tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La Ĉuja vojo – tra Altajo en impete senhasta ritmo

Chuja vojo

Delonge, ho tiel delonge mi volis fari senhastan aŭtopromenon laŭ la Ĉuja vojo. Mi ege volis vidi ĉi tiun itineron kiel vidas ĝin la okuloj de ordinara turisto. Mi deziris malrapide vagi ĉie, foti ĉiun rokon, kaj trinki teon dum spektado al la vidindaĵojn.

Mia revo realiĝis, amikoj! Preskaŭ realiĝis!

Ne, ne kiel revo realiĝis de la unu malgaje fama novulo, sed vere. Preskaŭ vere realiĝis!

Tute hazarde pro laboro mi alvenis en Bijsko. Kaj tute hazarde mi ekhavis du liberajn tagojn.

Unika ŝanco! En du tagoj, mi povas promeni tra la Ĉuja vojo, promeni ĝin trankvile kaj plene, ĝuste kiel mi ĉiam revis.

Kompreneble, dutaga vojaĝado de Gorno-Altajsk ĝis Koŝ-Agaĉ kaj reen ne estas vere trankvile. Sed… tio estas duoble malrapide kiel kutima ritmo, kiam ni startiĝas en Novosibirsko matene kaj finiĝas ĉe la mongola limo vespere.

Duoble malrapide! Mi devas iri. La Ĉuja vojo, atendu min!

Altajo Rusio

Posttagmeze mi forlasis Bijsk-on. Tuj kiam mi atingis la monteton kie antaŭ jaroj estis La XI Siberia aŭto-moto-festivalo je nomo de Igor Kulikov, preparigis mian liton, kaj formanĝis vespermanĝon, komenciĝis pluvo. Forta, peza kaj obstina pluvo.

Apud Bijsko monteto
vespermangho de auto turisto

La pluvo daŭris la tutan nokton, sugestante la venontajn aventurojn dum malsuprenirado de la herban monton.

matena nebulo Altajo

Neniu problemo, ĉi-matene mi senaerigis radojn kaj vostumante malsuprenglitiĝis rekte en la nebulon. Kion ajn vi diras, eĉ kalvaj pneŭoj veturas pli bone kiam ili estas senaerigitaj.

UAZ Buhanka

Poste aferoj fariĝis pli interesaj. Ie apud Ĉemal, mi prenis petveturanton por la unua fojo en mia vivo. Li intencis iri sur asfalto ĝis Aktash, kaj poste forirus sola en la montojn dum du semajnoj. Kia ne tipa petveturanto estas.

Ni pasigis la tagon babilante pri turismaj temoj, kiuj estis proksimaj al ĉiuj de ni.

Unue en la Ĉuja vojo estis la montopasejoj Seminskij kaj Ĉike-Taman.

Mi traflugis ilin sennombrajn fojojn. Sed mi neniam havis la ŝancon stari sur la rigardejoj kaj trinki teon. Ĉiufoje, Mongolio aŭ iu fora regiono de Altajo allogis nin.

Ĉuja vojo montopasejo
Ĉuja vojo montopasejo
Ĉuja vojo montopasejo

Poste estis la Katunskie Prijimi (superpendaĵoj de rokoj ĉe la rivero Katun). Pro iu kialo, mi ĉiam amis ilin tre multe kaj pasie volis vidi ilin sen rapidi.

La rokaj superpendaĵoj ne seniluziigis.

Majeste. Severe. Monumente. Ĝuste kiel ni ŝatas.

Ĉuja vojo rokoj ĉe la rivero Katun
Ĉuja vojo rokoj ĉe la rivero Katun
Ĉuja vojo rokoj ĉe la rivero Katun

Por la unua fojo… Jes, diable, por la unua fojo mi vidis la kunfluejon de la riveroj Ĉuja kaj Katun.

La laktece malklara Ĉuja batalas kontraŭ la turkiskolora Katun. Ne preterpasu ĝin, tio valoras vidi.

Ĉuja vojo kunfluejon de la riveroj Ĉuja kaj Katun

Kvankam, eĉ se mi ne haltus por admiri la vidindaĵojn, la vojaĝo jam kompensiĝis. Nur la pejzaĝoj de la vojo – la sola afero, kiun ŝoforo efektive vidas – sufiĉas por mirigi urbanon.

Ĉuja vojo
Ĉuja vojo
Ĉuja vojo
Ĉuja vojo

Poste estis giganta obo (sankta loko en la kulturo de la popoloj de Centra Azio), kvazaŭ la limo inter la monta kaj stepa partoj de Altajo. La divido estas tre arbitra, sed por mi ĝi simbolas la transiron al pli grandiozaj kaj kortuŝaj pejzaĝoj.

Ĉuja vojo monta Altajo

Vi scias kiel mi amas la stepojn!

Eĉ la stepoj ĉe la riveroj Kuraj kaj Ĉuja, stringitaj inter la montojn, estas pli karaj al mi ol rokoj, montoj kaj la serpentumo de montaj vojoj.

La neĝkovritaj pintoj de la Norda Ĉuja Montaro estas belaj, sed kiam ili videblas ĉe la horizonto de la Kuraja Stepo, mi taksas ilin cent fojojn pli agrablaj por rigardi.

Ĉuja vojo

Kaj se vi surveturu supren al la rigardejo apud vilaĝo Kuraj, por la stepo tute lokiĝus al viaj okuloj, vi nepre enamiĝos al ĉi tiu loko.

Ĉuja vojo monta Altajo
Ĉuja vojo monta Altajo
Ĉuja vojo monta Altajo
Ĉuja vojo monta Altajo
Ĉuja vojo monta Altajo
Ĉuja vojo monta Altajo

Vidu la etendaĵon, geamikoj!

Kia vasteco!

Ĉuja vojo monta Altajo

Ni tuj komencu mediti en stepo. Mi instruos al vi kiel fari tion.

1. Elveturu al la centro de la stepo, kie troviĝas “nenio”. Rekte en la centro de ĉi tiu “nenio”.

UAZ Buhanka rulhejmo

2. Starigu malgrandan tablon kaj seĝon. Faru iom da bongusta teo.

Ĉuja vojo monta Altajo

3. Trinku teon kaj kontemplu la stepon en ĝia tuta lukso.

Ĉuja vojo stepo en monta Altajo

4. Ankaŭ kontemplu la montojn ĉe la horizonto. Provu diveni kie estas ĉi tiu fama Aktru, la monto kien barbaj alpistoj tiel strebas.

montaro Altajo

5. Atendu la sunsubiron por fari kelkajn mirindajn fotojn kaj…

UAZ por turistoj
montaro Altajo

…kaj rapide startu reen antaŭ ol en la najbaraj lokoj estas sufiĉe de lumo. Dum ĉio ĉirkaŭe estas unue magie pastelkolora…

Chuja vojo

…kaj poste malhele severe dormema.

montaro Altajo

Entute, delonga revo realiĝis. Mi vojaĝis tra la Ĉuja vojo senhaste kaj senvanto, vidis la ĉefajn vidindaĵojn, kaj ripozigis mian animon kaj korpon.