tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La Kremlo de Niĵnij Novgorod – vizitinda loko por histori-amantoj

Somere mi vizitis Niĵnij Novgorod, la faman historian urbon ĉe la rusa rivero Volgo. Mi proponas al vi kune promeni en la Kremlo, la ĉefa vidindaĵo de la urbo.

Se vi estas historio-amanto, kiel mi, la promenado nepre plaĉos al vi.

Mi ne rakontu al vi pri la urbo, ĉar mi ne havis sufiĉe da tempo por vidi kaj esplori ĝin, kreante aŭtoritatan kaj objektivan opinion (sarkasmo). Eĉ Moskvo-n, Minsko-n kaj Svijaĵsk-n mi frue esploris pli bone ol Niĵnij Novgorod-on!

centro de Niĵnij Novgorod

Ĉi-foje mi nur sukcesis trairi kaj foti kelkajn centrajn stratojn.

Ne, ĉi tio ne estas mi, miaj lipharoj estas malpli ŝikaj.

centra strato de Nijhnij Novgorod

Por ekscii pli pri Niĵnij Novgorod, vizitu Vikipedion, sed ni rekte iru al la Kremlo.

Ĝenerale, kremloj estas tipo de urbaj fortikaĵoj en la malnova Rusio, kiuj estis konstruitaj por defendi urbojn kontraŭ atakoj de malamikoj.

la Kremlo de Niĵnij Novgorod

Fondinte en 1221 la urbon Niĵnij Novgorod, oni konstruis lignan fortreson, kaj poste, en la komenco de 16-a jarcento, aperis la brika, havanta 13 turojn.

Ĝiaj muroj longas laŭ borda monteto preskaŭ de la rivero Volgo. Kelkfoje la Kremlo estis atakita, tamen oni neniam ĝin cedis al malamikoj.

Kremlo de Niĵnij Novgorod

Sciencistoj konsideras, ke la Kremlo de Niĵnij Novgorod estas la plej bone historie-konservita Kremlo en la tuta Rusio.

En la Kremlo situas bela kaj purega teritorio por kvieta tutfamilia ripozado. Funkcias multaj ekspozicioj, muzeoj kaj rigardejoj por ke ĉiuj povu ĝui per la riveron Volgo, eble la ĉefan riveron por rusianoj.

en Kremlo de Niĵnij Novgorod

Ne, mi ne volas viziti muzeojn. La Kremlo mem estas la granda muzeo.

Mi ege volas laŭiri la fortikaĵan muron, ĉar en Niĵnij Novgorod oni rajtas fari tion, kaj eblas surmure ĉirkaŭpaŝi la tutan Kremlon.

La tuta longeco de la muro estas du kilometroj, kaj paŝon post paŝo oni nepre penetras al antikva etoso.

mure de Kremlo en Niĵnij Novgorod

Imagu, ke vi estas gardisto, ke vi atente observas, ĉu kavalerio de malamikoj aperis ĉe la horizonto.

muro de antikva fortikajho

Kiu atakos ĉi-foje? Eble estos poloj aŭ tataroj, aŭ poloj kaj tataroj kune…

Tio ne gravas. Por ĉiuj malamikoj ni havas grandegajn fusilojn.

antikva pafilo

Vidu mem, kiom granda kalibro ilia estas.

Ĉiuj malamikoj devas koni, ke ni estas tre pacemaj, sed por ĉia okazo ni havas ‘grandajn kalibrojn’.

antikva pafilo

Reale, mi ne certas, ke ĉi tiuj pafiloj estas historie aŭtentikaj. Plej verŝajne ili estas nur postiĉoj por vizitantoj.

antikva pafilo

Ho, sed jen estas aŭtentikaj iloj, mi vidis similajn en certaj muzeoj kaj en sciencaj libroj.

Ili estas tute ne patosaj, sed vere efektivaj.

en Kremlo de Niĵnij Novgorod

Ankaŭ oni povas viziti kelkajn turojn.

turo de Krelo de Niĵnij Novgorod

Kondutu singarde, la ŝtuparoj estas mallarĝaj kaj tre krutaj.

Sendube, niaj prapatroj estis pli malaltaj, ol ni. Se oni vestus min per antikva kiraso, kaj donus al mi realan lancon, mi estus blokita sur ĉi tiu ŝtupareto.

en la turo

En la turoj situas… la turoj.

Nur en fabeloj princinoj loĝas en turoj.

Reale, en turoj estas nur embrazuroj je diversaj niveloj.

La ĉefa celo de turoj estas sekure pafi laŭlonge de muroj.

Kremlo de Niĵnij Novgorod

Tiamaniere oni povas vagadi sur la muro kelke da horoj.

Rigardu dekstren – jen estas belega teritorio de la Kremlo kun parkoj, promenejoj. Mi amas purecon kaj ordon!

Kremlo de Niĵnij Novgorod

Rigardu maldekstren – jen estas centro de Niĵnij Novgorod kaj la mirinda rivero Volga.

Certe, Volga signifas por rusianoj la samon, kion Gango signifas por baratanoj, aŭ Nilo por egiptoj.

Niĵnij Novgorod rivero Volga

Fine, jen estas la plej interesaj eksponaĵoj – la meĥanismoj de levponto kaj levlatiso.

Por bone kompreni ilian funkciadon oni povas komence konatiĝi kun la prezentita skemo, kaj poste ekvidi ĉion per siaj propraj okuloj.

Jen estas la vinĉo de levponto.

Kremlo de Niĵnij Novgorod

Jen estas la levlatiso.

Nun ĝi estas senmova, ĉar en la malsupra etaĝo la gardisto batalas kontraŭ malamiko.

Venkon al vi, la kuraĝa defendanto!

Ĝis revido, la urbo Niĵnij Novgorod.

Venontfoje mi certe pli bone konos vin.

Kremlo de Niĵnij Novgorod