tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

La vojo al la Lapteva maro komencis testi niajn fortojn tuj, kiam ni malsupreniris sur glacion de la rivero Anabar. Se diri honeste, mi neniam estis tiel timigita.

Kiam mi traveturis turbulan montriveron en la montaro Altajo, tio estis tre danĝere, sed ni havis multajn manierojn por eviti problemojn.

Kiam paneis unu aŭto en Mongolio, en la kanjono Ĥermen-Cav, ni kune helpis al damaĝito atingi hejmon.

Sed sur la glacio de la rivero Anabar malmulte dependis de ni.

Nokto.

Ni estas solaj.

per UAZ al la Lapteva maro

Ni bezonas veturi plurcent kilometrojn ĝis la sekva vilaĝo.

La temperaturo falis ĝis -52 gradoj laŭ Celsio. Oni ne povas marŝi malproksimen je ĉi tiu temperaturo.

sezona vintra vojo

La sola afero, kiun ni povis fari dum ĉi situacio, estis veturi antaŭen singarde, kaj provante malofte uzi la kluĉilon kaj bremsojn.

Surhavante la plej varmajn vestaĵojn zorge-zorge kun rapideco je 40-60 km/h ni veturadis al la savanta vilaĝo Ĵilinda.

Mi ne memoras precize kiom longe ni ŝteliradis. La tempo haltiĝis kaj la vilaĝo kvazaŭ ne malproksimiĝis.

Ie meze de la vojo la botelo da vodko frostiĝis ĝuste en la aŭto. Koŝmaro!

Ni atingis savantan vilaĝon matene kaj tuj enlitiĝis en la funkciganta aŭto. Nun ni estis sekuraj. Se la Polusa Apodo paneus, ni marŝus al la vilaĝo kaj restus tie por loĝi.

Rusa vintra pejzaĝo

Ni vekiĝis proksime al tagmezo, kiam la temperaturo altiĝis ĝis -40 gradoj. Tia frosto jam ne timigas nin.

Lokanoj poste diris al ni, ke nokte ni trapasis la plej malvarman sekcion de la sezona vintra vojo. Plue estos pli varme kaj pli bele.

Efektive, plue la rivero (kaj la sezona vintra vojo iranta sur la rivera glacio) zigzagis laŭ bela roka bordo. Tiu estis la fama Anabara rokaro.

Anabara rokaro
vojo al Lapteva maro

Poste ni renkontis grandegan herdon da rangiferoj. Dum kvin jaroj de vintra arkta vojaĝado ĉi tio estis la unuan fojon, kiam ni vidis tiom da rangiferoj tiel proksime.

Verdire, mi pensis, ke rangiferoj estas pli belaj

rangiferoj
rangiferoj en Jakutio

Poste ni plezure pretigis teon el akvo de la rivero. Okaze ni trovis lokon, kie geologoj dissegis multajn glacibrikojn por atingi la riverfundon kaj preni grundospecimenojn.

Kompreneble, ni kunportis kelkajn glacibrikojn kiel akvoprovizon. En la bagaĝujo de la ‘Apodo’ glacio ne povis degeli, poste ni laŭnecese dispecigis ĝin per hakilo kaj preparis bongustan teon.

La rivero Anabar estas bongusta rivero. Ĉu la Lapteva maro ankoraŭ estos bongusta?

La vetero estis komforta kaj ni permesis nin promeni kaj admiri la tundron.

UAZ veturas al la Lapteva maro

Jes, miaj amikoj, ĉirkaŭe estis la vera nia amata tundro!

vintra vojo Anabar al la Lapteva maro

Ĉirkaŭe estis ebena blanka surfaco…

tundro ĉe la bordo de Lapteva maro

… kaj nur malgranda aŭto veturis laŭ ĉi tiu blanka ebenaĵo al la Lapteva maro.

vintra vojo al Lapteva maro

Sed por esti tute honestaj, ni ne estis solaj. Kelkfoje ni renkontis grandegajn benzinkamionojn.

Kaj tio ankaŭ estis tre timiga.

sur glacio de rivero Anabar survoje al Lapteva maro

Imagu, ke vi troviĝas sur la glacio de rivero kaj kiam 50-tuna benzinkamiono pasas pretere, vi sentas, ke multmetra glacio sub viaj piedoj kraketas kaj iomete ŝanceliĝas kvazaŭ pneŭmata matraco.

la sezona vintra vojo al Lapteva maro

Kompreneble, la glacio ne rompiĝos, sed la sento, ke oni estas sur vera rivero, igas senti iom da malkomforto.

Vladimir scivolas, kiom dika la glacio kaj profunda la rivero estas ĉi tie?

glacio de Lapteva maro
glacio de arkta rivero Anabar en Jakutio

Tiamaniere ni atingis la vilaĝon Jurjung-Ĥaja, kiu situas ĉe la bordo de la Anabar-golfo. Poste ni veturos sur glacio de la golfo, konsekvence, sur la surfaco de la Lapteva maro.

vilaĝo ĉe la bordo de Lapteva maro

Kien ni veturas?

Tien… al la Arkta Oceano…

la surfaco de Lapteva maro

Kiacele?

Eĉ nun mi ne vere komprenas, kiacele…

La listo de artikoloj pri la vojaĝo al la arkta Lapteva maro:

1. Kiel gaja’ estas la sezona vintra vojo de Ust-Kut ĝis Mirnij

2. Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

3. Denove ĉe la Arkta Cirklo

>>>4. Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

5. La 73 paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento