tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La somera Transuralio – la fragmentoj de feriaj impresoj

Kio estas pli bona: la ripozo en somera Transuralio somere aŭ vintre? La ĝusta respondo estas ‘aŭtune’, sed pri tio mi parolos poste. Hodiaŭ mi skribus pri varmega somero en la arbar-stepa zono apud la urbo Kurgano.

La rakonto estos tre fragmenta, oni eĉ povus diri disŝirita.

Kial?

Ĉar tio ne estis vera vojaĝo, nur itinero de Siberio ĝis Uralo.

Vintre, mi vizitas Kurgano-n kiel gasto. Vintre oni povas fari nenion krom ŝoveli neĝon en la korto kaj veturi ĉirkaŭe vizitante parencojn.

Somere, estas malsame! Somere mi traveturas multajn kilometrojn laŭ Transuralio ne pro distraj kialoj, sed pro aferoj.

Vera Gardanto de stepo somere havas multe da farendaĵoj.

Ĉu oni bezonas liveri konstrumaterialojn? Trabojn? Brikojn? Tabulojn? Cementon? Jen la perfekta veturilo por tio.

UAZ Buhanka

Kompreneble, kiam oni devas konstrui tutan bandomon en unu semajno, malfacilas percepti la realecon en ĝia tuteco.

Nur helaj ekbriloj restas en la memoro sub la titolo “La somera Transuralio”, nur artfajrao de tio, kion oni memoros longe.

Ekbrilo!

Ni veturas tra la ĉasejoj. Estas bezonata kontroli, ĉu estas multe da sovaĝaj kaproj en la lokaj arbaroj. Aŭtune ni denove vizitos ilin kun fusilo…

somera Transuralio stepo

Estas multaj kapraj spuroj. La bestoj mem kuradas en la distanco kaj tute ne volas esti fotitaj.

somera Transuralio arbaro

Sed iuj birdetoj amase ĵetas sin sub la radojn. Ili scias, ke nun estas tro frue por ĉasado, ke ili estos nur karesitaj kaj liberigitaj. Aŭ eble ili ne scias tion, eble ili estas nur stultaj.

Koturno? Vere? Mi tute ne estas fakulo pri birdoj.

somera Transuralio sovagha birdo

Post fotado ni liberigas la ‘koturnon’ kaj pluveturas.

Atendu. Kio estas tiu skatolo pendanta en la arbo?

Transuralio arbaro

Opinioj en sociaj retoj estis dividitaj.

Kelkaj el miaj legantoj diras, ke ĝi estas abelkaptilo. Ili diras, ke abelsvarmo flugas apude, vidas la domon, flaras la mielon interne, kaj enloĝiĝas tie. Tiel abelbredistoj senpage kaptas abelojn. Mi ĵus skribis pri abeloj.

Ekbrilo!

Ni estas ĉe la rivero post la malfacila labortago. La suno jam subiras, sed somere en Transuralio estas varme eĉ vespere.

Estas kviete kaj bele ĉirkaŭe.

somera Transuralio rivero

Bela rivero, bela UAZ-buseto. Eĉ la kanoj estas belaj.

somera Transuralio rivero

Mi ege bezonas naĝi! La akvo estas varma, preskaŭ freŝmalkita lakto.

rivero en Rusio

Ekbrilo!

Mi glitas surdorse laŭ la malseka tero, rekte en la riveron. Mia dekstra kruro estas nenature fleksita malantaŭen. Tiom forte fleksita, ke la kalkano situal ie proksime al la orelo. La maldekstra kruro estas en normala pozicio, sed tio ne faciligas situacion.

La piedo doloras terure, sed la tuta lando admiras la traŭmato en sociretoj. Sentemaj homoj malkaŝe simpatias. Senkoraj homoj sekrete triumfas.

Vi eble pensas, ke la traŭmato haltigos miajn laborheroaĵon? Tute ne! Estas pli malfacile kaj pli malrapide moviĝi, sed tio ne estas kialo por enlitiĝi. Streĉa bandaĝo, iom da diklofenaka ŝmiraĵo… kaj mi laboras pluen.

Ekbrilo!

Finfine, mi atingis ĉi tiun pinon!

Kiom da jaroj mi revis pri tio? Dek? Dudek? Tridek?

somera Transuralio stepo
somera Transuralio stepo

Iam mi rakontos al vi pri ĉi tiu pino, kial ĝi estas tiel grava por mi, kial mi revis atingi ĝin tiel longe.

Iam mi rakontos al vi. Sed ne nun.

Ekbrilo!

Kie estas la ekbrilo?

Ha… tie… en la ĉielo! Pluvos.

somera Transuralio vasteco en stepo

Pluvo estas bone.

Post la pluvo, estos freŝa aero kaj eble ekos fungoj.

Kaj dum la pluvo, eblas tute laŭleĝe fari nenion!

Oni povas banale dormi…