tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La 73-a paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento

73 paralelo de norda latitudo

Ni tranoktis apud la vilaĝo, kiu situas ĉe la 72,5-a paralelo de norda latitudo. Estis nur ĉirkaŭ 55 kilometroj for de la dezirataj 73 gradoj norde de la ekvatoro, sed ni devus vojaĝi ĉi tiun distancon sur la Anabara-golfo, kiu estas parto de la Lapteva maro, kaj de la Arkta oceano.

Ho! La Arkta Cirklo proksimume troviĝas ĉe 66,5 gradoj. Sekve, ni jam travojaĝis preskaŭ 660 kilometrojn de la Arkta Cirklo (laŭ la rekta linio). Nur 55 kilometroj restas ĝis nia celo!

Jurung-Haja 72 paralelo de norda latitudo

Nur 55 kilometroj… Tio estos facile, sed timige…

Malantaŭ la vilaĝo ni trovis vojon kondukantan al la oceano kaj ekveturis norden sur glacio.

72 paralelo de norda latitudo Arkta oceano

Mia amiko Vladimir estis plena de deziro atingi ĝis la 73-a paralelo de norda latitudo. Li deziris tion je ajna kosto.

Ankaŭ mi volis aliĝi al la klubo de ‘atingantoj de 73 gradoj’, sed mi ne volis droni en la Arkta oceano.

Vladimir certigadis min, ke veturado sur glacio estas facila kaj maldanĝera.

Mi argumentadis al Vladimir, ke ni neniam antaŭe veturis sur oceano, kaj ni ne scipovas distingi fortan dikan glacion de maldika danĝera.

Ni interkonsentis daŭrigi la movadon tiel longe kiel estos vojsulkoj. Se lokaj loĝantoj ĝisveturis ĉi tien, vojo estas sekura. Eble… sekura. Se vojsulkoj finiĝos, ni ne iru plian metron.

72 paralelo de norda latitudo arkto

Konsentite.

Bona sendanĝera vojo ĝis la 73-a paralelo de norda latitudo.

Ni iru!

vojo al 73 paralelo de norda latitudo

Veturi laŭ la vojsulkoj estis malfacile. Verŝajne iu granda kamiono trabatis ĉi tiujn vojsulkojn, veturante indiferente pri neĝdunoj. Bedaŭrinde, ni ne estis tiel kuraĝaj kaj nia aŭto ne estis tiel fortaj.

vojo al 73 paralelo de norda latitudo

La ŝovelilo ekfunkciis…

Vladimir ekgrumblis, ke mi estas malbona ŝoforo, kaj mi ekgrumblis, ke Vladimir ŝovelis malrapide.

vojagho al 73 paralelo de norda latitudo

Veturi sur la glacio estis pli facile, ol sur la neĝdunoj, sed pli timige.

vojagho al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Iufoje ni renkontis fendetojn kaj rompitan glacion.

Komence ni provis esplori ĉi tiujn fendetojn por kompreni kiom danĝeraj ili estis. Sed rapide ni konstatis, ke ne komprenis ian ĝeneralan leĝon kaj rezignis esploradojn.

Ekde tiam ni simple veturadis kaj timadis, timadis kaj veturadis .

vojagho al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Ho, Vladimir, ŝajnas ke ni veturas laŭ la malĝusta vojo!

Eble, la kamiono direktiĝis al la urbeto Ĥatango, sed ni ne bezonas iri tien. Aŭ pli ĝuste, ni tre volas atingi Ĥatango-n, sed alian fojon, ĉar nuntempe ni nur ne havas sufiĉe da benzino por tio.

Malfacile ni trovis la vojsulkon kondukantan strikte norden.

‘Nova’ vojsulko jam ne aspektis tiel solida, kvazaŭ ĝi ne estis uzata de longe.

sola vojagho al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Ĉar ni ne havis aliajn eblojn por atingi la 73-an paralelo de norda latitudo, ni ekveturis laŭ ĉi tiu forlasita vojeto.

Jam estis posttagmezo. Ni vere ne volis tranokti sur la glacia marsurfaco, do ni devis trafi al la 73-an paralelon kaj reveni al sektero antaŭ la sunsubiro.

UAZ al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Ĉu Vladimir komencis ŝoveli neĝon pli rapide, aŭ mi komencis pli atente stiri la aŭton, sed la rapideco pliiĝis.

Nia mikrobuso persiste rapidis al la celloko.

sola vojagho al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Meze de la blanka ‘nenio’, du uloj provis veturi ‘nenien’.

Neniu kaj nenio estis ĉirkaŭe. Nur neĝo, glacio kaj la posttagmeza suno.

UAZ al 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Hu-ra!

Vladimir, ni atingis!

Jen estas la 73-a paralelo de norda latitudo!

Ekde nun ni estas mojosaj kaj altklasaj! Preskaŭ…

La suno estas ankoraŭ alta, ni havas tempon por petoli kaj amuziĝi!

Sur la mapo estas markita geodezia orientilo. Ni veturu al ĝi; tie devus esti speciala metala umo kun koordinatoj!

Jakutio 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Certe, ni trovis metalan umon sub la neĝo. Mi ne estas vera geodeziisto, do mi deĉifris nur “73”, sed certas, ke tio signifas gradojn de latitudo.

Jakutio 73 paralelo de norda latitudo Lapteva maro

Jen nepra foto kun nia kluba flago.

La Klubo ‘UAZ Patriot’ estas la plej bona klubo en la mondo!

Ĉu la aŭto ‘UAZ Patriot’ mankas en la foto?

Tio ne gravas!

Jakutio UAZ 73 paralelo de norda latitudo

Mi estas feliĉa! Tre feliĉa!

Vladimir ankaŭ tre feliĉas, sed li ne havas tian belan kombineon por kuŝi sur la neĝo (verdire, malavara Vova donacis al mi ĉi tiun kombineon; dankon, mia amiko!)

73 paralelo de norda latitudo

Kial ni strebis al la 73-a paralelo? Ĉu mi forgesis klarigi?

Do… Tio estas klarigebla!

Ĉiuj UAZ-ŝoforoj volas esti kiel Aleksej Tulupov.

Ĉu vi ne scias pri Aleksej Tulupov? Li eble estas la plej fama UAZ-ŝoforo en la mondo. Post lia rakonto “73 gradoj sub la ekvatoro” ĉiuj ekvolis atingi 73 gradojn.

Se vi atingus 73 gradojn – vi estas mojosulo.

Se vi atingus 73 gradojn en UAZ – vi estas mojosulo kiel Tulupov.

Fakte,Aleksej Tulupov ĉe 73 gradoj nur komencis sian faman vojaĝon, sed ni kontraŭe finas.

Ne… Tio ne gravas…

vojo sur glacio al 73 paralelo de norda latitudo

Sunsubiro alproksimiĝas, la suno jam malaltiĝas.

Ni devas rapidi al sektero.

Lapteva maro Jakutio

La veturado reen laŭ niaj propraj vojsulkoj estis rapida.

Survoje ni ne babilis. Ĉiuj silentis kaj feliĉis.

Nur foje mi haltis por foti la heroan UAZ-on en la sunsubira lumo.

UAZ Lapteva maro Jakutio

Tio estis bona porvira aveturo!

Iom danĝera, iom timiga, iom malfacila, sed tre-tre interesa.

Survoje hejmen, la Arkto rekompencis nin per belegaj nordlumoj dum du noktoj sinsekve!

nordlumo aŭroro Jakutio
nordlumo aŭroro Jakutio UAZ
nordlumo aŭroro Jakutio UAZ

Jen mi diras al vi: “Ĝis revido”.

Kaj la UAZ-o adiaŭas.

Ĝi ankaŭ estas feliĉa; dum ĉi tiu vojaĝo ĝi ricevis sian nomon.

Nun ĝia fiera nomo estas Polusa Apodo’.

UAZ Jakutio vintro vojagho

La listo de artikoloj pri la vojaĝo al la arkta Lapteva maro:

1. Kiel ‘gaja’ estas la sezona vintra vojo de Ust-Kut ĝis Mirnij

2. Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

3. Denove ĉe la Arkta Cirklo

4. Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

>>> 5. La 73 paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento