tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Promenado tra la antikva insulo-urbo Svijaĵsk

Ordigante fotoarkivon mi rimarkis, ke mi tute forgesis rakonti pri mian viziton al la insulo-urbo Svijaĵsk. Promenu kaj rigardu kune.

Tio okazis ĉirkaŭ 2017-2018. Pro ia kialo mi situis en Kazano kaj pro ia kialo la gastigantoj kondukis min tra la Meza Volgio kaj al Svijaĵsk. Mi tute nenion memoras, kvazaŭ mia memoro estus fortranĉita.

Mi promenadis tra Moskvo, tra Niĵnij Novgorod kaj tra Minsko je proksimume la sama maniero. Jes, tio ne estas la aŭtovojaĝo, sed valoras ŝanĝon.

Moskvo Universitano turismo

Kiel la gvidisto malkaŝis, Svijaĵsk estas densigita amaso da historiaj eventoj. Duono de tio, kion ni lernis en la historilecionoj, estas ligita al ĝi iel aŭ alie.

Ĉu vi memoras kiam la caro Ivano la Terura konstruis fortikaĵon en unu loko, kaj poste flosis ĝin laŭ la rivero kaj rapide rekonstruis rekte antaŭ nazoj de malamikoj? Nu, tio ne estas la legendo, tio estis reale kun Svijaĵsk.

Ne pensu, ke mi citos la tutan Vikipedion por vi. Scipovuloj jam scias ĉion ĉi, kaj scivolemuloj trovus kaj legus historian informon mem.

Do ni veturadis pluen kaj pluen… kaj finfine alvenis al Svijaĵsk. Jes, ĝi nun estas atingebla per transporto. Ekde 1957 urbo estis kiel reala insulo (la akvonivelo de la Volgo altiĝis pro la hidroelektrejo), sed en 2008 la digo estis konstruita, signife pliigante la alireblecon por turistoj.

Jam de la parkejo mi eksciis, ke Svijaĵsk indas je vizito.

Kompreneble la moderna reliefo eble ne kongruas kun la reliefo de la tempo de Ivano la Terura, sed… Imagu, ke vi estas tataro el tiutempa Kazano. Imagu, ke vi devas grimpi al deklivon surhavanta ia milita vestaĵo, poste grimpi muron, dum oni duŝas vin per varma akvo kaj pikas vin per lanco.

insulo-urbo Svijaĵsk

Defendantoj ankoraŭ pafas per kanonoj… Dolorege…

insulo-urbo Svijaĵsk

Imagu… Vi surgrimpis la monton, kaj tie la pordegoj estas mallarĝaj-mallarĝaj, dikaj-dikaj, fermitaj-fermitaj.

Tio igas vin perdi la volon batali, ĉu ne?

katedraloj insulo-urbo Svijaĵsk

La insulo-urbo Svijaĵsk estas kompakta, kiel konvenas al fortikaĵo. Ĝia sekco estas preskaŭ cirkla.

mapo de insulo-urbo Svijaĵsk

Interne, akompanate de la ritmaj sonoj de la gvidisto, mi sukcese kaptis tre maloftan etoson.

Ĝenerale mi ne ŝatas vagadi tra preĝejoj, monaĥejoj kaj historiaj lokoj. Eble tio estas ĉar en Siberio tiaj lokoj ne estas bone evoluintaj. La distancoj estas vastaj, la koncentriĝo de historiaj faktoj estas malalta, kaj historiaj figuroj kaj eventoj de nacia signifo estas maloftaj kaj epizodaj.

Sed ĉi tie, en eŭropa parto de Rusio la tuta historia lernolibro estas prezentita. Oni iras laŭ la strato kun kompleta sento pri la epoko.

katedralo insulo-urbo Svijaĵsk

Oni povas imagi iun preĝejestron malsuprenirantan la ŝtuparon post preĝo por venko kontraŭ la tataroj.

preghejo insulo-urbo Svijaĵsk

La urbo havas malgrandan loĝantaron, iom pli ol ducent. La stratoj estas senhomaj. Promenu ĉirkaŭe kaj admiru la pejzaĝon.

insulo-urbo Svijaĵsk antikvaj domoj
insulo-urbo Svijaĵsk
insulo-urbo

Cetere, la loko kie troviĝas la havengruo, se mi bone memoras, nomiĝas Zamoskvoreĉje. Tie loĝis la Zamoskvoreĉje-Moskvanoj, la homoj kiuj alvenis ĉi tien el Moskvo por konstrui urbon dum la regado de Ivano la Terura.

Mi ne ĝojigos vin per amaso de historiaj faktoj. Mi forgesis preskaŭ ĉiujn, sed tio ne estas la ĉefa afero. Mi provas transdoni nur kvietan kaj antikvan etoson.

Estis bonege nur kviete promeni tra tia historia loko…

… promeni kaj rigardi la antikvajn preĝejojn kaj katedralojn, ne de la religia flanko, sed de la flanko de ilia antikveco.

antikva ligna preghejo
insulo-urbo Svijaĵsk
katoj en preghejo
insulo en rivero Volgo

Prenu ekzemple la Katedralon de la Ikono de la Dipatrino. Ĝiaj neĝblankaj kupoloj ne estas pentritaj. Ili estas faritaj el rustimuna ŝtalo.

La plej unua rustimuna ŝtalo en la lando!

La plej unua sukcesa fandado de rustimuna ŝtalo estis oferita por kupoloj, kaj nur poste uzita por civilaj produktoj kaj komerca vendo.

insulo-urbo Svijaĵsk Katedralo de la Ikono de la Dipatrino

Eĉ la tradicia “loko por trompi turistojn” ne ŝajnis tro vulgara.

Ĉio estas tolerebla. Trankvila kaj modera.

loko por turistoj
loko por turistoj
loko por turistoj

Iam mi maljuniĝos kaj translokiĝos al Svijaĵsk. Mi konstruos domon laŭ la arkitektura stilo de “rusa vilaĝa lignodomo”.

Ne, ne tia.

antikva domo rusio

Io simila al ĉi tio, sed pli ĉarma kaj pli ligna.

antikva domo rusio

Mi iros al la pumpilo por akvo matene.

antikva akvo pumpilo rusio

Dumtage mi bakos pirogetojn, distilos hejmefaritan brandon, kaj vendos ĉion al turistoj ĉe la enirejo de la insulo-urbo.

insulo-urbo Svijaĵsk

Kaj vespere… Vespere mi iros al la montetodeklivo, rigardos la Volgon, maĉos nevenditan pirogeton kaj rigardos la akvon.

insulo-urbo Svijaĵsk rivero Volgo

Mi estos barbohava, malsociema, sed ordema. La pirogetoj odoros bonguste je viando, la hejmefarita brando nepre havos ĉerizan guston, kaj la Volgo… La Volgo estis, estas kaj estos la Patrino de ĉiuj rusaj riveroj.