tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Denove ĉe la Arkta Cirklo

Ni preterpasis la urbon Udaĉnij nokte kaj tre rapide, laŭvorte kurante, t.e. senhalte. Plenigis niajn aŭtojn per fuelo ĉe la sola benzinstacio kaj ekrapidis al la Arkta Cirklo.

La sama afero estas denove!

Enuige!

Eble atakoj de nesociemo ne permesas al ni ĝui la arkitekturon de la urboj. Ni ne kapablas mergiĝi en la kulturon kaj vivon de la loka loĝantaro, renkonti fanojn, se tiuj ekzistas.

La maksimumo, kion ni povas fari, estas foti la aŭtojn kun steleojn.

la steleo de urbo Udaĉnij

Ĉiukaze, ni trovis nin sur la sezona vintra vojo ‘Anabar’, kiu kondukas de la urbo Udaĉnij ĝis la oceano.

Jen estas nia la plej ŝatata etoso.

La aŭto resaltas sur malglataĵoj.

La navigistoj babilas per la sendriceviloj.

Ie super neĝokovritaj abioj leviĝas la luno.

Subite…

Vidu, jen estas la Arkta Cirklo!

Arkta Cirklo steleo

Ni varmigu nin kaj faru kelkajn fotojn.

Statuseco, patoseco kaj aroganta dominado estas en la bildo.

Arkta Cirklo steleo Jakutio

Statusecon simbolas la elita ruldomo ‘Polusa Apodo’.

Mia navigisto Vladimir simbolas la patosecon, montrante per sia tuta aspekto malestimon al misfunkciadoj de la motoro de la statusa ruldomo ‘Polusa Apodo’.

Arogantan dominadon, evidente, simbolas mi. Bela vestokompleto, portata je kvardekgrada frosto sur la nuda korpo, permesas al mi senzorge pensi pri atingo de la Arkta Oceano.

Similajn signifojn transdonas la foto de nia dua ŝipanaro: celkonscieco, amikeco kaj teknika avantaĝo.

UAZ ĉe Arkta Cirklo steleo

Celkonsciecon simbolas Danil kaj Konstantin. Ili preskaŭ forkuris de laboro por iri al la Nordo, kaj devas elvoki respekton kaj envion!

Amikecon denove simbolas Vladimir, kiu ne fidas la ‘UAZ Patriot’-on, sed amike mansvingas. Jes, apud la ruldomo ‘Polusa Apodo’ Vladimir transdonas patosecon, sed apud la ‘UAZ Patriot‘ – nur amikecon. La diferenco estas grandega!

Mia LED-lumĵetilo simbolas la teknikan avantaĝon. Nur komparu ĝin kun la ordinara lumo de lumĵetiloj de la ‘UAZ Patriot‘. Mi preskaŭ vidas kiel la UAZ-aj fotonoj malrapidiĝas kaj falas sur la neĝon, ne atingante sian celon.

Ĝenerale, regalinte la lokajn feojn per lardo kaj tabako, ni pluveturis.

Verdire, mi ne memoras kie ni haltis por la nokto. Plej verŝajne, ni eĉ ne forlasis la Arktan Cirklon.

Vi scias, ke la Arkta Cirklo estas loko, kiu difinas limon inter ordinara kaj polusa tago (certe, kaj polusa nokto). Ĝi ne estas mallarĝa strio sur la globo, ĉu? Ĝi estas tuta ‘areo’ ĉirkaŭ 180 kilometrojn larĝa. Ĝenerale, la steleoj estas instalitaj je la mezo de tiu areo.

Do, ni haltis por la nokto en fotogena neĝduno ĉe fotogenaj abioj. Kvankam… preskaŭ ĉiuj neĝdunoj kaj preskaŭ ĉiuj abioj tie estas fotogenaj.

UAZ vintra arbaro

Vi povas halti ie ajn. Jen estas la Nordo, la Arkta Cirklo troviĝas sub viaj piedoj!

Antaŭ ol enlitiĝi ni drinkis iom da varmigaj alkoholaĵoj. Ekstere estis malpli ol minus tridek gradoj.

Magia norda mateno naskis magian nordan tagon.

Denove, senfine longaj kaj senfinaj belaj pejzaĝoj estas tra la fenestro.

rusa vintra vojo

Denove la motoro misfunkciadas. Estas bone, ke ni supozis ŝablonon, kiam motoro malsanas. Kiam estas pli ol 15-20 litroj en la benzinujo, ne okazas misfunkciadoj. Sed kiam la nivelo de fuelo reduktiĝas, la aŭto komencas ‘petoli’.

Spertaj ŝoforoj jam scias la ĝustan respondon, sed al vi mi diros ĝin en la sekva rakonto.

UAZ sur sezona vintra vojo

Denove, neregebla deziro foti ĉiun neĝokovritan arbuston…

rusa arkta arbaro

La sola afero, kiu al ni mankas, estas nia amata sento de malpleneco.

Mi jam priskribis ĉi tiun efikon. La recepto estas simpla, oni nur bezonas atendi kaj eniri en pli malproksiman sovaĝejon.

Gvidate de tiaj motivoj, ni atingis la randon de la vilaĝo Olenjok.

UAZ arkta cirklo

Danil ne iros plu, ĉar lia ferio estas tro mallonga. Tio iomete malĝojigas Vova-n kaj min.

Por pliigi la emocian intensecon, la aŭto forte ekodoris je brulanta konduktilaro.

Spertaj UAZ-ŝoforoj facile distingas inter malsamaj gradoj de brulado de konduktilaro. Ne, tio ne estis la nivelo “ho… eble estas nur mia imago”. Kaj eĉ ne estis nivelo “io brulas ie, sed ŝajnas, ke ne estas tiel forte”. Tio estis “io specife forte brulas, ni devas rapide serĉi rimedon”.

Mi ‘ekŝaltis’ logikon. Komencis brulodori, per brulado kiam mi babilis kun Danil per la sendricevilo. Ŝajnas, aŭ Danil kulpas, aŭ io okazis al la sendricevilo.

Jes, du antenoj kruciĝis, kaj unu sendricevilo pumpis sian potencon al la alia, bruligante ĉion sur sia vojo.

P-ff-ff… Ni ne bezonos sendricevilojn plu. Ni veturos solaj…

Duonhoron poste la ŝipanaro de Danil adiaŭas nin kaj revenas al la urbo Novosibirsko.

Nia ŝipanaro ekveturas per la sezona vintra vojo al la oceano.

vilaĝo Olenjok Jakutio

La motoro tremas pro misfinkciadoj. Du sendriceviloj estis forbruliĝintaj. La risortoj estas fleksitaj pro la fortega ŝarĝo…

la vojo arkta cirklo jakutio

Nokto venas.

Ni estas solaj, kvazaŭ du fotonoj en senfina libera kosmo.

Ni iras al maro… al la Lapteva maro…

la vojo arkta cirklo jakutio

La listo de artikoloj pri la vojaĝo al la arkta Lapteva maro:

1. Kiel ‘gaja’ estas la sezona vintra vojo de Ust-Kut ĝis Mirnij

2. Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

>>> 3. Denove ĉe la Arkta Cirklo

4. Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

5. La 73 paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento