tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La plej objektiva kaj logika rigardo al aŭtosporto tra okuloj de virino

– Saluton, Manjo, vi ne divenos, kie mi estis kaj kion mi faris hieraŭ… Diru al vi nur unu vorton… aŭtosporto 

Ne, mia karulino Sonjo, mi tute ne scias, kio estas via ‘aŭtosporto’. Kiel kultura ino mi bone konas vortojn ‘spektaklo’, ‘artprezento’, ‘instalaĵo’. Sed belaj, novaj kaj multekostaj aŭtoj tre plaĉas al mi, vi scias tion.

Eble mi povu klarigi… Ĉio estis planita kiel ia absurda ‘spektaklo’, preskaŭ kiel ‘cirko’, sed subite ĉio fariĝis kiel ‘artprezento’ kun instalaĵo. Kaj mi preferus silenti pri la aŭtoj, vi tuj komprenos ĉion mem.

Do…

Frumatene vestiĝas mia edzeto per siaj garaĝaj ĉifonaĵoj kaj deklaras: “Mi veturas al aŭtokonkurso, rigardos kiel uloj konkuras, kaj revenos antaŭ tagmanĝo”.

Mi tuj eksentis, ke devas akompani lin! Se li intencus iri en la garaĝon – tio entute ne estus problemo. Iru, sed ne priverŝu aĉan fetoran maŝinoleon sur vin. Aliaj danĝeroj reale mankas en la garaĝo. Drinki tie sola estas enue. Inviti al nia garaĝo virinaĉojn estas malvarme kaj majkomforte. Li iomete frostiĝus, okupiĝus pri la aŭto kaj revenus hejmen…

Sed jen estas ia ‘aŭtosporto’, jen estas iuj ‘uloj konkuras’. Absolute malpermesite lasi lin sola! Li nepre ebriiĝos kun ‘uloj’ antaŭ, post, aŭ eĉ dum vetkuro. Kaj vi scias, ke li estas vera senprudentulo kiam estas ebria; li povus aĉeti kaj alporti hejmen iun rompitan motorciklon, neĝskoteron aŭ ian alian porviran aparaton.

Mi kutimis lasi lin sporti sola, sed tio estis somere kaj post iom da tempo mi laciĝis tio. Post ĉiu konkurso la aŭto iras al riparejo, sed aĉeto novan peltmantelon por mi ree prokrastas.

Mi ne precize komprenas la vorton ‘aŭtosporto’, sed deziras precize kontroli vin, mia karulo.

Mi sidos en la tribuno kaj trinkos kafon de kafmaŝino.

Kial ni ne kunprenis vin? Ĝoju, Manjo… ĉi tio estis brutale!!! Aŭtosporto estas kompleta kaj absoluta mallumo!

vintro aŭtosporto 

Tie mankis tribunoj. Tie mankis kafmaŝinoj. Eĉ necesejoj mankis tie. La ejo por konkurso estis… kampo!!! Ordinara rusa neĝkovrita kampo.

Ĉiuj drinkuloj el la urbo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj rendevuiĝis en ĉi tiu kampo por ‘aŭtosporto’. La seriozaj uloj alvenis, kompreneble, per ‘Toyota’ aŭtoj. La ordinaraj homoj alvenis per UAZ’ aŭtoj. La studentoj – per motorcikloj. Kaj la malriĉaj kamparanoj – per iaj neimageblaj memveturaj veturiloj. Ĉu vi iam vidis tiajn veturilojn en la urbo? Ankaŭ mi neniam vidis. Ili ĉiuj estas en la vilaĝo, mi certegas!

aŭtosporto en rusio
aŭtosporto en rusio
aŭtosporto en negho

Fermis mi ĉiujn fenestrojn, ŝlosis la pordojn, kaj sidas en la aŭto, timante eliri.

Misfortune mia edzeto foriris al iu tendo… Forirante li diris, ke bezonas liston kun koordinatoj, sed mi mi certas, ke ili drinkas en ĉi tiu tendo. Pensu mem, staras longa atendvico en tiun tendon. Ĉu neniu havas liston kun koordinatoj? Mi-ne-kre-das! Estis froste ekstere, kaj ili ĉiuj iris por drinki en tendon, mi senhezite certas.

Forirante li diris: Kiam la teknika komisaro venos por kontroli la aŭton, diru al li, ke ni konkursos je turisma nivelo. La idioto… tute ne komprenas, kion signifas la vorto ‘turismo’. ‘Turismo’ estas kiam varme ekstere, kiam oni promenas sur sablo ĉe maro, kaj loĝas en hotelo.

Kun eksedzo mi bone vojaĝis tra Tajlando kaj Turkio. Mi ne scias, kion signifas ‘aŭtosporto’, sed bone konas, kion signifas ‘turismo’.

Do, Manjo, kiel vi imagas teknikan komisaron? Eble, li devas esti belstaturan viron kun iuj sciencaj instrumentoj por teknikaj mezuradoj. Ankaŭ mi simile pensis, sed malpravis.

Aŭskultu, ne interrompu min.

Sidas mi en nia aŭto, atendante la alvenon de belstatura viro, kaj afiŝante ĉirkaŭan koŝmaron en socireton.

Sidas mi kaj ekvidas iun ulon, aspektantan tute ne kiel komisaro, sed kiel ordinara vilaĝa traktoristo. Li ĉirkaŭiris, ĉirkaŭiris, ĉirkaŭiris la aŭton, rigardis radojn kaj aliajn umojn… Verŝajne li provis ŝteli benzinon por sia ‘memvetura veturilo’.

Truon de ringo vi ricevos, sed ne nian benzinon!

Mi gardas! Mi ĉion vidas!

Li rapide komprenis, ke mi ne lasos lin ŝteli ion ajn, kaj provis babili kun mi, demandi ion. Sed mi plilaŭtigis la muzikon kaj ŝajnigis, ke mi ne rimarkas lin. Ho… mi speciale forlasis la vilaĝon je dekses jaroj por ne vidi kaj ne komunikiĝi kun ajnaj traktoristoj.

Revenis mia edzaĉo gajeta, do mi precize divenis por kio estis ĉi tiu tendo.

Revenis li kaj diris: “Ni iru al la startpozicio. Mi estos la piloto, kaj vi estos la navigisto”.

aŭtosporto en siberio

Ĉu li ne povus, la perversiulo, ludi tiun ludon hejme vespere. Kial, diable, ni elveturis en tiu frostan kampon?

aŭtosporto kvadrociklo

Tiutempe, amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ ni. Estas bone, ke iuj uloj en reflektaj veŝtoj (verŝajne ili estis policanoj, sed mi ne certas) disigis ĉiujn en grupojn.

Unue startas la solidaj uloj en grandradaj Toyota-j. Poste startas homoj kiel ni. Vilaĝuloj kaj studentoj estis la lastaj, kiuj startis. Neniu volis, ke ili trafus iun per siaj ‘memveturaj veturiloj’; finfine, ili certe havis nek stirpermesilojn nek aŭto-asekuron.

aŭtosporto vintro

Kaj ĉi-momente ĉiuj ekrapidis… Mi eĉ ĝuis ĉion dum minuto, ĝis vojtruoj aperis. Tenegas mi la tenilon, sed mi malgraŭ tio estas ĵetata de flanko al flanko. Bonŝance estas vintro, kaj mi portas ĉapelon. Vidu, mi eĉ ricevis batbluaĵon tiemaniere.

Aŭtosporto evidentiĝis kiel danĝera ago, preskaŭ vojaĝo al Arkto.

aŭtosporto vintro
aŭtosporto UAZ PATRIOT
aŭtosporto LADA NIVA

Post iom da tempo ni ‘prenis’ kelkajn punktojn. Reale, ie en arbustegoj aŭ marĉoj troviĝis malgrandajn numeritajn ŝildetojn. Oni devas veturi al ili tra la tuta senvojeco, etendi la brakojn por tuŝi samtempe aŭton kaj ŝildetojn, kaj nur poste foti. Kompreneble, mi rifuzis eliri.

Ĉirkaŭ estas marĉoj, mi forte ne ŝatus droni! Do, mia edzeto, tio estas via ‘aŭtosporto’, fotu vin mem.

aŭtosporto siberio
UAZ PATRIOT

Aŭskultu plu. Atingis ni la riveron, sed imagu, tie ne estis ponto. Absolute neniu ponto estis, nek nova, nek malnova. Absolute nenia ponto.

Iuj fotistoj staras sur la bordo, petante: “Bonvolu konduki nin al la alia bordo. La fotistoj estas kulturaj homoj, ne timigaj. Mi iomete malfermis la fenestron kaj respondis: “Bedaŭrinde, ni ne povas veturi tien. Vidu, jen estas la rivero, kaj jen ne estas ponto. Aŭto ne povas veturi tra la rivero, vi verŝajne bezonus trovi boaton”.

Dume mi komprenis, ke mia karulo rigardas al mi tre strange, kaj diras al mi: “Kial ni ne veturos? Ni nepre veturos! Multaj ‘punktoj’ troviĝas en alia bordo”.

– Atendu momenton, karulo. Ĉu vi seriozas? Per aŭto… tra la rivero…

– Jes, verŝajne ne estas profunde ĉi tie. Vidu, la aliaj aŭtoj jam estas aliflanke.

Sed se estus truo meze? Ni dronos.

– Ne zorgu. Ni veturu malrapide. Se io okazos, mi sentos ĝin, haltos, kaj revenos.

Mi ektenis la tenilon pli forte ol iam ajn. Ekveturas… dispuŝante glacion. Subite la aŭto haltiĝas. Ha, mia karulo eksentis ion, sed la aŭto ne obeas. La fotistoj, saĝaj uloj, tuj grimpis sur la tegmenton kaj krias: “Grimpu kiel ni, baldaŭ ĉi tiu aŭto estos plena de akvo”. Nenio alia fareblas, do mi ekgrimpis eksteren.

aŭtosporto rivero

Spektantoj staras laŭlonge de la bordoj kaj filmas nin per siaj telefonoj — ili estas blogantoj, probable. Blogantoj nur filmas iujn malfeliĉojn kaj afiŝas tion en sociretojn. Ju pli forta estsa la malfeliĉo, des pli ili ricevas monon.

Mi krias, ke ili ne filmu nin, sed rapide forigu nin de la rivero, ke ili voku la savistojn kaj subakvistojn. Kontraŭe krias mia stultulo: “Ne aŭskultu ŝin, trovu aŭton kun vinĉo, mi tuj alligus la ŝnuron”, – kaj tuj poste saltas en la akvon.

vintra rivero

Ho, la profundo tie estis… multe pli ol lia talio.

Li klopodas ĉirkaŭ la aŭto, alligas la ŝnuron, kaj observas, ke vestaĵoj ne fornaĝu.

danghera aŭtosporto 

Dume, iu malgranda aŭto estis veturigita al la bordo. Mi denove kriis al spektantoj-savantoj, ke tia malgranda veturilo ne povus nin eltiri de rivero, eĉ ne provu. Ni bezonas grandan traktoron aŭ helikopteron!

Sed ŝajnis, ke neniu obeis miajn konsilojn. Ili malvolvis ŝnuron, hokis kaj malrapide eltiris la aŭton al la bordo.

Malsuprenigis mia edzo min de la tegmento kaj demandis, ĉu mi frostiĝis. Jes, sendube mi frostiĝis, mia zorgema aŭtosportisto. Nu, rapide startigu la aŭton kaj ŝaltu ĉiujn hejtilojn antaŭ ol mi ne rigidiĝu de frosto!

UAZ PATRIOT rivero

Mi ne povas startigi aŭton nun”, – li diris. “Ni devas porti la aŭton al la hejmo kaj ripari ĝin. Miaj amikoj estos ĉi tie post kelkaj horoj kaj helpos nin returni al la urbo”. Kia aĉa surprizo! Ni, diable, devas atendi kelkajn horojn, sed nia aŭto iĝis al peco de glacio, kaj unu ‘subakvisto’ estas tramalseka.

Bone, ke oni ne lasis nin al la kapricoj de la sorto. Unuaj nekonatoj invitisis nin en sian aŭton kaj lasis nin varmiĝi. Poste alvenis kelkaj amikoj de edzo kaj veturigis nin al la hejmo kaj la aŭton al riparejo.

Ili, la viroj, havas fortan senton de reciproka helpo, male al ni, virinoj.

Ili, la viroj, ĉiam subtenaj unu la alian, male al ni, virinoj!

Ni estis trenitaj reen per ŝnuro, kun malfermitaj fenestroj. Ĉie en la aŭto estis neĝo kaj glacio, sed mi ne zorgis pri tio; mi trovis iom da vodko. Mmm… mi ne trinkis tian bongustan vodkon ekde la studfina balo.

Oni diras, ke vodko ne ebriigas vin en la frosto. Tio estas eraro. Ĝi ebriigas.