tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Kiel gaja estas la sezona vintra vojo ‘Ustj-Kut – Mirnij’

“Kien? Kien vi intencas vojaĝi? Al la sezona vintra vojo ‘Ustj-Kut – Mirnij’, al la rivero Anabar, al la Lapteva maro? Per via brutkamiono,” – demandis min ĉiuj, kun kiuj mi provis kundividi la ĝojon.

Mia amiko, la maljuna estro de la geologia taĉmento, precipe ne komprenis min. Al lia sperta kaj blankhara kapo facile venas la penso pri malfacila, sed malavare pagita laboro en tiuj danĝeraj lokoj. Sed libervole veturi tien ferie… ne…tio estas tute nekredebla…

“Serioze pensu, por kio vi bezonas ĉi tion? Antaŭ vojturno al la urbeto Erbogachen mi iam nombris 17 renversitajn kamionojn,” – estis liaj argumentoj. Ne vane oni nomis ĉi tiun sezonan vintran vojon kiel ‘Gaja’. Nur frenezuloj iras al la Lapteva Maro dum ferioj!

Estos radsulkoj, deklivoj, krutaj malsupreniroj kaj supreniroj, glatisoj en riveroj, trafikŝtopiĝo de ŝarĝaŭtoj kaj cisternokamionoj, diboĉado en sezonaj kafejoj kaj frosto pli ol minus 50 de celsia grado…

Evidente, ke post tia reklamado mi devus vidi ĉion per miaj propraj okuloj.

Kaj la bona ŝanco taŭgas…

Ni veturas tien…

Ĉe la maro…

Lastafoje ni veturis al la Norda maro en Jamalo, sed iomete ne atingis la bordon. Mi esperas, ke ĉi-foje ni havos sufiĉe da benzino, aŭtojn en bonaj statoj kaj… cerbon por ne krei problemojn por ni mem.

Mi ne lacigos vin per longa rakonto pri planado de la aventuro, pri varbado de teamanoj, pri longaj prepariĝoj kaj pri kontrolado de stato de la aŭtoj. Ĉion ĉi verŝajne skrupule priskribos nia kutima kronikisto Vladimir.

Mi proponas agi laŭ mallongigita plano. Ni fermu la okulojn, kalkulu ĝis kvin, kaj kiam ni malfermos okulojn, du aŭtoj – Brutkamiono (mia ‘UAZ-buseto’) kaj ‘UAZ-Patrioto’ – magie… jam staros per radoj sur la sezona vintra vojo.

Jes, jes, ĉi tio estas la sama ‘gaja’ sezona vintra vojo Ustj-Kut – Mirnij, kie estas radsulkoj, diboĉado kaj terura frosto…

Komence, subite evidentiĝis, ke ĉirkaŭ 150 kilometroj ĉiuflanke el 1000 kilometroj de la sezona vintra vojo jam estis faritaj kiel altkvalita voja teramaso. Oni povas veturi trankvile, kvazaŭ sur asfalto.

Ustj-Kut -  Mirnij vojo

Neniuj supervenkoj. Neniuj malfacilaĵoj. Ĉu ni estas sur la sezona vintra vojo Ustj-Kut – Mirnij?

Por distriĝi ni komencis viziti ĉiujn sezonajn kafejojn kaj serĉi la aĉeteblan libro de Albina Sisoeva “Sezonaj Vintraj Vojoj de la Irkutska regiono kaj Jakutio”.

Albina Sisoeva estas loka famulino, kiu laboris tie kun sia edzo uzante sian malnovan kamionon. Per ŝiaj rakontoj multaj legantoj eksciis pri interesa kaj danĝera vivo en sezonaj vintraj vojoj.

vintra vojo Ustj-Kut -  Mirnij

Bonaj rakontoj, bonega lingvaĵo, nepriskribebla vivsperto… Ni nepre devas trovi ĉi tiun libron!

Sed ĝi nenie troviĝis…

Nu, almenaŭ ni faris foton de la mapo. Ĉar ĉi-foje ni planis la itineron de la vojaĝo tre skeme kaj neglekte, sen vidpunktoj kaj koordinatoj, sen elŝutado de satelitaj mapoj.

Ustj-Kut -  Mirnij itinero

Do… ni rapidas laŭ la sezona vintra vojo, sed tute ne spertas malfacilaĵojn.

Kio diable okazas, kie estas ĉiuj homoj?

La sezonaj kafejoj estas malplenaj, la vojoj estas malplenaj.

vintra vojo Ustj-Kut -  Mirnij

Ni komforte veturadas, aŭskultas muzikon, manĝas hejmfaritan manĝaĵon…

… kaj lanĉas flugroboton super la tajgo.

tajgo Ustj-Kut -  Mirnij
Ustj-Kut -  Mirnij
tajgo en siberio

Ne! Ni tute ne konsentis tiel!

Estas facile maltrafi fojan kamionon sur mallarĝa vojo.

sezona vintra vojo Ustj-Kut -  Mirnij

Estas facile venki neglitajn deklivojn.

Ĝenerale, situacio estis iel enuiga.

Poste ni eksciis, ke ĉiuj festis la viran feston la 23-an de februaro en la urboj Ustj-KutMirnij.

Nur malmultaj ŝoforoj estis sur la sezona vintra vojo, nur tiuj, kiuj estis ŝargitaj antaŭ la festotago.

vojo en siberio

La sola distraĵo en tia enuiga situacio estis foti la aŭtojn sur la fono de piceoj kaj pinoj. Tamen ĉi tio ankaŭ enuigis nin tre rapide.

UAZ Patriot sezona vintra vojo Ustj-Kut -  Mirnij

Sinjoroj, io devas esti farota! Ni devas iel plibonigi la situacion antaŭ ol ĝi iĝos kriza.

…kaj ni solene faris riton de nutrado de La Blanka Sciuro

Miaj kutimaj legantoj scias, ke la rito de nutrado de La Blanka Sciuro permesas plibonigi kriz-situaciojn. Se io misfunkcias, La Rito plibonigas tion. Se la vivo tro dolĉas, La Sciuro povas aldoni al ĝi iom da malfacilaĵoj.

La Blanka Sciuro estas la plej bona totema besto por aŭtoturistoj, mi insistas pri tio!

Helpo de La Blanka Sciuro aperis preskaŭ tuj…

Unue, tuj kiam ni transiris la limon de Jakutio, la ekspedicio estis envolvita de frosto.

Jakutio Ustj-Kut -  Mirnij

Agrablaj -30 gradoj restis en historio, la hidrargo en termometro senkompate ekstrebis al malpli agrablajn -40 gradojn.

La sekva tago. Je -40 gradoj la vivo de la ekspedicianoj komencis pliboniĝi kaj nia ekzistado akiri akrajn sentojn kaj unikajn kolorojn.

Turno…

… kaj nia aŭto lasis la sezonan vintran vojon kaj sengarde trafis en neĝodunon. Vi diros, ke la spertega stiranto, kiu mi estas, sukcesis eviti seriozajn postsekvojn de la akcidento?

UAZ Ustj-Kut -  Mirnij

Vi eraras, geamikoj.

La stiranto eĉ ne havis tempon por palpebrumi, kiam la aŭto eksplodigis la neĝodunon, disĵetante arbustojn kaj falintan lignaĵon.

La Blanka Sciuro kontrolis la situacion. Mi insistas!

Do, ni pluiru…

La sezona vintra vojo al la urbo Mirnij ankoraŭ ne finiĝas; la diamanta ĉefurbo de Rusio estas proksimume 350 kilometrojn for. Tio egalas al la 5-7 horoj de vojaĝo je nia rapideco. Ekstere estas la sama refreŝiga temperaturo…

Subite en la nia aŭto iĝis suspektinde malbrue…

La motoro funkcias same sub la kapoto, la radoj knaras sur glacio, la muziko ĝojigas la teamanojn, sed…

…la antaŭa hejtilo ĉesis brui.

Malkovro montris, ke la helico kolapsis.

Kompreneble, neniu kunportas tian neantaŭvideblan vicpecon. Gluado per improvizitaj rimedoj estus pli malkonvene por ni. Nun helico krevis laŭbonorde, sed ĝi povus krevi maldelikate, tiam la fragmentoj mortigus la radiatoron de la hejtilo.

Estas bone, ke la antaŭa hejtilo ne estas bezonata por nia aŭto veturi tra vojo Ustj-Kut – Mirnij!

Sekvu niajn pensojn atente.

Se la aŭto moviĝos, tiam la helico ne estos necesa. La kontraŭa aerfluo estos multe pli potenca, ol aerfluo, kiu ĉi tiu monstra helico povus krei.

Sed se la aŭto haltos, la aerfluo tuj ĉesos, kaj la fronta glaco tuj iĝas kovrita per glacio.

La teknika solvo estas simpla kaj esprimplena – ni disŝiras la izolan kovrilon por malfermi la klapvalvon… kaj ekveturadas plu kaj plu sen paŭzoj.

UAZ sezona vintra vojo Ustj-Kut -  Mirnij

Nun ni manĝos barĉon kun lardo, streĉos niajn rigidajn krurojn kaj eĉ… preparos teon dumveture.

UAZ turismo

En ĉi tiu momento, sur vojo Ustj-Kut – Mirnij mia aŭto akiris la nomon ‘Polusa Apodo’ aŭ simple ‘Apodo’, se vi ne estas ŝatanto de patoso.

Longe, tre longe la aŭto veturis sen nomo. Iuj eĉ nomis ĝin ‘Brutaŭtaĉo’‘Brutkamiono’

Nun ĉio iĝos pasinteco.

Nun ĝi nomiĝos ‘Apodo‘.

Mi ŝatas.

Mi ĝojas!

Kun ĉi tiu maĵora akordo ni finus la rakonton pri La Gaja Sezona Vintra Vojo ‘Ustj-Kut – Mirnij’.

La aŭto de Danil rapide veturos antaŭe por alveni al la urbo Mirnij antaŭ ol la butikoj fermiĝos, por aĉeti helicon por nia hejtilo…

UAZ Patriot en arkto nordo

Kaj ‘Apodo’, ekŝvebante super la sezona vintra vojo, singarde moviĝos en la sama direkto.

Nia aŭto ne rajtas rompiĝi kaj blokiĝi. Ĉi tio kaŭzus halton, kaj haltoj estas mortigaj por apodoj.

UAZ buseto en nordo arkto

Ĝis revido en la urbo Mirnij!

La listo de artikoloj pri la vojaĝo al la arkta Lapteva maro:

>>> 1. Kiel «gaja» estas la sezona vintra vojo de Ustj-Kut ĝis Mirnij

2. Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

3. Denove ĉe la Arkta Cirklo

4. Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

5. La 73 paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento