo estas metata en specialajn fajrujojn ĉe la flankoj.

vojaĝo tra Eŭropo porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

Varmego de specialaj fajrujoj pasis tra specialaj trairejoj en la fornon.

porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

La temperaturo estis tiel altega, ke eĉ la surfaco de la brikoj estas kovrita per tavolo de vitro.

porcelanfabriko Vista Alegre portugalio
porcelanfabriko Vista Alegre portugalio

Mi neniam pensis, ke mi pasigus tiom longe promenante ĉirkaŭe rigardante telerojn!

vojaĝo tra Eŭropo porcelano portugalio

Vidu, plena homa vivo en unu bovlo!

vojaĝo tra Eŭropo porcelano portugalio

Manĝilaro el la nuna kolekto aĉeteblas ĉe la markbutiko.

vojaĝo tra Eŭropo porcelano portugalio
vojaĝo tra Eŭropo porcelano portugalio

Mi volegis esti aĉetonta forkon por 11 eŭroj, sed ekkompatis monon.

Vista Alegre portugalio

Malfacilas esti malriĉulo dum kapitalismo!

porcelano Vista Alegre portugalio

Post tia streso nur fritita polpo povas redoni al mi vivĝojon. Kompreneble, ne sola polpo , sed kun glaso da portovino; mi jam rakontis al vi, kie aĉeti la ĝustan portovinon.

Do, ĉu vi fariĝis iom pli saĝa?

Nedankinde!