tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Geoglifo “LENIN” kiel preterpasa vidindaĵo

geoglifo "LENIN"

Pri la geoglifo “LENIN” (Ленин) mi eksciis hazarde. Mi longe pensis, ke inter Novosibirsko kaj Uralo sutuas nenion interesan, ke estas nur arbaroj, marĉoj kaj federacia aŭtovojo kun kamionoj, benzinstacioj kaj publikaj necesejoj.

Montriĝis, ke tio ne estas tute vera.

Tio iagrade feliĉigis min. Estas agrable, ke Aleksej Klimov malpravis (tiu estas la plej fervora propagandisto de la ideo, ke inter Uralo kaj Novosibirsko troviĝas la malgaja dezertejo de la Drako Smaug).

Ekzistas diversaj geoglifoj. Iu desegnas bildon el ŝtonoj, iu nokte piedpremas tritikajn kampojn, sed fortaj sovetiaj forstistoj sendis mesaĝojn al la estonteco per ĝuste plantitaj arboj.

tritika kampo

Ĉi tiu metodo estas proksima al mi, ĝi estas interesa! Fakte, laŭ mia unua edukado mi estas agronomo – persono kiu scias kiel fari ebenajn aŭ kvadratajn vicojn da plantoj.

Mi devas viziti, rigardi, kaj eklerni la plej bonajn praktikojn de generacioj. Nuntempe, ne ĉiutage oni plantas geoglifojn en la kampoj. Ĉu vi scias, ke mi ofte vojaĝas al tiuj lokoj?

Atingi tien estis tre facile. La geoglifo “LENIN” estas laŭvorte du paŝojn for de la federacia aŭtovojo. Se oni scias kie serĉi, ajna mapo, eĉ topografia, montros la geoglifon al vi.

geoglifo lenin mapo
geoglifo mapo tjukalinsk

Por tiuj, kiuj havas problemojn pri navigado – jen estas la koordinatoj (55.847594, 72.172181), kaj jen ligilo al mapo.

Do, mi atingis la lokon, sed tute nenion komprenis!

Ŝajnus ke klaraj literoj videblas el la spaco…

geoglifo "LENIN"

Mmmm… Kie estas la geoglifo “LENIN”??

Sed sur grunda nivelo estas arbaro! Ordinara arbaro!

arbaro siberio

Aŭtoturistoj vere ne ŝatas promeni, ni veturas ĉien. Laŭ ĉi tiu logiko mi ekveturis profunden.

geoglifo "lenin"

Komencinte atente rigardi kaj kontroli la pozicion sur la navigilo mi divenis enigmon.

Ho! Jen la arboj kreskas tro proksime unu al alia, tio ne estas nur senkaŭze. Kaj ĉi tiuj junaj arbustoj klare estas superfluaj ĉi tie.

La konturoj de la literoj komencis esti distingitaj. Vere, diablo, jen estas geoglifo “LENIN”!

Rugardu, jen la vido de sub la litero “L” (Л, se ruse).

Kaj jen estas la litero “E”.

La ceteraj literoj ankaŭ estis trovitaj.

Estas klare, ke tie estus pli interesa kun flugroboto, sed mi ankoraŭ ne havas ĝin.

Nun aŭtovojaĝantoj de Moskvo povas ĉesi tranokti ĉe benzinstacioj sed civilizite ripozi ĉe la rando de la geoglifo “Lenin”.

Vladimir Iljiĉ estos kontenta en la Ĉielo.

P.S. Mi esperas, ke la estroj de Tjukalinsk iel zorgos pri la stato de la geolifo. Ĝi aspektas tro invadita per junaj arboj kaj arbustoj. Naturo povas engluti la literojn.