tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Laŭ la rivero Obo. Mia unua sezona vintra vojo

Do, ni revenis de nia unua norda vojaĝo, kaj estas tempo komenci verki rakontojn. Mi volas komenci per la plej unua sezona vintra vojo en mia vivo, per itinero “Kargasok – Niĵnevartovsk”.

Ni startis malfrue, je la kvara posttagmeze. Estis labortago, kaj ĉiuj laboris ĝis la plej lasta momento. La rita adiaŭo de la geklubanoj kaj la veturado ĝis Tomsk pasis kiel sonĝo, haste kaj rapide. Tute ne restis memoroj aŭ fotoj.

Klubo UAZ Patriot

Rekonsciiĝis mi nur ĉe la vojflanko inter Tomsk kaj Kargasok. Perfekte! Ni estas ekster la urbo, nun komenciĝas la restado. Ni parkis la aŭtojn flank-al-flanke, ŝaltis la specialajn lampojn, formanĝis vespermanĝon kaj enlitiĝis.

UAZ Patriot sezona vintra vojo

Ĉiuj scivolis ĉu ni frostus kaj kiom da fojoj ni devus startigi la aŭtojn. Tio estis nia unua sperto, nia unua vintra vojaĝo, nia unua nokto en -20°C.

Post kelkaj jaroj nur frosto de -52 °C povos timigi nin.

Mateno montrigis nin, ke la specimenaro de tri aŭtoj ne estas reprezenta kaj nenion demonstrias al ni. Unu aŭto (mia) ne estis startigita eĉ unufoje. La dua aŭto estis startigita nur unufoje. La motoro de tria aŭto… ne estis stopigita ĝis mateno.

UAZ Patriot vojagho

Rapida manĝeto, sinlavado per neĝo, kaj ni ekiras al direkto de nia unua sezona vintra vojo. Estas maklare kio atendas nin, sed ni devas rapidi.

UAZ Patriot vojagho sezona vintra vojo

La odoro de fumo interrompis la gajan etoson. La antaŭĉaro de la aŭto de Danila tre frostiĝis dumnokte, kaj la diferenciala mekanismo rompiĝis dum la startado. Tio estas malagrable…

Ni malŝaltas la antaŭradan transmision kaj esperas, ke nia unua sezona vintra vojo ne estos la lasta vojo en la vivo de tia aŭto.

Samtempe mi manĝas frostajn viandobulon. Estas nervoj, sinjoro.

vivo sezona vintra vojo

Kio estas ĉi tio? Estas glacia transriveriĝo, ĉu?

Reale, nun komenciĝas nia unua sezona vintra vojo, ĉu?

Jam tiel baldaŭ!? Mi iom timetas.

Ni pagas po 800 rublojn por ĉiu tuno de la veturilo kaj startas.

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Hm... Sufiĉe komforte kaj larĝe.

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

– Eble ni povas rapidi ĝis almenaŭ 60 km/h, ĉu?

Ne, ideo ne ekfunkcias. La bagaĝo flugas kaj saltadas tra la aŭto.

– Eble 50 km/h?

– Ne, nur 30 ĝis 40 km/h!

Post kilometro aŭ du, ni ekkonis la zenon, streĉis bagaĝrimenojn, kaj daŭrigis vojon malrapide, kiel oni devus veturi sur vintra vojo.

UAZ Patriot vojo Kargasok

Komence la sezona vintra vojo estis larĝa kaj bone prizorgata. Ĉu ni devos la tutan vojon veturi laŭ la transenda linio?

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Ne. Unu horon poste (estas pli facile mezuri distancojn sur sezonaj vintraj vojoj en horoj/tagoj|semajnoj, estas pli klare tiel) civilizo finiĝis, kaj sovaĝa arbaro komenciĝis. La vojo fariĝis mallarĝa, laŭvorte aŭton kaj duonon larĝa.

vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Iom post iom la ekiĝis kompreno ke “Ho, ni estas sur sezona vintra vojo. Sur reala provizora vojo, kiu entute ne ekzistas somere.” Estas interesa sento, mi volas diri al vi. Ĉirkaŭe, ekster la arbaro estas urboj, aŭtovojoj, la dolaro faliĝas, la rublo altiĝas… Sed ĉi tie estas silento, blanka neĝo, kaj tute unika, unika vivo.

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk
sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Ĉu malgranda aŭto blokiĝis en neĝamaso. La stiranto trankvile eliris, alligis trenŝnuron… Iu haltis kaj tiris lin eksteren.

vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Dankon.

Nedankinde.

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Ĉu malfacilas preterpasi grandan kamionon? Ni iras iomete flanken, ĝi iras iomete flanken, kaj ni preterpasos unu la alian.

sezona vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

– Kien vi iras, UAZ-uloj?

– Al urbo Saleĥard.

– Por laboro?

– Ne, por vidi la Arkton.

– Jes, la Arkto estas belega!

Ĉio estas farata trankvile kaj pace.

Ĉe la mezo de la vojo aperis naftejoj.

vintra vojo Kargasok - Niĵnevartovsk

Estas bone, ke Danil laboris en naftejo kaj povus rakonti al ni, por kio destinas tiuj feraĵamasoj malantaŭ la bariloj. Eĉ malprofunda prelego sufiĉis por kompreni, ke la ĉerpado de nafto kaj gaso el la tero estas tre malfacila. Estas bezonata amaso da teknologiaj etapoj, la laboro de grandega nombro da homoj de ĉiuj profesioj, tutjara laboro en malfacilaj kondiĉoj.

Rigardante ĉirkaŭen dum aŭskultado de prelego pri kompresaj stacioj, ni atingis Niĵnevartovsk-n antaŭ la noktiĝo. Ni trenis la rompitan aŭton de Danil sur levaparato, kaj ekloĝis en la aŭtoriparejo de baptano de Danil. Tiam ni ankoraŭ esperis varman noktan dormon, sed tio baldaŭ atrofiiĝos.

Do, amikoj, la unua sezona vintra vojo finiĝis! Ĝi estis entute maltimiga, trankvila, takta kaj interesa.

sezona vintra vojo vojagho al nordo arkto

Daŭrigota…

La listo de artikoloj pri la vojaĝo «Laŭ la rivero Obo»:

>>> 1. Mia unua sezona vintra vojo.

2. Ekskurso tra Niĵnevartovsk aŭ la ekspedicio en danĝero.

3. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.

4. Rabatako kontraŭ la urbeto Labitnango.

5. Nebulo de la Polusa Uralo.

6. Neĝoŝtormo kaj soleco sur fermita vintra vojo.