tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

Iom pri nia vizito de la urbo Mirnij, kaj posta pluirado. Mallonga sed leginda fragmento de nia Norda aventuro. Eblas (aksiome) aserti, ke la plej belaj vidindaĵoj komenciĝos de ĉi tiu loko, de la urbo Udaĉnij.

Ne ‘la plej-plej belegaj’, certe, sed jam tre spektinda.

Se vi memoras, lastafoje ni disiĝis en tre delikata situacio. La ĉefa hejtilo de mia aŭto ‘Polusa Apodo’ subite paneis, kaj la ekstera temperaturo estis ĉirkaŭ 30-40 gradoj sub la nulo. La aŭto de Danil ekrapidis al Mirnij por atingi urbon antaŭ ol la aŭtobutikoj fermiĝos, kaj la ‘Apodo’ impetis post Danil, sed malpli rapide.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Haltoj estis malpermesitaj kaj malrapida veturado estis nedezirinda. Ju pli rapide ni veturadis, des pli varmeta vento blovis sur la vitron de la rompita hejtilo. Neniu eĉ pensis pri varmo de la piedoj. La piedoj estis en feltbotoj, nenio okazus al ili.

Ĉi tiu veturstilo havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

La malavantaĝoj estas evidentaj – mi ne faris eĉ unu foton dum ĉi tiu distanco.

La avantaĝoj estas malpli evidentaj, sed agrablaj – ni alvenis en la urbon Mirnij tre rapide. Kiam ni ne fotis ĉiun neĝdunon, kiam ni ne haltis ĉiun duonhoron por trinki teon kaj manĝi lardon, la kilometroj finiĝis multe pli rapide.

La stilon ‘ne babilu sed rapidegu’ ni ŝatas kaj fojfoje praktikas.

Ĝis tiu momento Danil trovis kaj aĉetis helicon. Absurda situacio, kiam la prezo de ĉi tiu helico estas du dolaroj, sed ĝia rompiĝo povus kaŭzi amason da problemoj.

Estas bonege, ke ni trovis kaj aĉetis ĝin! Nun ni ne necesas pluveturi sen hejtilo. Mi bone konas min (kaj ankaŭ Vladimir-n). Se la helico ne estus trovita, ni profunde kaj malgaje suspirus kaj nia ‘Apodo’ pluveturus. Ni ne nuligus nian aventuron pro iu aĉa hejtilo!

Ni rapide preterpasis la urbon Mirnij.

sezona vintra vojo Mirnij

Ĉi tie, eble, mi devas mencii, ke la nomo de la urbo Mirnij estas tradukita el la rusa lingvo kiel ‘Paca’, kio estas indikita en la titolo de la rakonto.

Oni rigardis gigantan diamantominejon, en kiun la urbo povus enlokiĝi.

urbo Mirnij

Ni ankaŭ veturis laŭ la industria vojo apud gigantaj minejaj baskulkamionoj. Estas mirinde, ke la industria vojo estas malfermita al ĉiuj.

urbo Mirnij

La lastan fojon, kiam ni veturadis apud minejaj baskulkamionoj, estis en Jamalo, tiam mi ankoraŭ uzis ‘UAZ Patriot-on. Kvazaŭ en alia vivo…

Ni replenigis ni la benzinprovizon je 56 rubloj po unu litro. Ne maltrankviliĝu, ĝi estos pli multekosta.

Anstataŭtigis ni la rimenon de generatoro sur la ‘Patrioto’ de Danil.

Kaj en tre malfrua vespero ni antaŭeniĝis al la urbo Udaĉnij.

Ankoraŭ unu noto: la nomo de la urbo Udaĉnij estas tradukita el la rusa kiel ‘Sukcesa’. Nun vi povas kompreni la tutan signifon de la titolo de ĉi tiu rakonto.

La mateno tradicie salutis nin per kvardekgrada frosto kaj belaj vidoj.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Hieraŭ en mallumo ni ne rimarkis, ke ni aliris en la veran Nordon.

Kompreneble, ni centoble pli ŝatas tundron, sed neĝkovritaj piceoj estas ankaŭ tre belaj.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Komence ni pensis, ke la apuda hidroelektrejo produktas belajn aspektojn de tiuj piceoj. Eble, la senglacia akvo de la rivero Viluj vaporiĝas kaj kovras ĉirkaŭan arbaron per densa prujno.

Atenta observado demonstris, ke ĉi tiu hipotezo estas senbaza. Senglacia akvo proksime de hidroelektrejo ne povas kovri arbojn per prujno tra centoj da kilometroj. Krome, ne ĉiuj piceoj aspektis same apud la hidroelektrejo.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Por tiuj, kiuj ne scias,Mirnij kaj Udaĉnij distancas unu de la alia je ĉirkaŭ 500 kilometroj laŭ la bona tutjara vojo.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Ne estas klare al mi, el kio konsistas la vojo sub la neĝo. Eble, la vojo estas farita el asfalto, aŭ el betonaj platoj (tiaj vojoj ofte estas uzataj en Nordaj regionoj). Se iu estis ĉi tie somere, skribu en la komentoj, tio interesas min.

Vintre la vojo estis kovrita per dika tavolo de glacio, en kiu troviĝas kaneligitaj foldoj.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Kiel kaj kial tiuj kaneloj estas faritaj restas mistero. Ni ne vidis la procezon per niaj propraj okuloj.

Mi povas nur supozi, ke temas pri Norda scio por pliigi la direktan stabilecon de aŭtoj.

Por ke vi komprenu grandecon de la kaneloj, jen por komparo estas feltaj botoj.

Estas facile veturi sur tia vojo. La aŭto bone tenas la vojon kaj ne provas ruliĝi en fosaĵon, kvankam ni foje observis spurojn de akcidentoj.

Estas unu problemo – dum kvincent kilometroj ĝis Udaĉnij oni volas foti ĉiun arbuston!

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Mi ne troigas.

“Vladimir, mia amiko, fotu min kvazaŭ mi veturas tra Jakutio. Kaj fotu tiel, ke kvazaŭ ĉirkaŭe situas la plej malvarmetaj neĝokovritaj abioj”.

sezona vintra vojo Mirnij Udaĉnij

Vidu la vastecon, la spacon!

Tiel bele aspektas la aŭtoj fone de ĉi tiu vasteco!

arkto Mirnij Udaĉnij

Aŭtoj aspektas kiel guto da koloro inter la blankaj kaj bluaj nuancoj.

norda vojo Mirnij Udaĉnij

Kiam mi havos nenion por afiŝi en Instagram, mi malfermos la dosierujon “Mirnij – Udaĉnij” kaj bombardos vin per neĝkovritaj arboj kaj aŭtoj sur la fono de blankaj neĝdunoj.

Kiel ni atingis Udaĉnij – mi mem ne komprenas!

Ideale, ni ankoraŭ devus stari tie kaj foti, foti, foti…

urbo Udaĉnij

Aaaaa….. Mi memoras!

Nia ‘Polusa Apodo’ detruis tian lirikan artan etoson.

Kiel mi povus forgesi?

Komence, plenigante la benzinon el barelo, mi glutis buŝplenon da benzino. Mi glutis tiel forte, ke mi preskaŭ mortis. Almenaŭ tiel ŝajnis al mi tiam…

Tiam la aŭto komencis nervozigi nin per inferaj misfunkciadoj en motoro. Iufoje ĝi funkcias bone, iufoje ĝi funkcias malglate kaj ekhaltas.

Estus domaĝe se ĝi tute paneus. Ni ĵus alvenis en la Nordon, la beleco ĵus komenciĝis…

vojo urbo Udaĉnij

Sed rakonto pri tio estos venontfoje.

Ni lasu ĉi tiun noton bela, pura, blanka kaj sen misfunkciadoj.

La listo de artikoloj pri la vojaĝo al la arkta Lapteva maro:

1. Kiel gaja’ estas la sezona vintra vojo de Ust-Kut ĝis Mirnij

>>> 2. Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

3. Denove ĉe la Arkta Cirklo

4. Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

5. La 73 paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento