tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Laŭ la rivero Obo. La neĝoŝtormo kaj soleco sur fermita vintra vojo

Ho, ŝajne ke estas fermita vintra vojo ĝis Priobje. Oni atendas severan neĝoŝtormon, leĝeraj aŭtoj kaj kamionoj ne rajtas uzi la vintran vojon. Ekstervojaj aŭtoj rajtas riski, sed nur po duope. Neĝoŝtormo sur la vintra vojo… Ni atendis tion ekde la komenco de aventuro.

Ellasu nin, ni iru en neĝoŝtormon!

UAZ Patriot en Nordo

Interalie, du horojn poste, preskaŭ tuj malantaŭ ni, la sezona vintra vojo estis tute fermita kaj malfermis preskaŭ semajnon poste.

Atendu, kia neĝoŝtormo? La neĝo kuŝas en ordigitaj amasoj sube, kaj ne intencas fali desupre.

norda pejzagho

Sed tuj kiam ni demoviĝis ĉirkaŭ kvin kilometrojn de la kontrolpunkto, la neĝo komenciĝis… Komenciĝis solide.

Komence fariĝis malsereneco, kaj poste maldensaj neĝeroj komencis fali strikte vertikale. Estis bele, diable. Kaj la veturado tute ne estis malfacila.

vintra vojo neĝoŝtormo

Sed tio ne daŭris longe. Post kvarono de horo la densaj neĝeroj komencis flugi supren kaj malsupren, kaj horizontale, en ĉiuj direktoj samtempe.

neĝoŝtormo en vintra vojo

La videbleco falis al nulo. Oni povas rigardi en la blankan ĥaoson kiom ajn vi volas, sed tio nur streĉos viajn okulojn.

neĝoŝtormo en vintra vojo

Moviĝi en tiuj kondicoj fariĝis pli malfacile, precipe por la unua aŭto. Kiam ĉirkaŭe ĉio estas blanka, la vojrandoj, la vojo mem, kaj eĉ la ĉielo, oni devas moviĝi de unu speciala vojbastono al alia. Vi povas vidi unu el tiuj vojbastonoj dekstre de la foto. Ĉu vi ne vidas ion ajn? Nu, jes, ankaŭ ni vidis nenion…

forta neĝoŝtormo en vintra vojo

La sekvaj aŭtoj veturis multe pli facile.

Se mi vidis ke la antaŭajn lumojn de lanternoj eksaltis — mi kalkulis 10 sekundojn, kaptis la stirilon, kaj eksaltis mem. Se la antaŭaj lumoj ekmoviĝis flanken, mi pretiĝis turniĝi mem.

neĝoŝtormo en vintra vojo

Estas klare, ke tia mala videbleco estas malbona afero. Ekzemple, la ŝoforo de UAZ Bars maltrafis la vojturnon kaj traveturis rekte antaŭen je plena rapideco. La Bars estas bona veturebla aŭto; ĝi kapablis veturi sufiĉe malproksimen por ne povi reveturi mem.

vintra vojo neĝoŝtormo

Ni elprenas la ŝnuregon kaj retiras la UAZ Bars sur la vojon. Dume la neĝoŝtormo ululas: “Ne volvuuuuu la ŝnuuuuuron… ne volvuuuu la ŝnuuuuron… ĝi estos uuuutila…”

Kaj ĝi estis utila. Kvin kilometrojn poste la leĝera aŭto estis eltirita. Li, kompreneble, komence provis daŭrigi sian moviĝadon en nia kolono, sed subite benzinkanistroj komencis fali de la tegmento de la aŭto de Danilo

UAZ Patriot vojagho en vintra vojo neĝoŝtormo

Montrante spertan veturadon kaj (verŝajne) ankaŭ spertonkonstruadon de fivortoj nia hazarda kunvojaĝanto malaperis en la neĝoŝtormon.

Al la diablo ĉi tiuj fi-UAZ-aĉ-uloj!

Ĉio eblas okazi… Bone, ke neniu suferiĝis.

Mi profitas la momenton por foti amatan UAZ-on en la perfekta etoso. Kiam mi lernus kiel forigi numerplatojn de fotoj, mi havus novan ŝatatan profilbildon.

UAZ Patriot vintra turismo neĝoŝtormo

Krepuskiĝis. Niaj okuloj eĉ ne povis vidi la vojon. Post alia saltego sur tute nevidebla truo ni decidis atendi la plenan sunsubiron kaj samtempe vespermanĝi.

neĝoŝtormo ekstrema vintra turismo

Hu-ra, amikoj! La neĝoŝtormo finiĝis, ni povas iri pluen!

klubo uaz patriot

Ne, estis tro frue por ĝoji. Tio estis nur paŭzo, kaj post dek-dudek minutoj la neĝado rekomenciĝis kun triobligita vigleco.

Sed la lumĵetiloj komencis aldoni kontraston al la vojo. Veturado fariĝis multe pli facila, sed malpli impresiva kaj spektinda.

En la plena mallumo estas eĉ pli facile veturi. Ĉio estas klare videbla: jen estas la vojo, jen estas la vojsulko de ĉiuterena veturilo “TREKOL”. La voĉo de Danilo en sendricevilo: “Verŝajne estas pli facile kaj rapide veturi ĉi tie”, – kaj la aŭto de Danilo plenrapide eniras la TREKOL-vojsulkon, eksplodante fontanojn da neĝo.

autoturismo sur vintra vojo

Tio estis malbona ideo… La aŭto senhelpe turnas siajn radojn kaj iras nenien. Nek rapide nek malrapide.

Denove uzas la ŝnuron…

Ni daŭre veturas.

Post kelkaj kilometroj mia bremsopedalo sinkas al la planko.

Damne! La diabla bremso-sistemo decidis difektiĝi.

Nenio fareblas, ni serĉas lokon por tranokti, preparas por riparoj, kaj kuiras cervoviandan supon.

La kaŭzo de la paneo estis rapide trovigita. Segas, varmigas, bevelas, pumpas kaj kontrolas… Ĉiuj agoj estas simplaj kaj bonekonataj.

auto rompighis dum vintra vojagho

– Ĉio estas en ordo?

– Jes.

Do, venu al la tablon, la cervovianda supo estas preta.

neĝoŝtormo kaj vespermangho

Ĉi tio estis la plej neĝa vespermanĝo kaj plej neĝa nokto de la tuta vojaĝo. La algoritmo estas jena: trinki glaseton, fosi tra la neĝamaso sur la tablo, trovi manĝeton, kaj formani ĝin kun la neĝo.

Ĝis noktomezo veturiloj rapidis laŭ la fermita vintra vojo. Iu sukcesis eskapi el Labitnango (kiel ni), iu provis alveni tien, sed poste ĉio haltis. En la morta silento oni eĉ povis aŭdi, kiel neĝeroj falas kaj fandiĝas.

La neĝoŝtormo daŭris la tutan nokton…

La mateno alvenis silente. Neniuj motoroj bruis, neniuj arboj ŝanceliĝis, eĉ neĝo ne falis. Ĉu ni vere estas solaj sur ĉi tiu sezona vintra vojo? Ĉu la sezona vintra vojo ekzistas eĉ? Ĉu ni ne estas entombigitaj per neĝo ĝis lumĵetiloj?

ekstrema vintra turismo auto

Unue ni matenmanĝu.

Ĉu ni rostu kelkajn kolbasojn? Facile!

Kiu estas tiu rimarkebla? Jen estas Dima… li surmetis ion varman anstataŭ siajn malsekajn vestaĵojn. Se ni ĵetus vin en neĝamason? Ne zorgu, Jurij Gagarin, ni vin orbitigu en malaltan orbiton. Uloj, helpu!

Matenmanĝinte estas tempo ekvojaĝi. Precipe ĉar la meza vilaĝo estas proksime.

ekstrema vintra turismo auto
vintra vojo post neĝoŝtormo

Vintraj vojregularoj. Estus bone konatiĝi kun ili antaŭ la fino de la lasta sezona vintra vojo.

sezona vintra vojo

Iu ĉiosciulo certe kaptus min — ĉi tiu ŝildo ne estas ĉe la fino de la vintra vojo, sed proksimume duonvoje. Jes, vi pravas. Sed ĉe tiu ŝildo ni ekkomprenis, ke ni preskaŭ alvenis hejmen.

Estis ankoraŭ pli ol mil kilometroj por veturi, sed tamen ni “alvenis”.

Ni pasigis alian tagon veturante laŭ la sezona vintra vojo, kaj alian nokton ni pasigis ie apud la urbo Ĥanti-Mansijsk. Poste estis ŝvitbanejo en la urbo Niĵnevartovsk, sed la unua sento, ke la vojaĝo finiĝas, aperis ie ĉirkaŭ ĉi tiu vojŝildo.

urbo Niĵnevartovsk

Iu ĉiosciulo min surprizus duan fojon: “Ho, amiko Aleksejo! Ĉi tiu sezona vintra vojo ne estis la lasta. La lasta estis sezona arbara vojo inter vilaĝoj Igol kaj Orlovka!

Sendube! Sed tio jam estis “hejme”. Meze de arboj kaj marĉoj ni manĝis krudan nordan fiŝaĵon…

kruda norda fiŝaĵo

…almozis fuelon de naftolaboristoj…

…kaj manĝis nudelojn sur la tegmento de la aŭto.

tajgo turismo auto vintre

Ĉio estis interese kaj bonguste, kiel somere en Mongolio.

Sed ni alvenis! Hu-ra! Tio estis bonega aventuro.

Ĝis revido!

La listo de artikoloj pri la vojaĝo «Laŭ la rivero Obo»:

1. Mia unua sezona vintra vojo.

2. Ekskurso tra Niĵnevartovsk aŭ la ekspedicio en danĝero.

3. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.

4. Rabatako kontraŭ la urbeto Labitnango.

5. Nebulo de la Polusa Uralo.

>>> 6. Neĝoŝtormo kaj soleco sur fermita vintra vojo.