La ĉiutagaj bezonoj de aŭtoturistoj iomete diferencas de bezonoj de ordinaraj homoj. Lavado de vestaĵoj, kuirado kaj persona higieno — ĉioj estas plenaj de malfacilaĵoj, danĝeroj kaj riskoj. En montoj ne estas lavmaŝinoj. En riveroj ne fluas varma akvo. Tage vi estas la heroa stiranto de ekspedicia ekstervoja aŭto, kiu konkeras nekonkeritan terenon. Sed vespere vi devas bivaki, kuiri manĝaĵon, transporti akvon de fonto kaj lavi malpuranj vestaĵojn.
Kial tio eblas? Mi ne volas fari ĉi tion!
Ni estas feriantaj! Ni estas vojaĝantaj!
Pensante tiemaniere en Mongolio en 2015 mi lavis vestaĵojn unufoje. Dum la resta tempo mi trampis kaj sinkis ĝis la marĝena fundo.

Ene de tri semajnoj miaj tri blankaj T-ĉemizoj kaj du pantalonoj fariĝis tute neuzeblaj kaj vere kontraŭhigienaj. Provoj devigi la mian navigiston estis vanaj. Navigisto diris, ke li ankaŭ estas ferianta, ke li ankaŭ estas vojaĝanta, kaj krome, lavado de vestaĵoj por alia viro estas aparta formo de sodomio.
Fiasko… La navigisto-viro bone taŭgas por drinki bieron, sed tute maltaŭgas por lavado de vestaĵoj!
La unua metodo por lavi vestaĵojn dum vojaĝado estas esence jena: kunprenu vian edzinon, kaj ŝi “ŬUPS!!” transformos la fiodorajn vestaĵojn en puraj. Sed kelkfoje ĉi tiu metodo ne funkcias. Edzinoj kategorie malŝatas vojaĝi norden, ili kategorie malŝatas dezertojn.
La mia dua metodo por lavado de vestaĵoj estas perfekta por ĉi tiuj situacioj. Mi persone testis ĝin multfoje dum laborado en geologia ekspedicio.
Kion ni bezonas? Ni bezonas malpurajn vestaĵojn.

Ni bezonas ankaŭ longan ŝnuregon. Por eksperimento ni uzis dek-metran vinĉan ŝnuregon de Tplus. Ni bezonas ankaŭ specialan sakon por sekigi ŝnuregojn kaj ordinaran metalan ŝnurkunigilon.

Survicigu la vestaĵojn sur la ŝnuron, provante fari tion tieemaniere, ke la enhavaĵo ne kuniĝus, sed pendus libere.


Plenigu la sekigsakon per pezaj ŝtonoj. Ligu la ŝnuron kaj la sakon per ŝnurkunigilo.


Fiksu la finon de la ŝnurego al la aŭto kaj distiru la tutan strukturon laŭlonge de la riverbordo por facila uzo…


…ekvingu kaj ĵetu ĉion ĉi en la mezon de la rivero.


Malofta, malofta ŝnurego atingus la mezon de la rivero, sed ni tion ne bezonas. La ĉefa afero estas, ke la riverfluo estus bona kaj rapida.

Ĉu ĝi fornaĝus?

Ne… Ĝi ne fornaĝus, mi ĝin ligis!

Finfine oni povas sidi sur seĝo kaj observi la procezon, kontrolante ĉu la fiŝo venas al la bordo por reakiri normalan spiradon.

Kiam oni povas konsideri ke “lavado de vestaĵoj estas finite”?

Ĝis oni laciĝus de procezo. Oni povas sidi trankvile dum ĉirkaŭ du horoj.
Bonan lavadon!
