tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La ligna ponto en siberia tajgo – vidindaĵo de alia teknologia epoko

Kion alian oni povas spekti en siberia tajgo krom tajgo mem? Almenaŭ spektu ponton. Pasigu duonhoron al ĝi, la ponto vere valoras penon kaj tempon!

Jes, mi konsideras, ke ĉi tiu ponto estas ‘la vidindaĵo #2’ en la tajgo, kiu situas norde de la siberia urbo Tomsk.

Se vi interesas, la ponto situas ĉi tie, je koordinatoj: 58.624450, 86.805335.

Nur unu rigardo al ĉi tiu ponto sufiĉas enigi estraron de iu moderna pontkonstrua firmao en profundegan depresion.

Nun estas la komenco de la dudekunua jarcento, kaj en siberia tajgo oni…

…konstruas ponton trans la rivero el ligno!

ligna ponto en siberia tajgo
ligna ponto en siberia tajgo

Ne pensu, ke mi kontraŭas lignajn pontojn. Se tio necesas, se ligna ponto estas pli malmultekosta ol betona aŭ metala, tiam estu ponto ligna.

Ekzemple, tiujn mojosaj gemutaj pontetoj estis fotita en vintra Mongolio. Belegaj kaj fotogenaj lignaj pontetoj!

Ne, geamikoj, mi vere amas lignajn pontojn, ili estas multe pli interesaj ol iliaj metalaj aŭ betonaj ekvivalentoj!

Kompreneble, la vidaĵoj de ili estas tute samaj. La siberia tajgo en tiu regiono ĉie similas.

Kaj riveroj en la siberia tajgo similas unu al la alia: printempe ili estas plenfluaj, kaj aŭtune ili estas malprofundaj, kun drivlignaĵo laŭlonge ĉe bordoj.

tajgo en Siberio
ligna ponto en siberia tajgo

Sed la ponto estas interesa kaj scivoliga.

ligna ponto en arbaro

Kompreneble, oni ne povas diri, ke ĝi estis “konstruita sen eĉ unu najlo”, kvazaŭ ĝi estus monumento de antikva ligna arkitekturo. Tie estas multege da najloj kaj aliaj metalaĵoj.

Nu, ponto super rivero en la siberia tajgo estas funkcia umo, uzata de kamionoj kaj arbohakistoj.

Oni ne povas rezigni najlojn ĉi tie.

ligna ponto en siberia tajgo

Ĉu vi volas vidi, kio estas interne de la ponto?

Grimpu, mi montros al vi. Vi certe neniam estis interne de la ligna ponto.

Oni povas eniri en la ponton per specialaj ŝtuparoj. Tio estas iom timiga, sed la konstruo aspektas solida kaj monumenta.

ligna shtuparo en la ponto

De interne estas aliroj al balkonoj, de kiuj oni povas esplori la ponton pli detale aŭ rigardi la riveron.

ligna ponto en siberia tajgo
ligna ponto en siberia tajgo

Sed la plej grava afero estas la ‘tunelo’ ene de la ponto.

Tie estas la interno de la ponto, kie oni povas klare eksenti, ke la ponto vivas. Ĝi knaras, vibras, kaj odoras je gudro, ligno kaj rivero.

interno de la ligna ponto

Mi certas, ke esti en ĉi tiu intero dum trapasado de ŝarĝita lignokamiono, estas valorega vivsperto.

Sed kiom ajn longe ni atendis, la lignokamiono ne alvenis.

Do, mi devаs reveni ĉi tien denove.

Kie estas mia listo de lokoj, kien mi devas reveni?

Ho, ĝi estas tiel longa…

… ekzemple, la sabla kratero en Mongolio, la montopinto Ŝatak en Suda Uralo, la altmonta stepo en montaro Altaj, la “Transarkta fervojo” en la Nordo, kaj ekde nun – la ligna ponto en siberia tajgo.

la vojo tra la siberia tajgo

Nuntempe, ni adiaŭas la ponton kaj veturas serĉi artefaktojn de antaŭa civilizo, kiuj estas perditaj en la siberia tajgo.

siberia rivero en tajgo

Mi nun parolas pri la antikva kanalo de la rivero Obo ĝis la rivero Jenisejo.

Ĉu vi scias ion pri ĝi?

Ne, eĉ en Rusio, eĉ en Siberio, preskaŭ neniu scias pri ĉi tiu kanalo?Mi montros ĝin al vi, sed iom poste.

en la tajgo en siberio