Kiam ni atingis Niĵnevartovsk, metis la rompitan aŭton sur aŭtoservejo kaj metis sin en “varma gastoĉambro” bonkore provizita de Slava (la baptano kaj navigisto de Danil), ni tuj ekkonencis decidi urĝajn problemojn:
Problemo 1. La unua sezona vintra vojo montris, ke la pozicio de la bagaĝo en la bagaĝujo ne estis senmova. Por eviti problemojn kun niaj alkoholprovizo, ni disverŝis iom da drinkaĵon en plastajn botelojn. Kaj samokaze ni ankaŭ gustumis iomete…

Problemo 2. Dum la gustumado evidentiĝis, ke nia celo “iri norden” ne estis tute klara. Kie komenciĝas “ la nordo”, kaj kiam ni ekscios, ke ni atingis “la nordon”? La navigistoj dismetis mapojn sur la planko kaj longe diskutis.

Ni decidis, ke “iri norden” estas racia opcio, kaj ni solvos la problemon en urbo Saleĥard post komunikado kun la lokuloj. Eblaj opcioj inkluzivis: vilaĝon Ĥarasavej (ĉar ĝi estas ĉe la marbordo de la Karaa maro), urbon Vorkuto (ĉar ĝi estas Vorkuto), kaj la urbeton Ĥarp (ĉar ĝi estas en la Ĉepolusa Uralo).
Kompreneble, dum repakado de provizojn kaj planado de itinerojn ni ege ebriiĝis. La lasta afero, kiun mi memoras, ni serĉi en intereto kie eblas aĉeti cigarojn en Niĵnevartovsk je la kvara matene.
Konscio estis bone-malbone reaktivigita per la matena telefonsonado. Danil, kiu pasigis la nokton ĉe sia baptano, raportis pri la progreso de la aŭtoriparadoj kaj demandis kiel ni fartas.
Niĵnevartovsk… mateno.. malfacila konversacio…
– Amikoj, mi havas novaĵojn por vi: bonajn kaj malbonajn. La bona novaĵo estas, ke la aŭto estos riparita, estas rezervaj partoj, kaj la mekanikisto solide scias kiel ripari. La malbona novaĵo estas, ke hodiaŭ estas la 23-a de februaro (gravega porvira ŝtatfesto en Rusio). Kompreneble, la aŭto ne estis riparita hieraŭ nokte, kaj la matena starto estas nuligita.
– Danil, ne zorgu. Ankaŭ ni havas problemojn. Nekonata norda malsano trafis nin…
– Ĉu vi…?
– Ni ne certas sed opinias, ke tio estas norda skorbuto. Ni provis kuraci ĝin per etilalkoholo, sed tamen sentas nin malsanaj. Nur buljono kaj omleto povas savi la ekspedicion de skorbuto.
– Estas bazaro proksime de vi, serĉu buljonon tien.
Efektive, ni trovis ĉe la bazaro decan armenan restoracion abundan je kontraŭskorbutaj kuraciloj: oranĝa suko, nigra kafo, buljono kaj omleto.

Tiutempe la riparisto jam promesis ripari la aŭton de Danil antaŭ la vespero. Ĉar ni ne havis ion pli bonan farendan, ni ekvagis tra Niĵnevartovsk.

Efektive Niĵnevartovsk estas bela urbeto. Ne granda, sed estis sufiĉe da vidindaĵoj por pasigi liberan tagon.


Ni eĉ iris al la “Unua Naftoputo” de la fama Samotlora minejo.

Revenante al la bazo, ni trovis malĝojan Danil-n. Riparistoj ne redonus aŭton ĉi-vespere. Eble redonos morgaŭ, aŭ eble ne morgaŭ.
Ĉi tio estas vera katastrofo, nenia skorbuto povus kompariĝi.
Ni pripensis je situacio. Esence, se ni startus de Niĵnevartovsk ĉi-vespere, sed Danil la sekvan tagon, li povus atingi nin apud urbo Nadimo. Ni veturus malrapide kaj farus tranoktadon, sed Danil veturadus sen paŭzoj.
Kaj tia manovro helpos nin eviti remalsaniĝon de skorbuto en Niĵnevartovsk.
Kaj se oni ne redonos la aŭton morgaŭ, estas pli bone por unu teamo forlasi la utineron ol por la tuta ekspedicio pasigi semajnon drinkante en Niĵnevartovsk kaj reveni hejmen kun malplenaj manoj.

Jen kion ni decidis fari. Per du aŭtoj ni liberiĝis el Niĵnevartovsk kaj kuradis ĝis la sento de varma ejo tute forlasis niajn ostojn kaj niaj korpoj revenis al sia kutima ordo. Enlitiĝi ni ie ĉe urbo Kogalimo.


La itinero montriĝis sufiĉe malteda, danke al la nafto- kaj gasindustrio. Tuj evidentiĝas, ke homoj ĉi tie laboras anstataŭ loĝi. Duagradaj vojoj kondukas ne ĝis vilaĝoj, sed ĝis kompresstacioj kaj aliaj industriaj instalaĵoj.


Dume la pejzaĝo ŝanĝiĝis. Pli proksime al urbo Novji Urengoj aperis la tundro. La arboj ŝanĝiĝis al tute malgrandaj, kurbaj kaj velkaj. Specialaj veturiloj komencis aperi.



Jen estas la nordo, ni preskaŭ alvenis.
Post Novy Urengoj, ni haltis por la nokto ene de poŝtelefona kovraĵo por telefoni al Danil. Li jam prenis la aŭton kaj kuradas al ni plenrapide. Ĉu li atingus nin dumnokte?

Kun ĉi tiuj maltrankviligaj pensoj en la kapo ni disiris al la lito. Nur la navigistoj laboris iom pli longe vekaj kun siaj mapoj. Morgaŭ estus la sezona vintra vojo de Nadim ĝis Saleĥard, la plej norda sezona vintra vojo el nun planitaj.

La listo de artikoloj pri la vojaĝo «Laŭ la rivero Obo»:
1. Mia unua sezona vintra vojo.
>>> 2. Ekskurso tra Niĵnevartovsk aŭ la ekspedicio en danĝero.
3. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.
