tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La rokoj Zveroboj antaŭ unua neĝo

Unu tagon en novembro mi eĉ ne suspektis, ke denove vizitos la rokoj Zveroboj, sed telefonis al mi amiko, kiu traloĝis en la Emirlandoj dum du jaroj.

– Mi revenis nur por semajno. Mi volas la plej rusajn impresojn kaj emociojn!

– Tio estas facile. Morgaŭ matene mi atendos vin ĉe via enirejo, ni veturos al rokoj Zveroboj.

– Kio estas ĉi tio?

– Ĝi estas la plej bela kaj tre rusa loko en la Novosibirska regiono.

Tiemaniere sabato fariĝis tre okupata tago.

Tuj dirite, tuj farite. Ni veturas al vilaĝo Novososedovo, serĉas la monumenton por Zaporoĵec kaj turnas dekstren kontraŭ la Granda Blanka Domo.

Mi jam vojaĝis ĉi tiun vojon antaŭe, vi povas legi la rakonton pri ĉi tiu vojaĝo.

Novososedovo Novosibirsk regiono

Ni rampas supren laŭ la glita deklivo. La gaja koto iom vigligas nin pro la mallarĝeco de la vojo, sed nenio pli.

Ni veturas trankvile, admirante la naturon.

Ĉu la aŭto estas malfacile kontrolebla? Sensencaĵo!

vojo al rokoj Zveroboj

Ĉu ni glitas? Ni aktivigu la antaŭĉaron!

La rokoj Zveroboj atendas nin!

Ho ve! Kien nia aŭto treniĝas?!

Antaŭ ol ni rimarkis, aŭto estis detirita en grandegan ravinon. La antaŭĉaroj kuŝas sur la tero, la maldekstraj pordoj ne povas esti malfermitaj.

vojo al rokoj Zveroboj

Sensencaĵo! Tiemaniere estas eĉ pli interese.

Nun ni malvolvus la kablon kaj pluirus. Rigardu, ĉirkaŭe situas multaj arboj, ni havas kablon, ni havas kabloplilongigon, ni havas takelon, ni havas konektilojn, ni havas eĉ specialaj kablogantojn.

Kie diable estas la vinĉo-regilo? Jes ja, en la aŭtejo…..!

Sensencaĵo! Tiemaniere estas eĉ pli interese.

Levas ni la antaŭan parton de la aŭto per kriko kaj komencas meti arbotrunkojn sub la radojn.

UNU…

UAZ Patrion

DU…

TRI!

“KRAK”… venis sono de malantaŭ la stiranto.

Sensencaĵo! Tiemaniere estas eĉ pli interese.

La pantalona ofero estis akceptita de la dioj. Post bona ridego, ili lasis la aŭton foriri.

vojo al rokoj Zveroboj

Post kelkaj minutoj ni atingis la observejon. Ĝi iom ŝanĝiĝis dum la somero. Informo-afiŝoj kun la nomoj de bestoj estis instalitaj per la mono de kompanio “RusHidro”, el freŝa rezina pino estis faritaj benkojn.

Sidiĝu, karuloj, kaj malstreĉiĝu.

uaz patriot sur rokoj Zveroboj

La vidaĵoj de la rokoj estas kiel ĉiam belegaj. Oni povas stari kaj admiri ilin tre longe.

vidindajo rokoj Zveroboj
vidindajo rokoj Zveroboj kaj rivero Berd

Ni provis plenumi malnovan revon kaj malsupreniri al la rivero, sed ne trovis facilan malsupreniron. Lasu la revon aktuala ĝis la venonta fojo.

rokoj Zveroboj rivero Berd
rokoj Zveroboj rivero Berd

Dum mi estis ĉe Zveroboj, mi neniam rimarkis kiel vilaj ŝtonoj estis tie.

rokoj Zveroboj rivero Berd

Venontfoje mi veturos al Zveroboj vintre. Oni diras, ke rokoj estas pli bele sub la neĝo. Mi devas kontroli ĉi tion.

UAZ Patriot siberio