Mallonga sed kolorriĉa rakonto pri nia spontanea aventuro, kiam ni preskaŭ atingis la Abian montkeston, kiu estas konata kiel la plej alta punkto en centro de Rusio.
Ĉi tiu artikolo estos trapenetrita per la vorto ‘preskaŭ’, vi nepre sentos tion. Tamen, laŭ mi iom da necerteco estas la ĉefa ĉarmo de ekstremaj aŭtovojaĝoj.
Do, la unua ‘preskaŭ’ estas, ke la Novosibirska regiono estas preskaŭ la centro de Rusio. Geografie, la centro de Risio situas tute aliloke, sed en Novosibirsko homoj kutimiĝis al ĉi tiu agrabla mito.
La dua ‘preskaŭ’ estas, ke la Abia montkesto estas preskaŭ la plej alta punkto en la Novosibirska regiono. Jes, ĝi estas 495 metrojn alta super la marnivelo, sed estas proksima pinto, kiu atingas 502 metrojn. Por lokaj loĝantoj ankaŭ tio ne gravas; ili kutimis openii tiel.
Trie, ĉiu ĵipisto en Novosibirsko volas atingi ĉi tiun punkton, sed kutime nur ‘preskaŭ’ sukcesas fari tion. Atingi Montkeston estas tre malfacile!
Rigardu, kiel ni malfacile veturadis tien novembre 2013. Ni intence atendis la unuan froston, esperis, ke la koto malmoliĝus.
NE-NI-EL! Ni rompis kelkajn vinĉojn, elradikigis kvin-dek arbojn, kaj lanĉis la takelon puliosistemon en Teran orbiton.


Tial, mi taksis la inviton de mia amiko kiel senesperen aventuron.
Ni sabate post la tagmanĝo startu al ‘la plej alta punkto’ kaj rapide veturu tien kaj reen…
Aventuro. Senprudenteco. Neklarvideco.
Ĉio, kion ni amas! Ĉio, kion ni aprezas!
Do, ni ŝarĝis la ekipaĵon en la buseton de Vova (jes, ĝuste en tiun saman buseton, kiu preskaŭ atingis la Putorana-altebenaĵon) kaj ekveturis.
Ni kviete veturadis… babiladis… manĝadis memfaritajn pirogetojn… veturadis… babiladis… manĝadis… veturadis… babiladis… manĝadis…

Ĝi estis koincido, sed la aventuroj komenciĝis kaj la pirogetoj elĉerpiĝis akurate antaŭ la unua travadejo.
Satiĝante singultante, mi surmetis grandegajn kaŭĉukajn botojn kaj ekrapidis por mezuri la akvonivelon, trovi kaj marki ŝtonojn, truojn kaj malprofundaĵojn.

Tre danĝera laboro, cetere! Preskaŭ…

Estis multaj travadejoj tiun tagon. Kvankam ili estis ĝisgenuaj (maksimume), per mia laboro mi rekompencis al Vova ĉiujn formanĝitajn pirogetojn.
Unue, kontroli eĉ malprofundan travadejon estas pli bone ol tute ne kontroli ĝin. Ĉiu, kiu iam trafis truon aŭ grandegan ŝtonon en rivero, konsentus kun mi.

Due, mi estis la sola navigisto por kvar aŭtoj kaj du motorcikloj. La sola ano kun longaj kaŭĉukaj botoj! Ĉu vi komprenas, kien mi celas per tio?
Jes! Mi faros la plej heroajn fotojn. Ŝak-mat!


Vetu, kiu veturilo estas pli fotogena kiam ĝi heroe transiras riveron aŭ superas ekster-vojan terenon?
Ĉu la nova Lada Niva kun specialaj ‘denthavaj’ radoj?


Aŭ ĉu vi preferas la malnovan UАZ-mikrobuson kun eluzitaj randumoj?

Persone, mi certas, ke la verda UAZ-o venkos.
Kial?
Unue, ĝi estas bela. Rigardu tiujn okulojn!

Due, post ĉiu travadejo la UAZ-o sensacie ellasis nubojn de vaporo.

Do… Ĉi tiu rakonto ne temas nur pri aŭtoj, sed ankaŭ pri la naturo kaj ĝia beleco…
Ĉi-jare, io anomalia okazas kun la naturo; oni ne eblas eskapi la abundan verdan koloron. Kaj la okulo, kaj la fotilo ege sentas tion.



Kun la agrabla, iome malebena tereno pejzaĝoj montriĝas absolute nekredeblaj: iom da arbaro, iom da koto, iom da deklivoj, iom da suprenirejoj, iom da klifoj.


Jen, rigardu mian plej ŝatatan foton de ĉi tiu vojaĝo. Estas io speciala en ĝi, ĉu ne? Harmonio. Idilio.

Konstante mire turnante niajn kapojn, ni traveturis laŭ ekstervojo nur ĉirkaŭ 8-10 kilometrojn, kaj poste starigis bivakon ĉe la riverbordo.
Ĉiuj estis bonhumoraj. La vetero estis agrabla. Ne estis multe da koto, kaj la travadejoj ne estis profundaj. Preskaŭ ne estis profundaj…
Morgaŭ ni certe estos en la plej alta punkto, ne necesas aŭguri!
Akompanate de la murmurado de la rivero, endormiĝis homoj, kovritaj per dormosakoj. Endormiĝis aŭtoj, vualitaj de la nebulo.


Matene estis pluvo. Malforta, sed persista. La vojoj fariĝis gluecaj kaj glitigaj. La koto prepariĝis aldoni aventurojn al ni.

Ni decidis surmeti bonajn ekstervojajn radojn sur la UAZ-on. Jes, estis nur du tiaj radoj, sed tio estis pli bona ol nenio.

Do, ni ekveturis. Atendis nin la plej malfacila parto de la itinero al la plej alta punkto.
La plej profundaj travadejoj, la plej marĉaj lokoj, la plej glitigaj deklivoj kaj suprenirajoj atendis nin kun senpacienco.
Kaj ili ne devis atendi longe…
La pluvo daŭre falis kaj falis. Kiam ĉio super miaj kaŭĉukaj botoj iĝis plenmalseka, mi decidis ŝpari varmecon per la geologia maniero, surmetante savjakon.
Estas tute normale uzi savjakon. La dika ŝaŭmplasta tavolo estas akvorezista, ventrezista, kaj ne lasas varmon eskapi. Neniuj manikoj — neniuj problemoj — viaj manoj active funkcias kaj varmiĝas mem.
Ho ve… La unua aŭto plonĝis en sendanĝeran flakon kaj algluiĝis al la koto.

Denove oni vokis navigiston en kaŭĉukaj botoj (min) por grimpi tra la koto kaj determini kie estas ĉirkaŭvojo. La koto estis ege altklasa, ĝi nedisigeble englutis miajn krurojn.
Anstataŭ tiel riski min, mi preferus foti la marĉon. Bele, ĉu ne?

Ni disvolvis la vinĉon kaj eltiris la unuan aŭton. Disvolvis la vinĉon denove kaj eltiris la duan.

La UAZ– buseto traveturis laŭ la pretervojo, kaj la malgranda Lada Niva… mi ne memoras… iel transflugis koton.
Tiel ni paŝopostpaŝe alproksimiĝis al la rivero. De la Lada Niva, oni aldonis al mi grandegan pecon de pano kun la plej bongusta lardo…

Rigardu, la digo malaperis! Tute mankas… forflosis…

La rivero estas en la kanjono, la bordoj estas altaj. Malbona situacio…

Ni sendis la motorciklojn en ĉiujn flankojn, ĉu ili trovu alternativan vojon aŭ travadejon.
La serĉado donis neniujn rezultojn.
Nur por trankviligi nian konsciencon, ni provis iam da eblaj vojoj, sed ili montriĝis netaŭgaj.

Do… bedaŭrinde ni devis turni niajn aŭtojn kaj reiri.
La tutan vojon reen mi silentis, sekigante min kaj mordante sunflorajn semojn. Vova zorgis pri mi. Nu, amiko, ne estu maltrankvila.
Verdire, mi ne estis malĝoja, mi nur laciĝis vagadi en la koto kaj en la pluvo.
Fakte, mi ne havis kialon maltrankviliĝi. Mi jam estis en la plej alta punkto, sed Vova ankoraŭ nur preskaŭ vizitis ĝin.
Sed pri tio estos tute alia rakonto…
