Ĉi tiu mateno estis preskaŭ sama por mi kaj por aliaj ordinaraj homoj. Ĉio estis kiel kutime, ĉio estis kie kutime, krom malmultsignifaj nuancoj. Hodiaŭ, nia teamo “eksterurbiĝas” por mem esplori kiel bela kaj malvarma estas Evenkio. Hodiaŭ komenciĝas la ferio – ni volonte uzos trisemajnan paŭzon de la laboro por vojaĝi tra la Arkto.
Ĉi-matene mi lastfoje ekrigardis mian amatan aŭton, kiu ne veturos al Evenkio, sed solece restos staranta en la parkejo.

Dum ĉi tiu aventuro en Evenkion mi estos la navigisto. Mi dum longaj tri semajnoj iel ekzistos en tute nova veturilo, en tute-metala rusa mikrobuso ‘UAZ’ de mia amiko Vladimir.
Ĉu mi povus alkutimiĝi la severan komforton de ĉi tiu utilisma veturilo? Ĉu mi malbenus mian sorton? Kaj ĉu mi nokte revus pri la mola plasta stirpanelo de mia kara amata UAZ–eto?
La demandoj certe estas interesaj, sed tute ne estas tempo por pripensi ilin. Navigistoj havas multajn navigistajn plenumendajn taskojn. Oni bezonas alglui glubildojn al la aŭtoj, kontroli mapojn, alligi kargon al la bagaĝportilo, kaj fari inventaradon de ekipaĵo.
Do, bona navigisto havas multajn taskojn. Kaj mi estas bona navigisto, unu el la plej bonaj, ankaŭ la plej modesta!

Dum la vojaĝo, ĉiu ekipaĵo estas sub la kontrolo de la navigisto. Aldonu al tio la itinerplanadon, manĝpreparadon, aĉetadon de nutraĵoj, kaj fotadon de ĉio, kion oni eble renkontos survoje.
La sola afero, kun kiu okazis neegalrajteco, estis radiokomunikado. Mi ĉiam kredis, kaj daŭre kredos, ke regbutono de sendricevilo estas ankaŭ en sola respondeco de navigisto. Stiranto rajtas uzi sendricevilon nur se li rememoras aparte amuzan humuraĵon. La reston de la tempo, manoj de stiranto devus esti sur la stirrado.
La tutan antaŭan jaron mi parkerigis amuzajn ŝercojn kaj elpensis realaj rakontojn el la reala vivo, sed Vova ne donis al mi la regbutono de la sendricevilo. Li intence poziciigis la sendricevilon malproksime kaj malkonvene por mi, tiel uzurpante la radiodissendadon.
Teorie, ajna malgrava (kaj grava se oni havas sufiĉe da lerteco) aŭta riparado devus ankaŭ esti farita de la navigisto. Kaj, mi devas konfesi, mi iom timis ĉi tion…
Ni ne longe atendis; la UAZ-buseto preskaŭ tuj komencis panei.
La maldekstra pordo decidis, ke por la nia ekscito ĝi bezonas esti periode malfermita dum veturado.
Feliĉe, Vladimir montriĝis unu el tiuj aŭtomobilistoj, kiuj neniam permesus al iu alia ripari sian amatan aŭton. La pordo estis magie riparita submetante moneron sub parton de la seruro.

Ripari la UAZ-buseton – estas malmultekosta!
Neintencitaj elspezoj tuj estas registritaj en la kontolibro…

Se vi memoras, pasintjare mi reflekso-kaptis pri tio, ke la nordo tro longe ne alvenas kaj ne tuj “kroĉas” min.

Direkte al Evenkio multe pli rapide komenciĝas la nekonataĵo, kaj tie jam tute forblovas la cerbon pro ekscito!

Tute alia vivo komenciĝas. Kiu ajn en la urbo fajfas pri la propraj problemoj de kamiono, kiu glitas sur deklivo? Ĝi glitu kvankam ĝis la vespero, vi ja vivas en paralelaj mondoj. Sed eksterurbe ĉio renversiĝa. La vojo kunigas homojn, kiuj en la normala vivo neniam kruciĝus, eĉ ne bremsus unu apud la alia.
Se iu veturilo ne povas grimpi – jen kialo por ke ĉiuj eliru, rigardu, babilu kaj helpu.
La vesperoj tuj iĝas multe pli varmaj kaj koregaj. Nun ni estas unu por la alia ne simple “mi veturas en la karavano post tiu ulo, kaj post ni sekvas tiu alia”. Nun ni estas kune, ni havas saman celon kaj preskaŭ la samajn pensojn en la kapo. Hieraŭ ni estis nur apartaj branĉetoj, sed hodiaŭ ni jam estas vera balailo.

Kaj eĉ ne pensu, ke ĉio dependas nur de la dozo da alkoholo, kiun ni englutas post la bivakado. Tiel pensi estas tro primitive, estu super tio! Jes, en niaj vojaĝoj ne ekzistis, ne ekzistas kaj ne ekzistos seka leĝo. Jes, ni trovas tute normale preni glason post la vespermanĝo, sed proksimigas la teamon tute ne alkoholo.
Kredu min, estas multe pli da ŝancoj ebriiĝi en la urbo, sed ne tio tiras nin eksterurben.
Eble la afero estas en tio, ke matene la vojaĝanto vidas ne muron kun tapetoj, sed jen tian panoramon?

Eble la organismo periode soifas matene ne marŝi al la laboro laŭ la sama enuiga itinero, sed ekveturi rekte en la nekonataĵon?


Pripensu momenton: kiu frumatene staris flanke de vi en la trafikŝtopiĝo? Amaso da homoj, ĉiu el ili estas unika kaj valora animo, sed tute senvizaĝa en tiu ĉi metala rivero. Kio estas la pinto de la homa proksimeco tie? Nur rapida lum-signalo, por ke vi pluiru kaj ne baru la vojon al la samaj sennamaj kaj vagantaj ĉaroj.
Eksterurbe ĉio estas iom alie. Imagu, ke vi renkontas, ekzemple, la gigantan minejan kamionon… Nu jes, fojfoje ili aperas sur iu vojo… Stiranto ondas per la mano kaj ridetas, ni respondas per ondado kaj rideto. La homo salutas la homon. La homo ridetas al la homo.

Se vi trapikas pneŭon en la urbo… Eble se vi starus tie ĝis la vespero, iu fine haltus, iu montrus intereson, iu proponus helpon. Ja bonkoraj homoj ankoraŭ ne tute malaperis. Mi mem, cetere, verŝajne preterveturus… mi mem estas iom sovaĝa kaj fermita homo.
Sed kiom ajn vi atendus, tute certe el malantaŭ la afiŝtabulo ne elpaŝos vulpo al vi. Tiu vulpo ne forŝtelos vian ĉifoneton, kaj poste ne interŝanĝos ĝin kontraŭ io bongusta. En urbo vi simple ŝanĝos la radon kaj veturos plu.

Eksterurbe en homo vekiĝas io, por kio en urbo absolute mankas tempo. Kiam vi laste kunmetis neĝhomon? Senracia okupo, ĉu ne? Forbruli amason da tempo por iu stulta neĝhomo… lasu la infanojn okupiĝi pri tiu malsaĝaĵo, mi ja estas tro okupita kaj grava ulo!
Kaj ĉu eblus eĉ imagi desegni sciureton sur la neĝo en Evenkio, nur por nutri ĝin per sekigitaj abrikotoj?

Vere mi diras al vi: oni tro ofte nomas “vivo” tute malĝustajn momentojn, nomas “revo” tute malĝustajn valorojn, kaj nomas “amikoj” tute malĝustajn homojn.

Kio, ĉu mi jam enuigis vin per mia grumblado? Mi sentas, ke jes. Bone, mi finas.
Resume, en Evenkio la beleco estas proksima, facile kaj rapide atingebla. Se vi havas UAZ-on — tio estas atingebla. Se vi havas Daewoo Matiz — tio same estas atingebla, se nur ekzistas deziro. Ĉio, kion vi vidas en la fotoj, estas atingebla per tute ajn aŭto.


Kompreneble, mi iom fanfaronas nun, kaj oni devas aliri la vojaĝon maksimume serioze. Vi devas esti preta por la malvarmo, preta por la fakto, ke benzinstacioj kaj kafejoj ne troviĝas ĉie, kaj la aŭtorizita servo de via aŭtoproduktanto tute mankos.
Jen la sola afero, por kiu vi vere devas esti preta. Vinĉoj kaj gigantaj radoj tute ne estas devigaj. Tute ne. Senescepte.

Kaj parole pri la frostoj, dum ĉi tiuĝo nin unuafoje frapis minus tridek kvin gradoj. Tio estos poste, kiam ni promenos en -35 sen ĉapo, sed nun tio estas tute miriga kaj ekzotika.
Ups! Mi tiom paroladis, ke tute forgesis, ni ja jam delonge enveturis en Evenkio-n!

Multon mi jam vidis, ĉe multaj ŝildoj kaj monumentoj mi fotiĝis, sed Evenkio superis ĉiujn. Nur stana tabulo. Principe, oni povas kompreni la evenkiajn respondecilojn pri la tabuloj. Ja ne tiom multaj homoj deziras fotiĝi ĉi tie. La plej maldense loĝata regiono, tute nepopulara itinero. Sed rilati tiel indiferente…
Nur du vojoj transiras la limon, nur du lokojn oni devas aranĝi decide kaj bele. Kaj havi tiel belan region-blazonon… estas hontinde, per Dio, vere hontinde.

Dume Vladimir, profitante la okazon, aldonis oleon en la rapidumskatolon. Al mi, kiel al navigisto kun grandega ekstervoja sperto, li permesis (!konfidis!) verŝi la oleon en la injektilon. Ŝajnas al mi, ke li ekkredis je mi.
Ni ekveturis al la urbeto Tura, la ĉefurbo de Evenkio. Tie nin atendis la ĉiujara rito numero du (la rito numero unu estis manĝigi la neĝan sciureton, kaj ni plenumis ĝin pli frue).

La ĉiujara rito numero du konsistis en la fuel-manko. Ĉiujare antaŭ serioza salto en la nekonataĵon ni fiaskas en tiu ĉi punkto.

En la bareloj de benzin-stacio la benzino ja ekzistis, tio estis rimarkebla.

Mankis nur la benzinstaciisto. Estis la ŝtata festo kaj benzinstaciisto feriis ie dum fiŝkaptado. Eĉ la ĉefa policisto de Evenkio, kiu kompate haltis apud nia provoke aspektanta karavano, ne povis solvi ion ajn. Mankas la homo – mankas la problemo. Sed ni ne plendas, por ni tio estas ja rito. Tradicio.
Kalkulinte la benzin-provizojn, ni decidis, ke “ĝi sufiĉos al ni… verŝajne”, kaj ekveturis pli norden.

Ĝis nia celo (la vilaĝeto Essej) estis 607 kilometroj. Estis konate, ke la sezonvintra vojo certe ekzistas, sed pli proksime al la nordo ĝin ofte blovkovras la neĝo, kaj ke ie tie eble troveblas benzino. Restis nur… trovi ĝin.

Ĉu ni sukcesis atingi la sekvan benzinstacion, aŭ ĉu ni devis turni reen?


La vojo daŭras… Legu en la sekva parto!
La listo de artikoloj pri la vojaĝo tra Evenkio:
>>>Parto 1. En Evenkio belegaĵoj estas proksimaj, facile kaj rapide atingeblaj.
Parto 2. Sekvu la solan vojon… sezonvintran vojon.
Parto 3. Tuŝeti kaj foriri: nur iomete de altebenaĵo Putorana.
Parto 4. Urĝe forveturu!

