Kiel ni senpermese vetutis en la Polusa Uralo, kiel estis sub kaj super la nebulo, kiel ni kuregis laŭ la zigzaga vojo kun BelAZ-kamionoj, kiel ni preskaŭ trafis en minejo, kiel ni protektis biodiversecon kaj, fine, kiel ni feliĉe ekiris reen.
“Via la plej bona elekto estas fari rapidan ekskurson al Polusa Uralo. Sed la ponto tie estas gardata. Vi devos trovi preterirejon,” – estis la konsiloj de la lokanoj.
Hm… Bone, ni iras al Uralo.
Unue ni devas atingi la urbeton Harp, fama pro sia malliberejo “La Arkta Strigo”.

Jam proksime al la urbeto evidentiĝis, ke densa nebulo restadis sur la montoj. Ankoraŭ ne estis klare, ĉu tio estas bona aŭ malbona por nia teamo.

Jen estas la ponto, la bariero, la serura, la gardisto. Li diras: “Iru al la gardoestro. Oni ne rajtas transiri la ponton sen lia permeso”!

La gardoestro esti majstro de kompromisoj. Frazo de la tago: “Mi ne rajtigos vin traveturi la ponton, sed se vi veturus apud la ponto, mi ne malhelpus.”
Neniu problemo, ni veturas apud la ponto. Nia komandanto Miĥail faras la vojon, ĉiuj aliaj sekvas proksime. Ĉio okazis sufiĉe rapide, kaj eĉ interese.

Finfine ni eliris sur vojon kondukantan en la montojn kaj la densan nebulon.

La nebulo estis terure densa kaj palpebla. Ŝajnas, ke iam ajn, ĉi tiu lakteca nebulo disŝmirus nin tra la deklivo kiel insektoj.



Ni enveturis en nebulon kaj la videbleco tuj malaperis. Stirantoj ĵus vidis la antaŭan aŭton…kaj… bammm… la lumo malŝaltiĝis, kaj blanka nebulo densiĝis ĉirkaŭe. Veturado tra tiaj kondiĉoj en la montoj estis interese, bele, sed timige. Estis bone, ke almenaŭ estis markiloj laŭlonge de la vojo, kiel ia orientilo.

En Polusa Uralo en la blank-blanka nebulo sur blank-blanka neĝo estas blank-blanka vojo.
La nebulo finiĝis tiel subite kiel ĝi komenciĝis. La randoj estis klaraj: ĉi tie estas mallume kaj malgaje, kaj ĉi tie estas la suno, la montoj kaj beleco.

La beleco ne estis simpla, ĝi estis impresa kaj neforgesebla! La subira suno, la neĝkovritaj montoj, kaj la nebulo — estis mirinda fono por fini nian agenturon.



Kien ni irus poste?
Ni komencis turni niajn kapojn, serĉante ion interesan.
Ho, estas kelkaj konstruaĵoj sur la monto. Eble ni vidus, kia montoŝaolina monaĥejo ĉi tio estas?

Hmm… Ĉi tio estas ia stranga monaĥejo, la parkejo estas plena de minejaj kamionoj kaj ne unu sola homo. Kie estas ĉiuj?

Verŝajne ĉiuj malsupreniris kaj estas multaj interesaĵoj tie. Atendu, ni ankaŭ volas kelkajn interesaĵojn!
Ni komencas malsupreniri laŭ la serpentuma vojo. Periode, minejaj kamionoj kaj buldozoj elstaras el la vojturnoj. Ĉi tiu dispremus vin kaj eĉ ne rimarkus.

Jen ni estas ĉe la fundo. Cirkla placo, truo en la monto, kaj denove, neniu homo videblas. Nur hundoj grandaj kiel miniaŭtoj rigardas tra niaj fenestroj.

Eliri kaj rigardi ĉirkaŭen?
Ne… dankon… sekvafoje…
Pro bojado de la hundegoj, la nigra monstro rampis el la monto. Aperis, elverŝis trogon da erco en la stakon, kaj malaperis en la truon. Verŝajne ĝi estas nekutimiĝinta kontraŭ sunlumo.

Foriru, antaŭ hundoj ne manĝus la plej bongustajn el ni!
Evidente, grimpi supren estis multe pli malfacile! La deklivoj estis ege krutaj kaj glitigaj.

Tuj kiam ni atingis la supron, jam oni atendis nin.
– Saluuuuton! Ni longe serĉis vin… Kien vi veturis, kial?
– Ni estas turistoj, perditaj en la nebulo. Ni veturis kaj veturis, rigardante la naturon, ho — truo en la monto…. Sed ni ne ŝtelis la ercon; ni ne bezonas ĝin…
– 🙂 Ni ankaŭ tute ne zorgas pri la erco, ni estas Servantoj pri Protekto de Biodiverseco. Estis raporto, ke tri UAZ-oj transiris la riveron kaj malaperis en la montojn. Kion vi faras en protektita areo? Estas protektata zervejo ĉi tie.
– Ni havis neniun malican intencon. Ne estis trafiksignoj, do ni simple traveturis riveron. La sola biodiverseco, kiun ni vidis, estis hundegoj, sed ili certe ne bezonas protekton.
– Foriru de ĉi tie, stranguloj. Vi ne rajta esti ĉi tie.
– Bone, sed kie ni rajtas bivaki por la nokto? Kie la biodiverseco estas malpli densa kaj malpli valora?
– Sekvu nin.
Kaj ili kondukis nin al bela kaj komforta maldensejo. Paŝon pluen — estas naturparko kaj protektita biodiverseco, sed ĉi tie ni rajtas delikate kaj kviete tranokti.
Dankon, karaj biodiversec-protektantoj!
Dum la vespermanĝo ni planadis rean “fulmmiliton”. Ni decidis, ke la gardistoj rajtigos nin transiri la ponton. La ĉefa argumento estis, ke gardistoj volus liberiĝi de ni, por ni jam forirus kaj ne ĝenus la laboron de la minejo.

Matene estis la ponto, la bariero kaj la seruro.

Gardistoj diris, ke ni ne fanfaronu kaj reiru apud la ponto. La gardoestro alvenis kaj aldonis, ke li havas nesimetriajn respondojn al niaj bravaj ultimatoj…
La revolucio malsukcesis. La senanima sistemo denove venkis, sed ni certe… denove… ni…
Bone… bone ni veturas apud la ponton…

Surprizo! Nokte la radsulkoj degelis, la neĝo iom falis, kaj la deklivo de la rivero estas sufiĉe kruta. Ni bezonas trovi ion pezan sur la bordo kaj alkroĉi la vinĉon.
– Ĉu ni rajtas hoki la ponton?
– Ne rajtas!
– Ĉu ni rajtas hoki la foston, sur kiu la kamerao estas?
– Ne rajtas!
– Ĉu ni rajtas haltigi kamionon kaj hoki ĝin?
– Ne rajtas!
– … Finfine… ĉu ni rajtas hoki ĉi tiun rubujon?
– Jes, vi rajtas. Rubujo ne estas nia, ni ne zorgas pri ĝi.
Ni kolektis ĉiujn ŝnurojn, ŝnurplilongigilojn, kaj ŝnuretojn. Volvis la rubujon ĉirkaŭe… Bone! Rubujo eltenas aŭton, ĝi estas firme alfrostiĝinta al la tero.


Komence ni eltiris la unuan aŭton, poste la ceterajn.
Libereco!
Nun ĉiu kilometro proksimigas nin al hejmo.
Jen la enirejo al la antaŭlasta sezona vintra vojo “Labitnangi – Muĵi – Priobje”.

Haltu! Kial la ŝnurobarilo estas suprenita? Kial oni mansvingas al ni?
La listo de artikoloj pri la vojaĝo «Laŭ la rivero Obo»:
1. Mia unua sezona vintra vojo.
2. Ekskurso tra Niĵnevartovsk aŭ la ekspedicio en danĝero.
3. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.
4. Rabatako kontraŭ la urbeto Labitnango.
>>> 5. Nebulo de la Polusa Uralo.
