tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Laŭ la rivero Obo. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo

Do, en la lasta epizodo la intrigo finiĝis en ege malstabila neklara situacio. La teamo de Danil devas atingi nin, ni ne devas forkuri de ili, kaj la sezona vintra vojo de Nadim al Saleĥard devas nenion al iu ajn. Ĝi simple ekzistas kaj kuŝas laŭlonge de la norda Polusa Cirklo. 

Post dorma trankvilo venas bona konsilo. Danil ektelefonis kaj diris, ke ili alproksimiĝas al Urengojo kaj ni ne devas atendi ilin longe.

– Se la sezona vintra vojo estas bona kaj veturebla, nia teamo atingos vin en Saleĥard. Nur ne tro rapidu!

– Kaj se ne?

– Tiam ni kuniĝos ĉe la sezona vintra vojo kaj kune veturos laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.

Bone, ni solvos la problemojn kiam ili aperos. Unue, ni devas eniri la sezonan vintran vojon. Kio se ĝi estas fermita?

vintra vojo Nadim Salehard lau Polusa Cirklo

Ni estis bonŝancaj ĉi tie. La kamionoj estis parkitaj kaj atendis la nokton, dum la malgrandaj aŭtoj rajtis moviĝi. Servanto enlistigis niajn licencplatojn, malfermis la barieron, kaj ni ekvojaĝis.

vojo Nadim Salehard lau Polusa Cirklo

Tuj kiam ni traveturis la barieron, ni eksentis ian entuziasmon kaj vervon. Unuflanke, ĉirkaŭaĵo fariĝis nekredeble bela. Aliflanke, ni tute ne rapidis. Ni jam estis en la Nordo, jam feriantaj. Ni devis ĝui nin kaj kapti la momenton.

Oni povis ŝanĝi varmajn botojn al sandaloj kaj veturi laŭlonge de la Polusa Cirklo pli malrapide.

vintra vojo Nadim Salehard lau Polusa Cirklo

Oni povis halti pli ofte por trinki teon. Fine, oni povis simple rigardi tra la fenestro.

Arkta tundro apud Salehard

Preterdire estis multe da rigardindaĵoj tie. Ekzemple, ĉi tie staras ĉiuterena veturilo. Ĝi staras kviete kaj ordinare, kvazaŭ sur asfalto. Se oni volas alpaŝu kaj fotu, sed estas ĉirkaŭ metro da neĝo sub ĝi, do malfacilas eĉ piediri tien.

Arkta tundro apud Salehard

Estas malfacile trovi ŝildon “Cervotransirejo” ie ajn pli sude. Estas bone, ke ni havas multe da tempo; ni povas kaŝi sin kaj atendi ĉi tiujn fierajn kaj belajn bestojn.

Arkta tundro apud norda Polusa cirklo

Nur silenti; sovaĝaj nordaj cervoj estas tre timemaj!

Arkta tundro apud norda Polusa cirklo

Iom poste la sezona vintra vojo kuris apud la fama stalina konstruejo de “Transarkta fervojo”. Barakoj, gardoturoj, fervojo – ege interese. Se estus iom malpli da neĝo, ni povus esplori la objektojn mem.

Transarkta fervojo de Stalin apud Salehard kaj Nadim
Transarkta fervojo de Stalin apud Salehard kaj Nadim
Transarkta fervojo de Stalin apud Salehard kaj Nadim

Fojfoje la vojo iras rekte apud la reloj. Oni povas iom promeni laŭ la stalina fervojo kaj serĉi fabrikmarkojn. Oni diras, ke povas trovi eĉ kelkajn fabrikmarkojn de antaŭ la Revolucio 1917.

tundro apud Norda polusa cirklo auto vojago

Iom post iom la vera sezona vintra vojo komenciĝas. Kaj fakte tio estas bona afero. La rapideco estas pli malrapida, la vidaĵoj estas pli interesaj. Restas nur la nordo kaj multe da tempo.

Norda polusa cirklo auto vojago

Estas nur unu vojo – perdiĝi malfacile . Cetere, la foto montras la lastan restaĵon de civilizo. La sekva benzinstacio estos en Saleĥard.

benzinstacio sezona vintra vojo

Estis tiam, kiam ni vere komencis ĝui la vojaĝon. Niaj planoj estis forĵetitaj; ni fotis, promenis laŭ la stalinaj reloj, dronigis navigistojn en neĝo, trinkis teon, kaj amuziĝis.

tundro apud Norda polusa cirklo auto vojago

Dum alia tepaŭzo la demando pri neĝoprofundo en la tundro ekestis. Mi mezuru ĝin nun; prenas ŝovelilon kaj foriras al neĝamaso. Piedoj ne atingas la teron, kaj estas malfacile marŝi.

Post fosado ĝis la tero mezuroj montris, ke estas ĉirkaŭ metro da neĝo en la tundro.

Ni pensis, ke la neĝoprofundo estas pli alta.

nivelo da negho en tundro

Ho, estas agrable esti ferianto. Estas agrable fosi neĝon en la tundro kaj fari ĉiajn frenezaĵojn.

Norda polusa cirklo vojago per UAZ auto

Sed homoj efektive laboras ĉi tie. Jen KamAZ-kamiono; la ŝoforo perdis kontrolon kaj la veturilo renversiĝis. La ŝoforo staras apude, atendante helpon, kiu jam estas survoje.

dangheroj en sezona vintra vojo

Alia interesa renkonto okazis apud la kafejo “Onklo Vaŝja“, la sola kafejo sur la sezona vintra vojo. La viro haltigis nin kaj petis telefoni al lia estro por peti helpon. Kiam ni atingos kian ajn telefonan signalon? Nu… post ĉirkaŭ cent kilometroj.

Tio ne estas malfacile, ni telefonos.

Ĵus antaŭ sunsubiro ni renkontis la finon de la kolumno, malantaŭe estis la granda traktoro kun trenebenigilo.

Norda polusa cirklo vojago

Ni fine pli detale rigardis la trenebenigilon uzatan por ebenigi la sezonan vintrajn vojojn.

Kial oni staras senmove? La sezona vintra vojo antaŭe estas rompita. Unua antaŭa kamiono trenas malgrandan aŭton tra vojtruojn, kaj kelkaj pliaj kamionoj provas pene venki la glacian deklivon, sed ili ne sukcesas. Kvankam ili estas grandaj, ili ne havas kvarradan transmisiilon.

Norda polusa cirklo vojago per auto

Uf… Ni iel disveturis unu la alian. Pluiru.

Kio signifas tiuj Los-Anĝelesaj lumoj, kiujn ni vidas en la distanco? Ĉi tiuj lumoj ne estas bonaj, certe ne estas bonaj.

vojagho en la arkto per auto

Ni sendas navigilojn por esplori la situacio. La okazo estas ridinda kaj plorinda samtempe. Kamiono elŝiris la antaŭan akson de postveturilo kaj kviete forveturis… La ŝoforo simple nenion rimarkis!!!

Metro da neĝo maldekstre, metro da neĝo dekstre, la postveturilo sen akso antaŭe, kaj la plej veturebla traktoro – estas fore en la fino de la kolumno.

La norda Polusa Cirklo subĵetis solidan kapdoloron, preskaŭ fiaskon! 

Mi ankoraŭ ne havas klaran ideon pri kio okazis poste. Niaj navigistoj demandis kamionistojn “Ĉu vi mortigos nin se ni provus preterpasi vin, aŭ ne?”, kaj kamionoj donis al ni iom da spaco por manovri. La kamionistoj verŝajne scivolis vidi la kiel la UAZ Patriot-oj renversiĝos la tundran neĝon.

Norda polusa cirklo vojago per UAZ auto

Ĉiukaze, serpentumante-serpentumante -serpentumante inter la kamionoj la navigistoj mane trakondukis niajn aŭtojn al la falinta postveturilo.

Poste ni kvarope trafosis preterirejon, laŭ kiu la UAZ-oj kun navigistoj sur la piedbretoj (por eviti renversiĝon) sekure preterpasis la obstaklon.

vojagho en la arkto per auto

Por tia heroaĵo oni devus verŝi iom da konjako por kuraĝaj navigistoj.

vojagho en la arkto per auto

Per adrenalino kaj emocioj ni kovris la ceterajn kilometrojn, forlasis la sezonan vintran vojon kaj haltis por la nokto en la tundro apud Saleĥard.

nokto en tundro en nordo

Nur antaŭ enlitiĝo ni memoris pri Danil.

Ĉu lia teamo povus traveturi ĉi tiun koŝmaron sola?

Ĉu kamionistoj forigos la rompigitan postveturilon antaŭ la mateno?

La listo de artikoloj pri la vojaĝo «Laŭ la rivero Obo»:

1. Mia unua sezona vintra vojo.

2. Ekskurso tra Niĵnevartovsk aŭ la ekspedicio en danĝero.

>>> 3. La du vojoj laŭlonge de la norda Polusa Cirklo.

4. Rabatako kontraŭ la urbeto Labitnango.

5. Nebulo de la Polusa Uralo.

6. Neĝoŝtormo kaj soleco sur fermita vintra vojo.